Reĝo Johano (Shakespeare)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Faksimilo de la unua paĝo de King John el la Unua Folio, 1623

La Vivo kaj Morto de Reĝo Johano (angle, The Life and Death of King John) estas historia teatraĵo de William Shakespeare.

Grava fonto de Reĝo Johano estis antaŭa anonima teatraĵo, La Maltrankvila Regno de Reĝo Johano (angle, The Troublesome Reign of King John, ĉ. 1589), kiun pluraj kleruloj, aparte dum la deknaŭa jarcento, konsideris esti verko de Shakespeare mem (aliaj sugestoj estas Christopher Marlowe, Robert Greene, Thomas Lodge, George Peele, aŭ unuope aŭ kiel kunlaborantoj).

Ne certas kiam Reĝo Johano unue prezentiĝis. En 1598 Francis Meres menciis ĝin en listo de teatraĵoj de Shakespeare eldonitaj tiun jaron. Eble Shakespeare verkis ĝin en 1595 aŭ 1596. Ĝi estas enhavata en la Unua Folio - 1623-a aro de dramoj de Shakespeare.

La verko traktas la regnon de Johano (Anglio). Nuntempe ĝi estas inter la malpli ofte prezentataj dramoj de Shakespeare.