Realo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri filozofia koncepto. Por informoj pri la samnoma monunuo de Brazilo, vidu la artikolon brazila realo.

Realo (de la latina realitas, de res "aĵo") estas en filozofio la tuto de tio, kio efektive ekzistas, sendepende de nia perceptkapablo kaj konceptmaniero.[1] Realaĵo tiusence povus inkluzivi ambaŭ estantecon kaj neniecon, dum ekzisto ofte nur rilatas al estanteco. Realo, kiel filozofia kategorio, inkluzivas la formalan koncepton de nenieco kaj elparolojn kaj kombinaĵojn de ĝi kun aliaj konceptoj.

Por naturscienco, realo estas tio, kio estas akirebla per scienca observado kaj esplorado. Aĵoj, kiuj ne estas mezurebloj, ne povas esti bazo por natursciencaj teorioj.

La problemo de realo en kvantuma mekaniko

Ĉe la interpretado de kvantuma mekaniko estiĝas la problemo pri difino de la termino realo. La observotaj objektoj ja prezentiĝas diversaj laŭ la diversaj eksperimentoj, foje kiel eroj, foje kiel lumradio. Tio irigis la sciencistojn Einstein, Podolski kaj Rosen am jena kriterio pri fizika realo.

Kvankam tiu difino sonas tre prudenta, ĝi ŝajne kondukas al problemoj, kiam oni provas klarigi la rezultojn de la EPR-eksperimentoj.

La realo laŭ religioj

Budhismo

En budhismo, kiu antaŭ ol esti religio, estis unu el la klasikaj skoloj de hinda filozofio, ekzistas diferenco inter la relativa kaj la absoluta realo, kiu estas la vera eco de fenomenoj. Tiu finfina eco de la realo estas la malĉeesto de la memo aŭ egoo, la malpleno. Al budhano ne ekzistas aĵo, kiu ekzistas por si mem. Laŭ la skoloj oni akĉentas la ne-duecon, la spiriton aŭ la konscion kiel nura realo, la econ de Budho, la transiga kono, la vekiĝo, kaj tiel plu.

Monoteismaj religioj

Laŭ la religioj de la Dio de Abrahamo, realo estis kreita kaj formita de Dio, le kreinto de la mando kaj de ĉiuj vivuloj. Ĉio ĉi estas realo malkaŝita de la profetoj de Dio por ke la kreantoj memoru de kie ili devenas kaj ke nenio estas la frukto de hazardo.

Sentebla realo

Spontana respondo al la demando kio estas realo, estas ĉio, kion oni perceptas per la sensoj, tio estas, tio, kion oni vidas, kion oni tuŝas kaj tiel plu.

Tia difino venas al paradokso rilate al sonĝoj. Sonĝoj ne estas kaptitaj de unu el la kvin sensoj, ili ne estas en sentebla realo. Tamen sonĝoj estas parto de la realo kaj influas la memoron same kiel situacioj sentitaj de la sensoj. Sonĝoj estas do realaj fenomenoj ekster la sentebla realo.

Teorio nomata solipsismo, de J. Hamburger, elmetas la hipotezon, ke ne ekzistas alia realo ol li mem por iu ajn pensulo.

Realo laŭ sciencistoj

Max Planck

La demando por scii kio estas tablo reale havas nenian sencon. Same estas pri ĉiuj aliaj fizikaj nocioj. La tuto de la mondo, kiu ĉirkaŭas nin ne estas alia afero ol la tuto de la spertoj, kiujn ni havas. Sen tiuj, la ekstera mondo havas nenian signifon. Ĉiu demando rilate al la ekstera mondo, kiu ne baziĝas iel je sperto aŭ observo estas deklarita sensenca kaj forĵetita kiel tia.[2] Tiel la koloro ruĝa estas realo por la vidanto kaj ne estas realo por la blindulo. La nocio de la realo dependas de la transvivitaj spertoj kaj estas do devigi malsama laŭ la individuoj.


Richard Dawkins

Richard Dawkins diras, ke eblas difini la realon kiel tio, kio respondas, kiam oni piedfrapas ĝin[3]. Tio estas laŭ li la nura kriterio, kiu ebligas distingi realon sendiskute de iluzio.

Tia aparta difino difinas kiel reala interalie:

  • la virtualan realon (kio do signfias la uzon de la termino "realo"),
  • la primojn; ĉar nenia decido povas malhelpi primon esti prima, nek du personojn lloĝantajn sur du diversaj kontinentoj kaj neniam interŝanĝantajn, malkovri ilin.

Tiu pozicio estas simila al tiu de la verkisto Philip K. Dick, kiu diris, ke "la realo estas tio, kio daŭre venas en la kapon, kiam oni ĉesis krei je ĝi".

Bibliografio

  • Peter L. Berger/Thomas Luckmann: Die gesellschaftliche Konstruktion der Wirklichkeit. Eine Theorie der Wissenssoziologie (La socieca konstruo de realo. Teorio de konosociologio), Fischer TB. Frankfurt a. M.. 1993. ISBN 3-596-26623-8
  • Nicolai Hartmann: Möglichkeit und Wirklichkeit (Ebleco kaj realeco), 1938 (kritika realismo)
  • Paul Watzlawick: Wie wirklich ist die Wirklichkeit – Wahn, Täuschung, Verstehen (Kiel reala estas realo - deliro, trompo, kompreno), 1978 ISBN 3-492-24319-3 (radikala konstruivismo)
  • Marcus Willaschek (eld.): Realismus, (Schöningh) Paderborn kaj aliaj 1999 (eseokolekto kun tre diversaj pozicioj de usonaj filozofoj)
  • Hans Günther Ruß: Wissenschaftstheorie, Erkenntnistheorie und die Suche nach der Wahrheit (Sciencoteorio, rekonoteorio kaj la serĉo pri vero), Kohlhammer, Stuttgart 2004, ISBN 3-17-018190-4 (kritika realismo el la perspektivo de kritika racionalismo)
  • Günter Abel: Zeichen der Wirklichkeit (Signo de realo), Suhrkamp, Frankfurt 2004, ISBN 3-518-29251-X (interpretismo kiel malforta realismo)
  • Vanderlei de Oliveira Farias. Kants Realismus und der Aussenweltskeptizismus (La realismo de Kant kaj la ekstermondoskeptikismo). Olms. 2006.

Notoj kaj referencoj

  1. ReVo  Realo en ReVo
  2. Max Planck, L'image du monde dans la physique contemporaine (La bildo de la mondo en la nuntempa fiziko)
  3. "Reality is what can kick back"