Reĝa tablestro (Pollando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Reĝa tablestro)

Reĝa tablestro (pole stolnik, ruse стольник) estis kortegana titolo uzata en Pollando kaj Granda Duklando de Moskvo. La tasko de reĝa tablestro estis prepari tablon antaŭ festeno, kaj dum ĝi - gvidi vicordon de servataj pladoj. En Pollando kaj Litovio ekzistis la ofico de granda reĝa tablestro, ekz. la reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski estis en la jaroj 1755 - 1764 granda reĝa tablestro litova.

En "Sinjoro Tadeo" reĝa tablestro estis posedanto de la kastelo de Horeŝko. Mortigis lin Jacek Soplica, la patro de Tadeo.