Reĝlando de Nederlando
Reĝlando de Nederlando | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Wilhelmus | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Amsterdamo |
Oficiala(j) lingvo(j) | nederlanda lingvo |
Uzata(j) lingvo(j) | okcidentflandra lingvo, Stellingwarfs, tventa dialekto, zelanda lingvo, Achterhooks, limburga lingvo, groninga lingvo, Veluws, Sallaans, nederlanda signolingvo, drenta lingvo, nederlanda lingvo, okcidentfrisa lingvo |
Loĝantaro | 17 100 715 (2013) |
Horzono | atlantika horzono de Nordameriko (UTC-4) |
Landokodo | NLD |
Telefona kodo | +31 |
Plej alta punkto | Scenery (monto) |
Plej malalta punkto | Zuidplaspolder |
Politiko | |
Politika sistemo | konstitucia monarkio |
Ŝtatestro | Vilhelmo-Aleksandro de Nederlando |
Ĉefministro | Mark Rutte |
Ekonomio | |
Valuto | eŭro |
La Reĝlando de Nederlando (nederlande Koninkrijk der Nederlanden) estas kunmetita suverena ŝtato konsistanta el sep teritorioj, la plej granda el kiuj — Nederlando mem — situas en la Okcidenta Eŭropo, kaj la ceteraj ses en Karibio. Arubo, Kuracao kaj Sint-Maarten havas la statuson de memregata ŝtata formaĵo; Bonero, Sint-Eustatius kaj Saba estas specialaj komunumoj, kune nomataj Kariba Nederlando. Rilatoj inter la membroj de la reĝlando estas reguligataj per la Ĉarto de la Reĝlando de Nederlando akceptita en 1954. Suma areo de la Reĝlando de Nederlando estas 42 519 km², la loĝantaro estas 16 801 000 homoj. Areo de la Reĝlando en Karibio estas 993 km², la loĝantaro estas 301 000 homoj.
Flago | Blazono | Landonomo | Regiono | Areo km² |
Loĝantaro | Ĉefurbo | Statuso | Valuto |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
![]() |
Nederlando | Okcidenta Eŭropo | 41 526 | 16 500 000 | Amsterdamo | Suverena ŝtato | Eŭro |
![]() |
![]() |
Arubo | Kariba Maro | 193 | 105 000 | Oranjestado | Memregata ŝtata formaĵo | Aruba guldeno |
![]() |
![]() |
Kuracao | Kariba Maro | 444 | 142 000 | Vilemstado | Memregata ŝtata formaĵo | Nederlandantila guldeno |
![]() |
![]() |
Sint-Maarten | Kariba Maro | 34 | 35 000 | Philipsburg | Memregata ŝtata formaĵo | Nederlandantila guldeno |
![]() |
![]() |
Bonero | Kariba Maro | 288 | 14 000 | Kralendijk | Speciala komunumo | Usona dolaro |
![]() |
![]() |
Sint-Eustatius | Kariba Maro | 21 | 3 000 | Oranjestado | Speciala komunumo | Usona dolaro |
![]() |
![]() |
Saba | Kariba Maro | 13 | 2 000 | Bottom | Speciala komunumo | Usona dolaro |
Entute | 42 519 | 16 801 000 |