Saltu al enhavo

Reĝo de Malajzio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝo de Malajzio
Yang di-Pertuan Agong
flago
Ibrahim Ismail
pozicio Redakti la valoron en Wikidata
reĝo
Komenco 31-a de aŭgusto 1957 vd
Landoj Malajzio vd
Retejo Oficiala retejo
v • d • r

La Reĝo de Malajzio [1] (malaje : Yang di-Pertuan Agong, jave : يڠ دڤرتوان اߢوڠ ; foje nomata la Supera Reganto de Malajzio) estas la ŝtatestro de Malajzio. La Yang di-Pertuan Agong, kiu havas fiksan oficperiodon sed estas elektita el inter la heredaj sultanoj, povas esti konsiderata aŭ kiel monarko aŭ kiel prezidanto. Pro la parlamenta konstitucio de la lando, la ofico estas ĉefe ceremonia kaj reprezenta.

La rezidejo de la Yang di-Pertuan Agong estas ĉe la Istana Negara Palaco en la malajzia ĉefurbo Kuala-Lumpuro. La nuna Yang di-Pertuan Agong estas Ibrahim Ismail de Ĝohoro, kiu deĵoris en la posteno ekde februaro 2024.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ MyGOV - The Government of Malaysia's Official Portal. Arkivita el la originalo je 2026-01-04. Alirita 2025-09-12 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]