Realismo (arto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonjour, Monsieur Courbet, 1854. Realisma pentraĵo de Gustave Courbet.

Realismo en arto estas la klopodo reprezenti temojn verece, sen artefariteco kaj evitante artajn konvenciojn, neverŝajnajn, ekzotajn kaj supernaturajn elementojn.

Realismo estis elstara en arto en multaj periodoj, kaj estas grandparte afero de tekniko kaj trejnado, krom la evito de stiligo. En vidaj artoj, iluziima realismo estas akurata priskribo de vivoformoj, perspektivo, kaj detaloj de lumo kaj koloro. Realismaj verkoj de arto povas emfazi la ĉiutagecon, malbelon aŭ sordidecon, same kiel verkoj de socia realismo, socialisma realismo, regionismo, aŭ kuirlavuja realismo.

Estis variaj realismaj movadoj en artoj, kiaj la stilo de opero nome verismo, literatura realismo, teatra realismo kaj itala novrealisma kinarto. La realisma pentrarto ekis en Francio en la 1850-aj jaroj, post la revolucio de 1848.[1] La realismaj pentristoj malakceptis Romantismon, kiu estis hegemonia en francaj literaturo kaj arto, kun radikoj en la fino de la 18a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Metropolitan Museum of Art. Metmuseum.org (2014-06-02). Alirita 2014-07-15.