Reĝa Kastelo de Varsovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Reĝa Kastelo de Varsovio.

Reĝa Kastelo de Varsovio (pole: Zamek Królewski w Warszawie) – baroka-klasikisma reĝa kastelo troviĝanta en Varsovio apud Placo Zamkowy 4. Ĝi plenumas muzeajn kaj reprezentajn funkciojn.

Unue rezidejo de mazoviaj Piastoj, kaj de la 16-a jarcento sidejo de la regopovoj de Unua Pola Respubliko: reĝo kaj Sejmo (Deputita Ĉambro kaj Senato).

En sia longa historio la Reĝa Kastelo estis plurvoje rabita kaj detruata fare de la trupoj de Svedio, Brandenburgio, Germanio kaj Rusio. En la 19-a jarcento, post falo de Novembra ribelo, estis destinita al bezonoj de la administracio de Rusia Imperio. Dum la unua mondmilito estis rezidejo de germana guberniestro. En la jaroj 1920–1922 sidejo de Ŝtatestro, en la jaroj 1926–1939 rezidejo de la Prezidento de Dua Pola Respubliko. Bruligita kaj prirabita de germanoj en 1939, preskaŭ tute detruita en 1944.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • M. M. Drozdowski, A. Zahorski, Historia Warszawy, PWN, Warszawa 1975.
  • Aleksander Król, Zamek Królewski w Warszawie. Od końca XIII wieku do roku 1944 (Reĝa Kastelo en Varsovio. De la fino de la 13-a jarcento ĝis 1944), PIW, Warszawa 1971.
  • Jerzy Lileyko, Vademecum Zamku Warszawskiego, Warszawa 1980 ISBN 83-223-1818-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]