Reĝlando Galicio kaj Lodomerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Reĝlando Galicio kaj Lodomerio
Origina nomo pole Królestwo Galicji i Lodomerii
germane 
Königreich Galizien und Lodomerien
ukraine 
Королівство Галичини та Володимирії
 Respubliko de Ambaŭ Nacioj
 Varsovia Duklando
 Respubliko Krakovo
 Princlando Moldavio
17721918 Dua Pola Respubliko 
Okcident-Ukraina Popola Respubliko 
Ukraina Popola Respubliko 
Duklando Bukovino 

Flag of Galicia-Lodomeria 1890-1918.svg

Coat of arms of the Kingdom of Galicia and Lodomeria.svg

Geografio
Galicio kaj Lodomerio en Aŭstrio-Hungario, 1914
Galicio kaj Lodomerio en Aŭstrio-Hungario, 1914
Ĉefurbo:
Lemberg (pole Lwów)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
2,6 milionoj (1773)
Nacia konsisto:
Tre varia miksaĵo: poloj (ĉefe okcidente), rutenoj (ĉefe oriente), galiciaj germanoj, armenoj, judoj, hungaroj, romaoj, lipovanoj, ktp.
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Kronlando de la Habsburga monarkio (1772–1804),
de la Aŭstria Imperio (1804–67),
de la cislajtia parto de Aŭstrio-Hungario (1867–1918)
Estiĝo:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Respubliko de Ambaŭ Nacioj Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Varsovia Duklando Varsovia Duklando
Respubliko Krakovo Respubliko Krakovo
Princlando Moldavio Princlando Moldavio
Postsekvaj ŝtatoj:
Dua Pola Respubliko Dua Pola Respubliko
Okcident-Ukraina Popola Respubliko Okcident-Ukraina Popola Respubliko
Ukraina Popola Respubliko Ukraina Popola Respubliko
Duklando Bukovino Duklando Bukovino
Historio
Reĝ(in)o
1772–1780 Maria Tereza (unua)
1916–1918 Karolo la 1-a (lasta)
v  d  r
Information icon.svg

La Reĝlando Galicio kaj Lodomerio, ankaŭ nomata GalicioAŭstria Pollando, iĝis "kronlando" de la Habsburga Monarkio rezulte de la unua dispartigo de Pollando en 1772, kiam ĝi iĝis reĝlando sub Habsburga regado. De 1804 ĝis 1918 ĝi estis kronlando de la Aŭstra Imperio. Post la reformoj de 1867, ĝi fariĝis etne pole administrata aŭtonoma unuo sub la Aŭstria krono. La lando estis skulptita el la tuta sudokcidenta parto de Pollando-Litovio. Inter la multaj ceremoniaj titoloj de la princoj de Hungario estis "reganto de Galicio kaj Lodomerio".

La nomo "Galicio" devenas per latinigo de la nomo Haliĉ, ukraine Галич, urbo kaj iama mezepoka princlando en Ukrainio. "Lodomerio" estas alia nomo de la regiono Volinio kaj devenas per latinigo de "Volodymyr", pole Włodzimierz, la hodiaŭa urbo Volodimir-Volinski, ukraine Володимир-Волинський. Jam la mezepoka hungara reĝo Andreo la 2-a alprenis la titolon "reĝo de Galicio kaj Lodomerio". La Habsburgoj reprenis tiun nomon por la novkreita kronlando, kvankam tiu entute nur enhavis la regionon Galicio kaj neniom da "Lodomerio" (Volinio).

Tiu historia teritorio en Orienta Eŭropo estas hodiaŭ dividita inter Pollando kaj Ukrainio. La kerno de la historia Galicio respondas al la modernaj Lviva provinco, Ternopila provinco kaj Ivano-Frankivska provinco de okcidenta Ukrainio.

Ceremonia nomo[redakti | redakti fonton]

La plena ceremonia nomo de la reĝlando estis "Reĝlando de Galicio kaj Lodomerio kaj la Grandduklando Krakovo kun la Duklandoj Auschwitz kaj Zator", en la lokaj lingvoj: germane Königreich Galizien und Lodomerien mit dem Großherzogtum Krakau und den Herzogtümern Auschwitz und Zator; pole Królestwo Galicji i Lodomerii wraz z Wielkim Księstwem Krakowskim i Księstwem Oświęcimia i Zatoru; ukraine Королівство Галичини та Володимирії з великим князіством Краківським і князівствами Освенцима і Затору, kaj hungare Galícia és Lodoméria királysága Krakkó nagyhercegségével és Auschwitz és Zator hercegséggel.

Reĝlando Haliĉ-Volodimir[redakti | redakti fonton]

(malnovruse Галицко-Волинскоє князство, latine: Regnum Galiciae et Lodomeriae) – politika unuo estiĝinta post disfalo de Kieva regno kun la ĉefaj centroj en Haliĉ kaj Volodimir Volinskij. Aliaj pli gravaj fortikaĵoj kaj samtempe administrejoj: Bełz, Brześć, Chełm, Czerwień, Drohobuż, Dźwinogród, Lwów, Łuck, Peresopnica, Przemyśl, Szumsk kaj Trembowla.

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

La latiniga nomo Galicio estis enkondukita de aŭstroj por forigi la slavan nomon, oni evits germanigon por eventuala kontraŭstaro de poloj. Simile oni nuntempe altrudas Via Carpatia anstataŭ la Karpata vojo.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]