Raymond Barre
Raymond Barre | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Raymond Barre | |||||
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1924 en Saint-Denis (Reunio) | ||||
Morto | 25-an de aŭgusto 2007 (83-jara) en Parizo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj [#] | ||||
Mortis per | korinfarkto [#] | ||||
Tombo | Tombejo de Montparnasse [#] | ||||
Religio | katolikismo [#] | ||||
Lingvoj | franca [#] | ||||
Ŝtataneco | Francio [#] | ||||
Alma mater | Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Universitato de Reunio • Lycée Leconte-de-Lisle [#] | ||||
Partio | Unuiĝo por la Franca Demokratio [#] | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Eve Barre [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto • politikisto [#] | ||||
Aktiva en | Parizo [#] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Raymond Barre estis franca ekonomikisto kaj politikisto, kiu naskiĝis je la 12-a de aprilo 1924 en Saint-Denis (Reunio) kaj mortis en aĝo de 83 jaroj la 25-an de aŭgusto 2007 en Parizo. Sian universitatan edukon li akiris en la Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo, Universitato de Reunio kaj Lycée Leconte-de-Lisle.
Li engaĝiĝis en la politika partio Unuiĝo por la Franca Demokratio (UDF), sed tamen neniam membriĝis en ĝi. Raymond Barre estis verŝajne la nura franca politikisto kiu atingis tiajn altajn nivelojn de respondecoj sen iam esti oficiala membro aŭ gvidanto de iu partio. Li ĉiam konservis iom da distanco kun tio, kion li konsideris kiel la politika "mikrokosmo". De 1967 ĝis 1973, Barre estis komisaro por ekonomio kaj financoj kaj vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono. De 1976 ĝis 1981 li estis ĉefministro de Francio sub la ŝtata prezidanto Valéry Giscard d'Estaing, de 1976 ĝis 1978 servis ankaŭ kiel ministro de ekonomio kaj financoj. De 1995 ĝis 2001 li estis urbestro de Liono.
Ekde la jaro 1981, lastfoje inter la 1-a de junio 1997 ĝis la 18-a de junio 2002, do en la 11-a parlamenta periodo, li servis kiel deputito en la Nacia Asembleo de Francio - tie li reprezentis la 4-an balotan distrikton de la departemento Rhône.