Razio de Putten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virineto de Putten

En la vilaĝo Putten en la provinco Gelderland Nederlando je la 2-a de oktobro 1944 la germanaj okupaciantoj faris razion, ĉe kio la plejparto de la vira loĝantaro, 661 viroj kaj knaboj, estis deportitaj al la koncentrejo Neuengamme.

Ĉi tiu razio estis germana repago por pripafado, unu tagon pli frue, de aŭto de la Wehrmacht ĉe la Oldenaller-ponto (inter Putten kaj Niekark) fare de rezista grupo. Dum tiu pafado unu el la germanaj oficiroj mortis.

La reprezalio estis plenumita laŭ ordono de generalo Friedrich Christiansen. Ankaŭ 100 domoj estis forbruligitaj. Post la milito nur 49 de la 661 viroj revenis. La cetereaj viroj mortis en koncentrejoj aŭ pro aliaj kaŭzoj. (vidu tabelon sube)

Monumento memore al la viktimoj de la razio estis inaŭgurita je la 1-a de oktobro 1949 fare de Reĝino Juliana. La monumento konsistas el memorkorto, formplanita de Prof. Biehouwer kaj sabloŝtona statuo de Mari Andriessen ankaŭ nomita "'t vrouwtjen van Putten" (La virineto de Putten). Ĝi prezentas virinon en tradicia kostumo kun poŝtuko en la mano. Ŝi rigardas en la direkto de la Malnova Kirko, de kie la viroj estis deportitaj.

Nombro da deportitaj viroj 661
Liberlasitaj en Amersforto 59
Deportitaj al Neuengamme 602
Saltis el la trajno survoje al Neuengamme 13
Alvenis en Neuengamme 589
Revenis al Putten post la liberiĝo 49
Mortis en koncentrejoj 540
Mortigitaj dum atako 7
Mortis baldaŭ post reveno 5
Totala nombro da viktimoj 552