Razilbeka mutuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Razilbeka mutuo
Razilbeka mutuo
Razilbeka mutuo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: Penelopenoj
Genro: Mitu
Specio: M. tuberosum
Mitu tuberosum
(Spix, 1825)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Razilbeka mutuo (Mitu tuberosum) estas specio de birdo de la familio Kracedoj kiu estas parenca de la nestamasuloj de Aŭstralazio, sed loĝanta en Ameriko. La Razilbeka mutuo estis iam traktita kiel subspecio de Mitu mitu, sed nune tiu scienca nomo estis limigita al la tre rara Alagoasa mutuo.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio troviĝantas en granda parto de la Amazona Pluvarbaro, kvankam tre limigite al la regionoj sude de la Amazona Rivero. Pli precize ĝi loĝas en amazonia norda Brazilo, norda Bolivio, orienta Peruo (Perua Amazonio) kaj plej sudorienta Kolombio. Oni ne konas subspeciojn.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Malkiel aliaj membroj de la genro Mitu, ties kloakareo estas tre kaŝtankolora dum la vostopinto estas blanka. Ĝi estas 83 cm longa averaĝe. La plumaro estas bluecnigra, brila; flankoj, ventro kaj vostopinto estas blankaj. La beko estas tre ruĝa, kaj kurba. La kruroj estas oranĝecaj.[2]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Ĝi loĝas en malsekaj ĝangaloj kaj arbaroj de malaltaj teroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Elŝutebla el Cornell Lab of Ornithology
  2. Rodríguez Mahecha, J.V, Hughes, N., Nieto, O. & Franco, A.M. (2005). Paujiles, Pavones, Pavas & Guacharacas. Bogotá: Conservación Internacional.