Reĝeto (stelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝeto (latine Regulus) dekstre sube en la konstelacio Leono

Reĝeto (latine Regulus) estas la propra nomo de la astro α en la konstelacio Leono (α Leonis). Temas pri la plej hela stelo de la konstelacio kaj pri entute unu el la plej brilaj steloj en la dumnokta ĉielo. Kune kun Aldebarano, Spiko, kaj Antareso, ĝi estas unu el la kvar plej brilaj steloj proksime de la ekliptiko.

skema bildigo de la stel(ar)o Reĝeto

Fakte temas pri stela sistemo el sume kvar steloj en du paroj, sed nur per potencaj teleskopoj eblas distingi ke ne estas nur unu lumanta astronomia objekto. Reĝeto situas je distanco de proksimume 77,5 lumjaroj disde la Tero.