Reĝa Teatro (Madrido)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝa Teatro
Vido de la teatro
operejomonumentoteatrejo
Teknikaj datoj
Kapacito 1.749 homoj
Loko
Lando  Hispanio
Adreso Placo Izabela la 2a
Urbo Madrido
Geografia situo 40° 25′ 6″ N, 3° 42′ 37″ U (mapo)40.41824-3.71037Koordinatoj: 40° 25′ 6″ N, 3° 42′ 37″ U (mapo)
Reĝa Teatro (Madrido)
Reĝa Teatro (Madrido)
DEC
Reĝa Teatro
Reĝa Teatro
Map
Reĝa Teatro
Realigo
Konstruo 1830-1850
Inaŭguro 19-an de novembro 1850
vdr

La Reĝa Teatro (hispane Teatro Real) estas la teatro de la operejo de Madrido, taksata kiel unu el la plej gravaj de Hispanio, konsidere la oftan ĉeestadon de la Hispana Reĝa Familio al la prezentaĵoj. Ĝi situas en la Placo de Oriento, antaŭ la Reĝa Palaco. Ĝi estas unu el la plej simbolaj monumentoj de la urbo.

Isabel la 2-a, favorantino de la konstruado de la Reĝa Teatro

La reĝino Isabel la 2-a subtenis la konstruadon en Madrido de operteatro por la ĝuo de la nobelaro. Por tiu ĉi celo la Hispana Krono cedis la terenon ĉe la Orienta Placo, tamen pluraj politikaj okazintaĵoj haltigis la projekton, ĝis kiam je la 7-a de majo 1850, Reĝa Ordono akcelis la konstruadon de la Teatro kaj postulis la finkonstruadon en nur ses monatoj. La teatro inaŭguriĝis je la 10-a de oktobro 1850, koincide kun la naskiĝtago de la reĝino. La verkaĵo elektita estis La favorita, de Donizetti, kaj rolludis famkonataj artistoj kiaj la sopranulo Alboni aŭ la orkestrestro Michel Rochelle.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]