Reĝa arbaro
Reĝa arbaro | |
ĉeĥe: Královský hvozd, germane: Künisches Gebirge | |
montaro | |
Oficiala nomo: Královský hvozd | |
Ŝtatoj | Ĉeĥio |
---|---|
Regionoj | Regiono Plzeň, Sudbohemia regiono |
Distriktoj | Distrikto Klatovy, Distrikto Prachatice |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | Šumava |
Najbaras kun | Bavario (Germanio) |
Rivero | Úhlava |
Plej alta punkto | Jezerní hora |
- alteco | 1 344 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 10′ 06″ N 13° 11′ 08″ O / 49.16833 °N, 13.18556 °O (mapo) |
Areo | 77,86 km² (7 786 ha) |
Geologia konsisto | paragnejso, mika ardezo, granodiorito, kvarcito |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo de Jezerní hora enkadre de Ĉeĥio
| |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Portalo pri Geografio |
Reĝa arbaro (ĉeĥe: Královský hvozd, germane: Künisches Gebirge) estas geomorfologia distrikto kaj nordokcidenta terlango de montetaro Železnorudská hornatina. Temas pri karakteriza montardorso sur bohemiaj-bavariaj limoj leviĝanta super valo de rivero Úhlava, kiu oriente apartigas ĝin de Pancířský hřbet. La areo de distrikto estas 77,86 km².
La plej altaj montoj
[redakti | redakti fonton]- Jezerní hora (1344 m)
- Svaroh (1333 m)
- Ostrý (1292 m)
- Velký Kokrháč (1228 m)
- Špičák (1202 m)
- Malý Špičák (1189 m)
- Helmwald (1103 m)
- Hole (1100 m)
Historio de Reĝa arbaro
[redakti | redakti fonton]En la historia senco Reĝa arbaro prezentis multe pli vastan administran tutaĵon kaj karakterizan limregionon, etendiĝanta de Svatá Kateřina ĝis Stodůlky kaj Staĥio. Ekde la tempoj de regado de Přemysl Otakar la 2-a ĝi estis konsisto de Reĝlando Bohemio kaj ĝi trairis tra pli signifa koloniiga ondo en la 16-a jarcento. La tutan regionon priloĝis la tn. reĝuloj, la gardantoj de limoj ekipitaj per apartaj rajtoj.