Listo de svedaj reĝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Reĝoj de Svedio)

Kronologia listo de reĝoj de Svedio.

Tiu ĉi listo estas tre nekompleta. Kompleta listo de svedaj regantoj streĉiĝas pli ol 1000 jarojn, de la vikinga tempo ĝis hodiaŭ, kaj estas trovebla, ekzemple, en la koresponda paĝo de la svedlingva Vikipedio.

La Sverkera kaj la Erika dinastio (nekomplete)[redakti | redakti fonton]

Dum la periodo inter ĉirkaŭ 1130 kaj 1250 Svedio estis regata ĉefe de membroj de la Sverkera dinastio, svede Sverkerska ätten, kaj la Erika dinastio, svede Erikska ätten, kiuj estas nomitaj laŭ la unuaj reĝoj de tiuj dinastioj. Kiam naskiĝdatoj mankas en la listo, tio estas ĉar oni ne scias kiam la personoj estis naskiĝintaj.

  •  La Sverkera dinastio
  •  La Erika dinastio
  •  La dinastio de Stenkil [Stenŝil]
    • Sverker den äldre ("Sverkero la pli aĝa"), reĝis inter ĉirkaŭ 1130 kaj laŭ la Västgöta-leĝo la 25-a decembro 1156, kiam li laŭ tiu fonto estis mortigita.
    • Erik den heligeEriko la 9-a ("Eriko la sankta" aŭ "Sankta Eriko"), iĝis reĝo ĉirkaŭ 1156 ĉe la morto de Sverker, kaj regis ĝis sia morto en ĉirkaŭ 1160, kiam li estis mortigita de Magnus Henriksson en Östra Aros, kiu nun estas Upsalo, en Uppland.
    • Magnus Henriksson (Henriksson tiam signifis filo de Henrik[komentoj 1]), reĝis de la morto de Eriko la sankta ĉirkaŭ 1160, ĝis 1161 kiam li estis mortigita de Karl Sverkersson ĉe Örebro. Magnus estis filo de la dana reĝido Henrik Skadelår kaj Ingrid, nepino de la sveda reĝo Inge la pli aĝa.
    • Karl Sverkersson (reĝado 1161–1167), iĝis reĝo post la mortigo de Magnus en 1161 kaj reĝis ĝis sia morto en la 12-a aprilo 1167, kiam li estis mortigita de Knut Eriksson sur la insulo Visingsö, kiu tiam estis regpova centro, en Östergötland. Karl naskiĝis en la 1130-aj jaroj kaj estis filo de Sverkero la pli aĝa kaj Ulvhild Håkansdotter.
    • Knut Eriksson (reĝado 1167–1195 aŭ 1196), en la frua periodo ne reĝis en Östergötland. Knut naskiĝis antaŭ 1150, kaj estis filo de Eriko la sankta kaj Kristina Björnsdotter. Li mortis en 1195 aŭ 1196 en la reĝa bieno de Eriksberg en Västergötland.
    Samtempe kun la frua reĝado de Knut, Kol kaj Burislev (kunreĝado 1167–ĉ. fruaj 1170-aj jaroj) estis reĝoj de Svedio en Östergötland. Ili eble estis nepoj de Sverker la pli aĝa tra lia filo Johan. Ili mortis antaŭ la frua 1170-aj jaroj, laŭ kelkaj fontoj iu en batalo kun Knut.

    Antaŭ 1448 (nekomplete)[redakti | redakti fonton]

    Reĝoj de Svedio dum la Kalmara unio[redakti | redakti fonton]

    Nomo Regado Danio Regado Norvegio Regado Svedio Rimarkoj
    La reĝlandoj Danio, Norvegio kaj Svedio estis unuigitaj en la Kalmara unio.
    Margareta la 1-a 1387 / 1388 / 1389 – 1412 Regentino
    Eriko de Pomerio 1412 – 1439 / 1442 / 1439 Dinastio Grifoj. Pranevo de la antaŭa.
    Kristoforo de Bavario 1439 / 1441 / 1442 – 1448 Dinastio Vitelsbaĥoj. Nevo de la antaŭa.
    Karl Knutsson 1449–1450 1448–1470 Dinastio Bonde. Karolo la 1-a en Norvegio. Ankaŭ reĝo de Svedio en 1436 kaj 1438-1440, kaj ne reĝo dum 1457–1464 kaj 1465–67. Ankaŭ konata per la (historie malĝusta) nomo "Karolo la 8-a de Svedio".
    Kristiano la 1-a 1448 / 1450 – 1481 1457–1464 Oldenburga dinastio
    Johano la 1-a 1481–1513 1497–1501 Oldenburga dinastio. Filo de la antaŭa
    Kristiano la 2-a 1513–1523 1520–1521 Oldenburga dinastio. Filo de la antaŭa. Lia posteulo estis Frederiko la 1-a por Danio-Norvegio kaj Gustavo Vasa por Svedio.

    Reĝoj de Svedio ekde Gustavo Vasa[redakti | redakti fonton]

    Nomo Jaroj Rimarkoj
    Dinastio Vasa
    Gustavo Vasa 15231560
    Eriko la 14-a 15601568
    Johano la 3-a 15681592
    Sigismondo 15921599 Ankaŭ reĝo de Pollando
    Karolo la 9-a 16041611 Regis ekde 1599 kiel "duko Karolo",
    Gustavo la 2-a Adolfo 16111632 Mortis en la Tridekjara milito
    Kristina 16321654 Reĝino
    Dinastio Palatinato (Vitelsbaĥoj)
    Karolo la 10-a Gustavo 16541660
    Karolo la 11-a 16601697
    Karolo la 12-a 16971718
    Ulrika Eleonora 17181720 Reĝino
    Dinastio Hessen-Kassel
    Frederiko 17201751
    Dinastio Holstein-Gottorp
    Adolfo Frederiko 17511771
    Gustavo la 3-a 17711792 Murdita dum maskobalo
    Gustavo la 4-a Adolfo 17921809
    Karolo la 13-a 18091818 Ekde 1814 unio Svedio-Norvegio.
    Lasta reĝo de dinastio Holstein-Gottorp
    Dinastio Bernadotte
    Dum la tempo de la unio Svedio-Norvegio, 18141905, la reĝo de Svedio estis samtempe ankaŭ reĝo de Norvegio.
    Karolo la 14-a Johano 1818–1844 Unua reĝo de dinastio Bernadotte
    Oskaro la 1-a 1844–1859
    Karolo la 15-a 1859–1872
    Oskaro la 2-a 1872–1907 Ĝis 1905 unio Svedio-Norvegio
    Gustavo la 5-a 1907–1950
    Gustavo la 6-a Adolfo 1950–1973
    Karolo la 16-a Gustavo 1973–

    Komentoj[redakti | redakti fonton]

    1. Henriksson ankoraŭ lingve signifas “filo de Henrik”, sed tiam vere signifis ke li estis filo de Henrik. Nuntempe nordianoj havas similajn familinomoj, kiu funkcias kiel heredaj nomoj kaj ĝenerale ne plu signifas ke la patro havas tiun nomon, krom en Islando.