Raz de Sein

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Raz de Sein
akvejo
Ligas akvejon Maro Iroise
kun akvejo Kelta Maro
Disigas landoparton Insulo de Sein
de landoparto Kabo Sizun
Datoj

Geografia situo

48° 3′ 0″ N, 4° 47′ 0″ U (mapo)48.05-4.7833333333333Koordinatoj: 48° 3′ 0″ N, 4° 47′ 0″ U (mapo)
Raz de Sein (Francio)
Raz de Sein (Francio)
DEC
Raz de Sein
Raz de Sein

Map

Plej malgranda larĝo 8 km
vdr
Transpaso de raz de Sein en malforta vento, oblikve liniiĝo de la turo de la Plate kaj de lumturo La Vieille

Raz de Sein estas mara pasejo situanta inter insulo de Sein kaj pinto de Raz en Finistère en Bretonio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Raz de Sein, pasejo de « Trouz Yar » sur tre kvieta maro kaj malgranda tajdokoeficiento

Tio estas la plej mallonga kaj sekura vojo por la ŝipoj irantaj inter Atlantika marbordo kaj la Manika Markolo, ĉar pli okcidente, altaj fundoj, insulo de Sein kaj poste la ŝoseo de Sein baras la vojon laŭ pli ol 30 marmejloj. Pro sekuraj kialoj kaj por minimumigi la riskon de poluo, la grandaj ŝipoj ne estas permesataj iri tra tiu pasejo.

Tio estas ankaŭ tre danĝera navigareo pro la tre forta fluo, generata per la tajdoj (rapida ĝis 6 knotoj okaze de viglaj tajdoj). La fluo levas, eĉ kiam estas modera brizo, tre viglan maron perturban jam por ŝipoj kun meza tonelaro. La navigaj gvidlibroj rekomendas atendi la inversiĝon, kiam la fluo nuliĝas kaj la maro kvietiĝas, por trapasi Raz de Sein.

Raz de Sein estas limigita, terflanke per la lumturo La Vieille kaj la tureto de la Plate, kaj marflanke per la altaj fundoj, kiuj borderas la insulon de Sein kaj la lumturo de Ar-Men.

Lumturoj[redakti | redakti fonton]

Ŝoseo de Sein
Ŝoseo de Sein

Diversaj faktoj[redakti | redakti fonton]

Pro navigeraro okaze de ŝtorma vetero, la eskortŝipo de eskadero Duperré D633 kilumis en Raz de Sein 12-an de januaro 1978 je la 23h20. Liktruo senigis ĝin je propulso. Post evakuo de la plej granda parto de la ŝipanaro per savboato de insulo de sein, la ŝipo povis esti trenita al Brest la sekvantan tagon, kie ĝis eniris la basenon en la 13-a de januaro. 35-metra breĉo kaj la tute detruita propulsa sistemo hezitigis pri ĝia riparo. Fine ĝi estis riparita nur la 30-an de novembro 1979[1].

La 26-an de majo 2006, Édouard Michelin tie mortis kiam li fiŝkaptis labrakojn sur fiŝkapta ŝipo. La ŝipo nomata Liberté (eo: Libereco), dronis. Ankaŭ la mastro-fiŝisto, Guillaume Normant, pereis en la ŝippereo. La ŝipo estis retrovita post du tagoj, kuŝanta sur fundo profunda je 70 m, sen videblaj damaĝoj, je proksimume 15 km okcidente de insulo de Sein[2].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jean Moulin et Robert Dumas, Les escorteurs d'escadre, Marines éditions Nantes, 1997 (ISBN 2-909675297) p. 226
  2. Mort d'Édouard Michelin: l'épave du bateau de pêche retrouvée. Le Figaro. Arkivita el la originalo je 2012-02-16. Alirita 10-an de aprilo 2011.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]