Reĝlando Islando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝlando Islando
Plena origina nomo:
Konungsríkið Ísland
 Reĝlando Danio 19181944 Islando 

flago

blazono

flago blazono
historia lando • reĝlandopersona unio
Geografio
Ĉefurbo:
Areo:
103 000 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
127 791 (1944)
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Reĝlando Danio Reĝlando Danio
Postsekvaj ŝtatoj:
Islando Islando
Elstaraj historiaj eventoj
reĝo
1918—1944 Kristiano la 10-a
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Reĝlando Islando estis konstitucia monarĥio ekzistinta sur la teritorio de Islando de la 1-a de decembro 1918 ĝis la 17-a de junio 1944. Ĝi estis ligita per persona unio kun Danio kaj estrata de la reĝo de Danio Kristiano la 10-a. La reĝlando ĉesis ekzisti rezulte de la referendumo pri sendependeco de Islando, rezulte de kiu la lando eliris el ĉiu dependo disde Danio kaj estis deklarita kiel respubliko.

Formiĝo[redakti | redakti fonton]

Islando estis sub potenco de Danio ekde la jaro 1380, tamen formale Danio ekregis la insulon en 1814. Danio, uniano de Francio en la Napoleonaj Militoj, estis devigita disŝiri sian union kun Norvegio kaj cedi ĝin al Svedio, tamen la transmaraj posedaĵoj de Norvegio — Ferooj, Gronlando kaj Islando — restis por Danio. Ekde 1874, proksimume mil jarojn post ĝia unua dokumentita ekloĝo, Islando ricevis partajn aŭtonomiajn rajtojn. Ili estis fiksitaj en la Konstitucio de Danio kaj poste rekonsideritaj en la jaro 1903, kiam Danio enkondukis al sia registaro komisiiton pri la aferoj de Islando. La komisiito situis en Rejkjaviko kaj devis okupiĝi pri aferoj rilataj al Islando kaj krome partoprenadi en la laboro de la islanda parlamento, Alþingi.

La 1-an de decembro 1918 estis subskribita inter Danio kaj Islando la Akto pri unuiĝo en personan union sub regado de unu reĝo, laŭ kiu Danio agnoskis Islandon suverena ŝtato kunligita kun Danio per persona unio. Islando kreis proprajn flagon kaj blazonon kaj ankaŭ petis Danion reprezentadi ĝin internacie kaj okupiĝadi pri ĝia defensivo. Funkcioj de supera kortumo estis provizore konservataj ĉe la Supera kortumo en Kopenhago (dane: Højesteret). La kontrakto estis farita por 25 jaroj kun eblo esti daŭrigita, sed povis esti rekonsiderita en 1940 laŭ postuloj de la dana kaj islanda parlamentoj. La Akto pri unuiĝo estis konfirmita en referendumo en Islando la 19-an de oktobro 1918 (pore voĉdonis 92,55 % de la islandaj balotantoj)[1]. Poste ĝi estis ratifita de la dana parlamento kaj subskribita de la reĝo.

En la jaro 1940, post la okupado de Danio fare de Germanio kaj invado al Islando (angle: Invasion of Iceland) fare de la Unuiĝinta Reĝlando, la akto estis rekonsiderita. Tri jarojn poste oni devis denove subskribi ĝin, sed tio ne okazis.

La dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La 9-an de aprilo 1940 Germanio okupis Danion. Komunikado inter Danio kaj Islando estis rompita. Islando iĝis regata fare de sia parlamento. Fakta estro de Islando iĝis Sveinn Björnsson, komisiito pri aferoj de Islando, poste iĝinta la unua prezidanto de Islando.

Pro tio la parlamento de Islando petis lin ekadministri internajn kaj eksterajn aferojn. Dum la unua jaro de la milito Islando estis neŭtrala, rezistante al ambaŭ Britio kaj Germanio, kaj supozadis invadon fare de iu el la du flankoj. La 10-an de majo 1940 komenciĝis brita invado en Islandon. Ĉirkaŭ 800 anglaj soldatoj kaj maristoj elŝipiĝis en la haveno de Rejkjaviko. La registaro de Islando kritike sintenis al la intervenintoj, tamen la 17-an de majo la ŝlosilaj pozicioj de la insulo estis okupitaj, en Islando rezidis kvarmilpersona brita bataltrupo, kaj la ĉefministro de Islando Hermann Jónasson preskribis rilati al la intervenintoj kun gastamo kaj estimo.

Dum la pinta momento de la brita okupado sur la insulo situis 25 mil britaj militistoj. Danke al ilia ĉeesto fakte likvidita estis senlaboreco en kaj ĉirkaŭ Rejkjaviko kaj en aliaj strategie gravaj lokoj. En julio de la jaro 1941 konsente de la du flankoj kontrolo super la insulo transiris al Usono. Britoj bezonis siajn armeojn en aliaj regionoj. Dum la pinta momento de la usona okupado sur la insulo situis 40 mil usonaj militistoj, kio egalis aŭ superis nombron de la islandaj viroj en laborkapabla aĝo (la tuta islanda loĝantaro kalkulis tiam inter 120 kaj 130 mil).

La unianoj restis sur la insulo ĝis la fino de la milito en 1945.

Sendependeco kaj deklaro de respubliko[redakti | redakti fonton]

La 24-an de majo 1944 en Islando okazis referendumo pri sendependeco. Plejmulto de balotantoj voĉdonis por plena sendependeco, kaj ĝi estis deklarita la 17-an de junio 1944. En Danio, tiam okupita de Germanio, deklaro pri sendependeco de Islando estis akceptita kun indigno, aperis ideoj pri milita interveno al la insulo. Tamen la reĝo de Danio Kristiano la 10-a sendis leteron, en kiu li gratulis civitanojn de la juna ŝtato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Позняк О. С., Райкова В. А. Провозглашение королевства Исландия на страницах исландских газет // Метаморфозы истории. — 2014. — № 5. — С. 287. (ruse)