Reĝa Nacia Teatro (Britio)
Reĝa Nacia Teatro (Britio) | ||
---|---|---|
Royal National Theatre | ||
![]() | ||
karitata organizaĵo theatre company vd | ||
Dum | 1963 - nekonata/nuntempe | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | karitata organizaĵo | |
Reĝa Nacia Teatro | ||
---|---|---|
Nacia Teatro | ||
![]() la Reĝa Nacia Teatro en Londono, vidata de la ponto Waterloo Bridge ![]() | ||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando | |
Regiono | Londono | |
Koordinatoj | 51° 30′ 26″ N, 0° 6′ 51″ U (mapo)51.5071-0.11410000000001Koordinatoj: 51° 30′ 26″ N, 0° 6′ 51″ U (mapo) | |
Arkitekto | Denys Lasdun | |
Malfermo | 1976 | |
![]() |
||
Reĝa Nacia Teatro | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Reĝa Nacia Teatro (angle Royal National Theatre) estas teatro kaj ties teatrejo en la centro de Londono. Ĝi kaj la "Reĝa Sekspira Kompanio" estas la du plej konataj kaj plej renomaj teatroj de Britio. La teatrejo situas borde de la rivero Tamizo en la renovigita parto de la londona urboparto Bankside, proksime de la tamiza ponto Waterloo Bridge.
La nuna teatrejo malfermiĝis en la dua duono de la 1970-aj jaroj kaj la dezajno estas bona ekzemplo por la modernisma betona arkitekturo de tiu jardeko. Multaj britoj malsamopinie diskutis pri la konstrustilo: Ekzemple princo Karlo Mountbatten-Windsor opiniis ke la konstruaĵo laŭ li similas al nuklea centralo, kaj la loĝantoj de Londono elektis ĝin kaj inter la 10 plej popularaj kaj inter la 10 plej malpopularaj konstruaĵoj de la urbo. La teatrejo konsistas el tri teatraj salonoj:
- salono „Lyttleton“ estas klasika rektangula scenejo en unu salonoparto, kaj ĉiuj seĝoj en la alia salononparto frontas ĝin,
- salono „Olivier“ havas duonrondan formon laŭ la modelo de la antikva greka amfiteatro, kaj
- salono „Cottesloe“ estas relative eta salono laŭ la modelo de mezepoka gasteja korto, la tiutempa teatrejo de la malurba loĝantaro. Tie la eksperimenta arto de teatra aktorado ankaŭ akcentiĝas pro la ŝanĝigebla poziciigo de la seĝoj.