Paola de Belgio
| Reĝa familio de Belgio | |
|---|---|
Reĝa familio
| |
Paola de Belgio (naskita Paola Ruffo di Calabria ; naskita la 11-an de septembro 1937 en Forte dei Marmi, Italio) estas la edzino de la antaŭa belga reĝo Alberto la 2-a kaj estis tial Reĝino de la belgoj. Sekve la abdikon de ŝia edzo la 21an de julio 2013, ŝi tenas la titolon Reĝino de Belgio [1].
Vivo
[redakti | redakti fonton]La 2an de julio 1959, ŝi geedziĝis kun Princo Alberto de Belgio, konata kiel la Princo de Lieĝo. La paro havas tri infanojn:
- Philippe, Reĝo de Belgio (nask. 1960)
- Astrid, Princino de Belgio (nask. 1962)
- Laurent, Princo de Belgio (nask. 1963)
Reĝino Paola parolas la francan, la italan, la anglan kaj la germanan, sed malmulte la nederlandan, pro kio ŝi estas ofte kritikata [2].
En 1993, post la morto de reĝo Baldueno la 1-a, la belga trono estis heredita fare de ŝia edzo, kiu iĝis reĝo Alberto la 2-a de la belgoj.
Laŭ la belga konstitucio, la reĝino ne ricevas ajnajn devojn. Tamen ŝi partoprenas en la publika vivo de la lando kaj helpas sian edzon plenumi reprezentajn funkciojn. Reĝino Paola akompanas sian edzon en oficialaj vizitoj, partoprenas oficialajn ceremoniojn kaj ricevojn, kaj partoprenas kulturajn agadojn, organizante koncertojn kaj ekspoziciojn.
Paola aparte atentas helpi junulojn el malriĉaj fonoj. En 1992, la Fondaĵo Reĝino Paola estis establita por subteni organizojn laborantajn kun junuloj, kies ĉefa celo estas helpi junulojn adaptiĝi, trovi laboron, akiri edukadon kaj batali kontraŭ drogoj. Reĝino Paola estas la honora prezidanto de Child Focus, organizo kiu serĉas malaperintajn infanojn tra la mondo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . Titres Royaux en Belgique. City of Brussels (20 April 2001). Arkivita el la originalo je 4 April 2023. Alirita 4 April 2023 . “... et de son épouse Sa Majesté la Reine Paola Margherita Maria-Antonia Consiglia des Princes Ruffo di Calabria, Princesse de Belgique, Grand Cordon de l'Ordre de Léopold, domiciliés à Bruxelles, ...”.
- ↑ Koningin van België neemt bad Nederlands (1998-11-25). Alirita 2017-02-17 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Naskiĝintoj en 1937
- Vivantaj homoj
- Elefant-ordeno
- Virinoj
- Naskiĝintoj la 11-an de septembro
- Kavaliroj de Ordeno de Blanka Aglo
- Ordenitoj en la Ordeno de la Kruco de Terra Mariana en 1-a klaso
- Kavaliroj grandaj krucoj de la Ordeno de Merito de la Itala Respubliko
- Italaj nobeloj
- Belgaj reĝedzinoj kaj reĝinedzoj
- Federacia Meritkruco (Germanio)
- Personoj sur belgaj monbiletoj
- Saksio-Koburgo kaj Gotao

