Reĝino-Luise-gimnazio (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Königin-Luise-Gymnasium
Uzata mallongigo KLG
Establinto Urbo Erfurto
Direktoro Jürgen Kornmann
Vicdirektoro Michael Walther
Adreso Melanchthonstraße 3, 99084 Erfurt (Germanio)
Dato de fondo 1811
Nombro de lernantoj ĉ. 570
oficiala retejo de la lernejo
vdr
Norda fasado de la lernejo
Okcidenta fasado kun korto

La Reĝino-Luise-gimnazio (germane: Königin-Luise-Gymnasium) estas ŝtata gimnazio en Erfurto, Melanchthonstraße nr 3.

Historio[redakti | redakti fonton]

Supera porknabina lernejo 1811[redakti | redakti fonton]

La lernejo malfermitis en la 22-a de aprilo 1811, dum la franca okupado, kiel Publika lernejo supera por knabinoj. Unue mankis al ĝi ankoraŭ propra ejo.

En la jaro 1827-a transprenis la urbo Erfurto (kiu intertempe estis farita parto de Prusio) la ekudejon. Sub la estrado de s-ro Weingärtner instruis naŭ instruistoj 180 lernantinojn en kvar klasoj en ejo de la Monakejo de la predikantoj. En 1836 jam 280 knabinoj frekventis la lernejon, tiel ke necesis transloko provizora en domon apud la Franciskana preĝejo.

En 1862 aldonitis klaso por tuta aĝogrupo kiel deka klaso. Samptempe komenciĝis la instruado de fiziko. Ekde 1866 eblis libervole partopreni gimnastikinstruadon kaj 60 knabinoj uzis tiun ĉi oferton. Dek jarojn pli malfrue gimnastikado iĝis deviga; la lernejo devis uzi la ununuran sporthalon kun ĉiuj aliaj erfurtaj lernejoj!

Transloĝiĝo kaj enkonduko de gimnaziaj kursoj en 1884[redakti | redakti fonton]

1884 la lernejo ĉe la Franciskaja preĝejo (Barfüßerschulhaus) estiĝis plene la nova lernejo - kaj la nombro de la lernemaj lernantinoj estis intertempe de 430.

En 1886 estiĝis gimnaziaj superaj kursoj kun po 16 horoj por semajno en la fakoj germana/franca/angla lingvoj, artohistorio, mastruma kemio kaj sanoinstruo.

Novkonstruo kaj alinomo "Königin-Luise-Schule" 1903[redakti | redakti fonton]

La 10-an de aprilo 1903 inaŭgurits la nova lerneja konstruo en la Melanchthon-strato. Okaze de la 100-a datreveno de la aparteno de Erfurto al Prusio kaj omaĝe al Luise von Mecklenburg-Strelitz, la edzino de reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio), la urbo konsilantaro decidis alinomon je Reĝino-Luise-lernejo: dek jarojn pli malfrue ekadmireblis portreto de la reĝino en la festsalonego.

En 1917 la posta germana komunisma politikisto kaj kontraŭnacisocialisma rezistmovadano Theodor Neubauer dungitis kiel instruisto (ĝis 1920).

En 1918 iris 726 lernantinoj en 24 klasojn ricevante instruadon fare de 34 instruistoj. Alikonstruo ĉe la orienta alo finfaritis ankaŭ. En 1927 okazis impresa festo por la 100-a datreveno de la lernejofondiĝo kaj la lernejo ricevis finfine propran sportejon.

Post la Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Komenciĝis en la 1-a de oktobro 1945 la instruado sub soveta okupado. Ankoraŭ en 1945 la lernejo alinomitis "Dr. Theodor-Neubauer-Schule"; la gimnazia parto komence ankoraŭ estis funkcianta. Krom la Supera lernejo "Theo Neubauer" gastis tie ĉi dum al 1950-aj jaroj ankaŭ la Bazlernejo 11/15.

En la kadro de la "konstruo de la socialisma lernejo" en GDR la lernejo ŝanĝiĝis en ĝeneralklerigan Politeknikan superan lernejon (kun 10 klasŝtupoj).

Post la Turniĝo reenkondukitis kun la komenco de la lerneja jaro 1991/92 la gimnaziaj kursoj. Sekve la lernejo iĝis la 6-a ŝtata gimnazio en la turingia ĉefurbo kaj renomitis en 1992 honore de la reĝino Luise.

En 2003 oni festis solene la 100-an datrevenon nombroportadan de la prusa nobelino. Tiam komenciĝis ankaŭ tre urĝaj restaŭradlaboroj de la historioza lerneja konstruaĵo.

En 2008 aljuĝitis al la klaso 6a en la kadro de kviza televidelsendo de ARD kaj de KiKA la titolo "Plej bona klaso de Germanujo".

Profilo[redakti | redakti fonton]

La Luise-gimnazio estas nuntempe ĝeneralkleriga kun lingva kaj matematika-naturscienca branĉoj.

La unua fremdlingvo estas por ĉiuj la angla, la duaj alternative la franca, la latina, la hispana (kun instruado ekstere en la Gutenberg-gimnazio) kaj la rusa. Ekde la 9-a klasŝtupo eblas aŭ elekti la latinan lingvon aŭ enskribi sin al la kursaro naturscienca.

Por la naturaj sciencoj estas je dispono du faksalonoj por biologio kaj unu por fiziko, unu por kemio kaj eĉ eta aŭditorio. Du komputilĉambroj ebligas modernan informadikan instruadon.

Kiel unu el la unuaj lernejoj en tuta Turingio la lernejo ekofertis en aŭtuno de 2008 komunan enklasan muzikadon kreante klason por blovmuzikemuloj. Krome ekzistas lerneja koruso kaj ĵazbandego por la ŝatantoj de muzikinstrumenta ekzercado. Oni engaĝiĝas por Institut français koncerne la okazigon de lingvo ekzamenoj (DELF), kun la Hannah-Arendt-gimnazio (Erfurto).

Ĝemellernejoj[redakti | redakti fonton]

Amikara kaj subtena societo[redakti | redakti fonton]

Förderverein Königin-Luise-Gymnasium e.V.

Lernejestroj[redakti | redakti fonton]

  • 1827 Weingärtner
  • 1972 s-ino Wieland /vicestro s-ro Glaßen
  • 1991 Jürgen Kornmann

Famaj gelernintoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la lernejo