Reĝlando Portugalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Regno PortugalioReĝlando Portugalio (Latine: Regnum Portugalliae, Portugale: Reino de Portugal) estis monarkio sur la okcidenta parto de la Iberia Duoninsulo kaj antaŭaĵo de la nuntempa Portugalio. Ĝi ekzistis el 1139 ĝis 1910. Post 1248, ĝi estis konata ankaŭ kiel Reĝlando Portugalio kaj Algarvo, kaj inter 1815 kaj 1822, ĝi estis konata kiel Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo. La nomo estis ankaŭ ofte aplikita al la Portugala Imperio, kun etendaj transmaraj kolonioj.

La kerno de la Portugala ŝtato estis la Graflando Portugalio, establita en la 9a jarcento kiel parto de la Reconquista, fare de Vímara Peres, nome vasalo de la Reĝo de Asturio. Tiu graflando iĝis parto de la Reĝlando Leono en 1097, kaj la Grafoj de Portugalio establis sin mem kiel regantoj de sendependa regno en la 12a jarcento, post la batalo de São Mamede. Tiu regno estis regata de la Alfonsa Dinastio ĝis la krizo de 1383–85, post kio la monarkio pasis al la Dinastio Aviso.

Dum la 15a kaj la 16a jarcentoj, portugala esplorado establis vastan kolonian imperion. El 1580 al 1640, la Regno Portugalio estis persona unio kun la Habsburga Hispanio.

Post la Portugala Milito de Restaŭrado de 1640–1668, la regno pasis al la Dinastio de Braganza kaj poste al la Dinastio de Braganza-Sachsen-Coburg kaj Gotha. El tiu tempo, la influo de Portugalio malpliiĝis, sed ĝi restis grava potenco pro sia plej valora kolonio, nome Brazilo. Post la Sendependiĝo de Brazilo, Portugalio klopodis stabli sin en Afriko, sed estis laste devigita cedi al la Britaj interesoj, kio kondukis al la falo de la monarkio en la Revolucio de 5a de Oktobro 1910 kaj al la establo de la Unua Portugala Respubliko.

Portugalio estis decidiga absoluta monarkio antaŭ 1822. Ĝi ŝanĝadis inter absoluta kaj konstitucia monarkio el 1822 ĝis 1834, kaj estis decidite konstitucia monarkio post 1834.