King Edward Point

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Reĝo-Eduardo-Punkto)
King Edward Point
esplorada stacio • setlejo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 44  (dum someroj)
Geografio
Geografia situo 54° 17′ S, 36° 30′ U (mapo)-54.283291411897-36.49418194973Koordinatoj: 54° 17′ S, 36° 30′ U (mapo) [+]
Alto 106 m [+]
Horzono UTC-02:00 [+]
King Edward Point (Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj)
King Edward Point (Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj)
DEC
King Edward Point
King Edward Point
Situo de King Edward Point

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo King Edward Point [+]
vdr

King Edward Point - eventuale esperantigebla al Reĝo-Eduardo-Punkto - nun estas la administra sidejo de la Brita Transmara Teritorio de Sud-Georgio kaj la Sud-Sandviĉinsuloj kaj situas sur terlango ĉe la sub-Antarkta insulo Sud-Georgio, sur kiu troviĝas samnoma esplorstacio. Ĝi ricevis la nomon de la brita reĝo Eduardo la 7-a komence de la 20-a jarcento.

Loko[redakti | redakti fonton]

King Edward Point situas sur la norda marbordo de Sud-Georgio 900 metrojn oriente (670 metroj linia distanco) de la antaŭa balenkapta setlejo Grytviken en King Edward Cove, branĉo de la orienta golfeto Cumberland. La konstruaĵoj de la esplorstacio, konstruita sur roka grundo, estas ĉirkaŭ tri metrojn super la marnivelo.

Esplorstacio[redakti | redakti fonton]

Pro la forta plimultiĝo en balenkaptaj agadoj, la brita registaro konstruis la esplordomon Discovery House en 1925 por esplori kiel kontraŭagi [[trofiŝkaptado]n]. Krome, studoj pri lokaj birdoj kaj fokaj populacioj estis faritaj. La 1-an de januaro 1950, la Falkland Islands Dependencies Survey (FIDS) transprenis la esplorstacion dum du jaroj. Ekde la 13-a de novembro 1969, la FIDS, kiu poste estis renomita British Antarctic Survey (BAS), rekomencis laboron. La 3-an de aprilo 1982 ĝi estis fermita de la argentinaj trupoj okupantaj la insulon dum la Falklanda milito kaj tiam estis orfigita dum preskaŭ 20 jaroj. Ekde la 22-a de marto 2001, ĝis 44 BAS-esploristoj laboras en King Edward Point somere kaj averaĝe 12 vintre.[1]

Modernaj laboratorioj por esploroj pri fiŝkaptado nun ekzistas en du unuetaĝaj konstruaĵoj, la James Cook Laboratory kaj Everson House.

Notoj[redakti | redakti fonton]