Reĝa Palaco (Parizo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eniro de la Palais Royal.

La Reĝa Palaco (franclingve Palais-Royal) estas fama kaj historia palaco de Parizo, lokita en la unua arondismento de la franca ĉefurbo, norde de la Luvro.

Historio

La palaco estis konstruita ekde 1624 de la arkitekto Jacques Lemercier, pro peto de la kardinalo Richelieu. Tiam, oni nomigis ĝin "Palais Cardinal" (Palaco Kardinalo). Kiam li mortis, Richelieu heredigis la palacon al la franca reĝo Ludoviko la 13-a. Post la morto de tiu ĉi en 1643, la regentino Anno de Aŭstrio, la juna heredanto Ludoviko la 14-a kaj la kardinalo Mazarin forlasis la Luvron por enloĝiĝi tien. La nomo "Palais Royal" datiĝas de tiu epoko. Dum la Frondo, en 1648, kelkaj rebelaj Parizanoj invadis la palacon por malebligi la fuĝon de la reĝo kaj de la regentino.

En 1661, Ludoviko la 14-a reenloĝiĝis en la Luvro, kaj la Palais Royal estis atribuita al sia plijuna frato, Filipo de Orléans, alinomita Monsieur ("Sinjoro").

La palaco aktuale

La Palais Royal hodiaŭe gastigas plurajn gravajn francajn instituciojn : la Ŝtata Konsilio akiris parton de la konstruaĵo en 1875. Tie ankaŭ loĝas la Konstitucia Konsilio kaj la ministrejo pri kulturo. La fama franca teatro Comédie Française plie posedas teatrejon en la palaco.