Ray Nance

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ray Nance
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1913 (1913-12-10)
en Ĉikago
Morto 28-an de januaro 1976 (1976-01-28) (62-jaraĝa)
en Novjorko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Wendell Phillips Academy High School
Okupo
Okupo trumpetisto • ĵazmuzikisto • kantistoviolonisto
vdr

Willis Raymond „Ray“ Nance (naskiĝis la 10-an de decembro 1913 je Ĉikago en Ilinojso; mortis la 28-an de januaro 1976 en Novjorko) estis usona trumpetisto, violonisto kaj kantisto de ĵazo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Nance komencis labori muzikiste en 1932. Li direktis ĝis 1937 propran ensemlon en Ĉikago, muzikis poste ĉe Earl Hines (1938) kaj Horace Henderson (1939). Ekde 1940 ĝis 1963 li muzikis kun la bando de Duke Ellington, anstataŭinte Kution Williams kiel trumpetisto en la elingtona orkestro. Unuafoje li surdiskiĝis je Duke Ellington at Fargo, 1940 Live. Krom tio li estis la ununura violonisto en la Orkestro Duke Ellington, aŭdebla en titoloj kiel "Moon Mist", krome li prezentis kiel kantisto per titoloj kiel "A Slip of the Lip". Nance esence kunverkis la komponaĵon "Take the A-Train" de Ellington kaj brilis je la sonregistraĵo el 1941 kiel solisto. Per siaj humuraj interdonitaĵoj li estis grava ero de la sceneja spektaklo de la elingtona orkesto. Nance restis ĝis 1963 en ties bando kaj komencis post tio solokarieron; en 1964 kaj 1965 li muzikis kun Paul Lavalle, por post tiam denove prezenti kun Ellington. Li estas aŭdebla ankaŭ sur diskoj kun Barney Bigard, kun Johnny Hodges kaj kun Slam Stewart samkiel surprize kun Chico Hamilton. Dum koncertvojaĝo tra Anglujo li en 1974 li muzikis kun Chris Barber.

Sonregistraĵoj je lia nomo[redakti | redakti fonton]

  • The Non-Ducal Violin Recordings, 1940 - 1949, Ab Fable 2005