Reĝaj palacoj de Abomejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝaj palacoj de Abomejo
palaco [+]

LandoBenino
RegionoDepartemento Zou

SituoAbomejo
- koordinatoj7° 11′ 11″ N, 1° 59′ 38″ O (mapo)7.186451.9940027777778Koordinatoj: 7° 11′ 11″ N, 1° 59′ 38″ O (mapo)
Areo0,48 km² (47,6 ha) [+]
Map
Reĝaj palacoj de Abomejo
Vikimedia Komunejo:  Royal Palaces of Abomey [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo
Lando  Benino
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj iii, iv
Fonto 323
Regiono** Afriko
Geografia situo 7° 11′ 11″ N, 1° 59′ 38″ O (mapo)7.186451.9940027777778
Registra historio
Registrado 1985  (9-a sesio)
Ruĝa listo 1985-2007

Geografia lokigo sur la mapo : Benino

Reĝaj palacoj de Abomejo (Benino)
Reĝaj palacoj de Abomejo (Benino)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La Reĝaj palacoj de Abomejo estas argilkonstruaĵoj starigitaj de la nagooj por iliaj monarkoj ekde la duono de la 17-a jarcento ĝis la fino de la 19-a. Dek du sinsekvaj reĝoj konstruigis siajn palacojn en la sama urbo ene de murigita ejo. Nur unu el ili, la reĝo Akabo konstruigis ĝin ekstere.

La monumenta aro estis aldonita al la listo de Monda heredaĵo de Unesko kaj en ĝia ruĝa listo. Pro tornado en 1985, la urbo Abomejo estis damaĝita kune kun la palacoj kaj muzeoj.

De tiam, pluraj programoj pri konservado realiĝis por restaŭrado de la monumentoj kiuj estas la lastaj spuroj de la monarkia dinastio. Danke al la konstanta laborado, en 2007, ĝi estis forigita el la ruĝa listo.

Abomejo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko kaj poste prezentas la venontan ĉiĉeronon nome Sunĝata Kejta; tiu omaĝas la historian gravon de la areo:

Citaĵo
 
Ili nun flugas super la Dahomeja grandurbo,
Abomej, kie staras la ĉefpalaco, loĝejo
de reĝo Gezo: lin impresas bildara kroniko,
homaj kaj bestfiguroj, en dimensio laŭesta,
ĉizitaj sur la ligno, kupraj aŭ bronze muaraj,
purformaj reliefoj pri l'historio popola.
Utnoa plu raviĝas per maskvizaĝoj ebonaj,
tamburoj, ringoj, dancoj; kaj nun rakontan eposon
li aŭdas, kiun tra jarcentoj nur buŝe la bardoj
recitos, dum foiroj, por placanaro korlule.[1] 

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 123-124.