Ray Noble

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ray Noble
Persona informo
Naskonomo Raymond Stanley Noble
Naskiĝo 17-an de decembro 1903 (1903-12-17)
en Brajtono
Morto 3-an de aprilo 1978 (1978-04-03) (74-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Reĝa Akademio de Muziko • Dulwich College
Okupo
Okupo bandestrodirigentoaktorokantoverkisto • ĵazmuzikisto • filmaktoro • televida aktoro
Verkoj Cherokee (Ray Noble)
vdr

Raymond „Ray“ Stanley Noble (naskiĝis la 17-an de decembro 1903 en Brighton; mortis la 2-an de aprilo 1978 en Londono[1]) estis brita bandegestro, muzikaranĝisto, komponisto kaj aktoro.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Noble alkreskis en Londono kaj lernis ĉe Kolegio Dulwich. Li studis pianludon kaj aranĝadon kaj gajnis konkurson por muzikaranĝistoj, post kio lin dungis muzikeldonisto Lawrence Wright. En 1928 li estis daŭre dungita por la dancorkestro de BBC direktate de Jack Payne. En 1929 li fargis estro de la studiobando ĉe diskeldonejo „His Master’s Voice“, kiu sub la nomo „The New Mayfair Dance Orchester“ fariĝis tre populara kun la kantisto Al Bowlly (ekde 1930). Ĝi ricevis eĉ inviton muziki en Novjorko en Rainbow Room (konata restoracia klubejo en la 65-a etaĝo de turdomo). Bowly revenis al Anglujo, Noble restis, direktis bandojn kaj personigis kiel aktoro la superaklasan nobelulon – en radiospektakloj ankaŭ li faris ambaŭan samtempe. Kun kantisto Buddy Clark li denove estis sukcese fine de la 1940-aj jaroj. Kiel kantotekstisto kaj komponisto li verkis la pecojn „The very thought of you“ (1934), „Love is the sweetest thing“, „The touch of your lips“, „I hadn´t anyone till you“, „Guilty“, „Midnight, the Stars and You“ (fama el la filmo „The Shining“ de Stanley Kubrick) kaj la originan version de la ĵaza normkanto „Cherokee (Indian Love Song)“ famiĝinta per la furoraĵo de Charlie Barnet kaj per la interpretaĵoj de la normkanto fare de Charlie Parker.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bohländer k.a. Reclams Jazzführer, 1989. Estas ankaŭ indikata la 3-a de aprilo kiel mortotago