Pfäffikon ZH

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ravensbühl)
- La mallongigo ZH en Pfäffikon ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Pfäffikon..

Pfäffikon
Blazono de Pfäffiko ZH
Gastejo Hecht en Pfäffikon

Preĝejo de Päffikon, vidita de la frostita lago en vintro 2006
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Pfäffikon
Koordinatoj  47° 22′ 1″ N 8° 46′ 56″ O / 47.36694 °N, 8.78222 °O / 47.36694; 8.78222 (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ 1″ N 8° 46′ 56″ O / 47.36694 °N, 8.78222 °O / 47.36694; 8.78222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 10374
Areo 19,54 km²
Alteco 547 m super marnivelo
Poŝtkodo 8330
Komunumkodo 0177
Mapo de Pfäffikon
vdr

Pfäffikon ZH (prononcu germane päfikoncüriĥ respektive alemane päfikäcüri) estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Kantono Zuriko, Svislando. La literoj ZH post la nomo staras por distingi la urbon de la samnoma komunumo Pfäffikon SZ en Kantono Ŝvico. La urbo havis 10109 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 10374 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kristnaska Merkato en Pfäffikon

Pfäffikon situas en kamapara regiona borde de la Lago de Pfäffikon, al kiu ĝi donas la nomon.

La komunumo Pfäffikon ZH konsistas krom el la urbo Pfäffikon el la vilaĝetoj kaj setlejoj Auslikon, Ober Balm, Unter Balm, Bussenhausen, Irgenhausen (kie situas la grava romia fortikaĵo), Oberwil, Sulzberg, Hermatswil, Schür, Wallikon, Rick, Ravensbühl, Faichrüti kaj Rutschberg.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 19,54 km², de kiuj laŭ statistiko de 1995 23,4% estas kovritaj de arbaro, 43,3% servas por agrikulturo kaj 16,7% por setlado. La cetera teritorio 16,5% estas plejparte la surfaco de la lago.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Pfäffikon ZH limas en nordo al Russikon, en nordnordoriento al Wildberg ZH, en nordoriento al Bauma, en oriento al Hittnau, en sudo al Wetzikon, en sudokcidento al Seegräben, en okcidento al Uster, kaj en nordokcidento al Fehraltorf.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A53 estas Uster-Nordo, kiu situas okcidente en distanco de 3 kilometroj de la urbocentro.

Pfäffikon estas ligita per regiona trajnlino de la Zurika Trafik-Unio kun Hinwil, Effretikon kaj Zuriko. Tiu regiona trajnlinio veturas sur la linio de la iama Kemptal-Fervojo. Krome la stacidomo de Pfäffikon ZH estas nodopunkto de diversaj regionaj bus- kaj poŝtaŭtolinioj.

Ĉe samnivela fervojtransirejo de la Kemptal-Fervoj norde de Pfäffikon la 12-an de septembro 1982 okazis unu el la plej gravaj fervojkatastrofoj en la svisa historio. Vojaĝobuso, en kiu survojis membroj de la Gimnastik- kaj Sportasocio Schönaich (Germanio), sur la samnivela transirejo estis trafita de trajno. La barieroj en tiu tempo estis ankoraŭ mane funkciigitaj, kaj la barierovartistino erare jam remalfermils la barierojn pro malfruo de la trajno. 39 pasaĝeroj de la buso mortis. [1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Pfäffikon datiĝas el la jaro 811 kiel Faffinchova. La urbo festos la 20-an ĝis 22-an de majo sian 1200-jaran jubileon.

Ĉe la lagobordo oni malkovris restaĵoj de setlejoj el la neolitiko de la 3-a kaj 4-a jarmilo antaŭ Kristo. Supre de Wallikon estis trovitaj tombejoj de la La-Tène-kulturo kaj trezoro kun oraj moneroj de la keltoj el la 1-a jarcento antaŭ Kristo.

Sur la teritorio de Pfäffikon troviĝas la romia Kastelo Irgenhausen, kies bazaj muroj estas bone konservitaj. Ĝi datiĝas el la 2-a kaj 3-a jarcento post Kristo.

En la hodiaŭa urbo Pfäffikon setlis ek de la 6-a7-a jarcentoj alemanoj. En la jaro 811 la urbo aperas el la malhelo de la historio, ĉar menciiĝis, ke en la Benignus-Preĝejo de Pfäffikon kontraktiĝis biendonacoj al la Monaĥejo Sankt-Galo. Dum mezepoko la jurisdikcio pri Pfäffikon apartenis al la Grafoj de Kiburgo. Ĝi transiris en la 14-a jarcento al la Habsburgoj. Ties vasaloj, la Senjoroj de Breitenlandenberg havis sian siedjon en la Akvokastelo ĉe la Lago de Pfäffikon, kiu estis konstruita antaŭ la jaro 1250 kaj tetruita en du atakoj de la murdantaj kaj vandalantaj trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaroj 1386 kaj 1444. En la jaroj 1424 respektive devinitive 1452 Pfäffikon kun la voktejo Kiburgo submetiĝis al la suvereneco de la urbo Zuriko. En la jaro 1671 Pfäffikon fariĝis la sidejo de la kiburga kamparkancilio kaj do estis la loka administra centro. Dum la epoko de la Helveta Respubliko inter 1798 kaj 1803 Pfäffikon estis parto de la tiama distrikto Fehraltorf kaj poste ĝis 1815 de la distrikto Uster, tiam ankoraŭfoje ĝis 1831 ĝi apartenis al la ĉefdistrikto Kiburgo. Per la nova konstitucio de en la jaro 1832 Pfäffikon fariĝis ĉefloko de la samnoma distrikto. [2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]