Reĝlando Ŝeba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la regnoj de la suda Araba Duoninsulo ĉirkaŭ la jaro 100 antaŭ nia erao: La regna teritorio de Ŝeba estas kolorigita helblue

La Reĝlando Ŝeba (geeze ሳባ, Saba, arabe سبأ, Sabaʾ, malnovsudarabe Himjar alif.PNGHimjar ba.PNGHimjar sin.PNG, greke Σαβα, Saba; hebree שבא, Ŝebā) estis reĝlando en la hodiaŭa Jemeno inter 1000 a.K. kaj 400 p.K. kun ĉefurbo Marib.

Oni komencis ekde 1997 esplorojn en Jemeno. Ekde septembro de 2005 okazis deĉifrigo de la trovitaj lignocilindroj kun kojnoskribo en la zabura lingvo, el la 10-a jarcento antaŭ nia erao.[mankas fonto]

La sciigo pri vizito de Reĝino de Ŝeba ĉe reĝo Salomono en la 10-a jarcento estis unuafoje menciita en la malnova testamento. Eĉ la Korano mecias tiun eventon kaj eĉ donas pliajn informojn (ekz. la reĝino nomiĝis Bilkis).

La reĝlando de Ŝeba estis fondita de tribo ŝebaoj en nordookcidenta Jemeno. La ĉefurbo estis Siruah, kiun oni pli poste ŝanĝis al Marib, la kultura kaj ekonomia centro de la reĝlando. Oni komercis per incenso kaj en la 8-a jarcento establis faman akvobaraĵon ĉe Marib.

La unua konata reganto estis Karib'il Watar, kiu regis fine de la 8-a jc. Li sukcese militiris kaj pligrandigis la imperion, oni eĉ fondis koloniojn en marbordo de Etiopio. La reĝlando malfortiĝis post malgraviĝo de la tradezertaj vojoj en la 3-a jarcento (graviĝis la maraj liveroj), la reĝlando disfalis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]