Reĝa Botanika Ĝardeno de Londono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la vitrodomo "Temperate House"
la por-palma vitrodomo "Palm House"

La Reĝa Botanika Ĝardeno de Londono - angle Royal Botanic Gardens, Kew aŭ pli mallonge Kew Gardens - estas ampleksa parko kun vastaj kreskejoj de plej diversaj plantoj kaj grandaj vitrodomoj. La ĝardeno - aŭ laŭ la angla lingvo plurale "ĝardenoj" - situas en la urba distrikto Richmond upon Thames ("Richmond ĉe Tamizo"), inter la urbokvartaloj Richmond kaj Kew, en la sudoriento de la britia ĉefurbo Londono.

En la botanika ĝardeno videblas kreskaĵoj de la suda hemisfero de la tero, kiuj nenie alie alireblas en Eŭropo aŭ aliloke en la norda hemisfero. La ĝardeno estas inter la plej aĝaj botanikaj ĝardenoj de la mondo, kaj ankaŭ kalkuleblas inter la plej grandaj. Ĝi troviĝas en la listo de Unesko pri mondaj kulturaj heredaĵoj en Britio.

Krom mondkonataj vitrodomoj el la viktorina epoko en la ĝardeno ankaŭ troveblas imponaj parkaj pejzaĝoj, kun interalie imponaj arbustaroj de rododendroj. Ĉiujare proksimume 1 miliono da homoj vizitas la ĝardenon. Malavantaĝo de la parka situo nuntempe estas, ke ĝi relative proksimas al la grava internacia flughaveno Londono-Heathrow kaj tial suferas kaj de la bruo kaj de la aera ploluado de la multaj aviadiloj.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo de la botanika ĝardeno greke retejo de la "Internacia Planto-Noma Indekso" (IPNI), administrata pere de la ĝardeno greke mapo de la botanika ĝardeno en formato PDF Koordinatoj: 51° 28' 45" norde, 0° 17' 34" okcidente