Raymond Van Melckebeke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Raymond Van Melckebeke

Flandra ĥemiisto, Esperanto-pioniro, Akademiano, verkisto kaj tradukisto
Personaj informoj
Naskiĝo 1877
en Antverpeno
Morto 1935
en Edegem
Nacieco belgo (flandro)
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto
v  d  r
Information icon.svg

Raymond VAN Melckebeke (naskiĝis la 21-an de junio 1877 en Antwerpen, mortis la 30-an de decembro 1935 en Edegem)[1] estis flandra doktoro pri ĥemio kaj membro de la Lingva Komitato.

Familio[redakti | redakti fonton]

Lia avo Guillaume (1811-1886) estis apotekisto en Mechelen. Lia onklo Prosper (1844-1907) transprenis la apotekon de Guillaume; poste ĝin ekspluatis Oscar Van Schoor. Tri generacioj (la patro Edmond, Raymond, kaj la filo Fernand (1909-1997)) estis doktoroj pri ĥemio kaj posedis laboratorion en Antwerpen.

Kun liaj gepatroj, Edmond Van Melckebeke (1843-1915) kaj Mathilde Van Hove (1848-1906), li estis inter la unuaj esperantistoj en Antverpeno. Edmond partoprenis la unuan universalan kongreson en Boulogne-sur-Mer; Raymond (verŝajne kunlaborante kun la gepatroj) tradukis parton de Paĝoj el la Flandra Literaturo (1904); Mathilde tradukis Blinda Rozo de Hendrik Conscience (1906)[2]. De Raymond aperis la rakonto Noktaj Fantomoj en la Kastelo de Rhode-Saint-Pierre en la kolekto Laŭroj (1908). Li tradukis la poemon "Sankta Nikolao" de la flandra poetino Hilda Ram.[3]

Movadaj funkcioj[redakti | redakti fonton]

En 1903 Raymond Van Melckebeke estis kunfondinto kaj unua prezidanto de la Antverpena Grupo Esperantista. (Vicprezidanto estis Oscar Van Schoor.) En 1905 li estis kunfondinto kaj membro de la komitato de Belga Ligo Esperantista.[4] En 1914 li estis menciita kiel membro de la honora komitato de tiu ligo.[5] Li kunlaboris je Belga Katoliko (1912-1913), Espero Katolika, Internacia Scienca Revuo (1904-1911, 1922-1923), Belga Sonorilo (1902-1908) kaj La Revuo (1906-1914).[6]

Post la Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Kvankam Belga Esperantisto en aprilo 1936 skribis ke post la milito Van Melckebeke tute malinteresis sin pri la Esperanta movado, ankoraŭ aperis artikoloj verkitaj de li. En 1923 li estis listigita inter la membroj de la Lingva Komitato.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Estis trovita nur unu mallonga nekrologo en Belga Esperantisto, aprilo 1936.
  2. Tra La Mondo, februaro 1907, p. 116.
  3. Tra La Mondo, junio 1907, p. IV.
  4. Belga Sonorilo, aŭgusto 1907, p. 231.
  5. Bulletin de la Section de Propagande de la Ligue Espérantiste Belge, numero 1, julio 1914, interna kovrilpaĝo.
  6. Ekzemplo estas la kontribuo "Kelkaj festkutimoj en Belgujo" en La Revuo Jan. 1907, vol. 1, n-ro 5, p. 229 - 235.
  7. Brita Esperantisto, 1923:1, p. 7.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]