Anabaptismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rebaptismo)
Anabaptismo
grupo de kristanaj konfesioj
protestantismoRadikala ReformacioReformacio
Komenco 1523 vd
vdr
Disvastiĝo de anabaptismo 1525-1550.

Anabaptismo ("rebaptantoj", el la greka ανα ana = ree + βαπτιζω baptizō = bapti; germane Wiedertäufer) estas nomo, donita de iliaj malamikoj, al diversaj kristanaj grupoj, kiuj baptas plenkreskulojn, kiujn oni jam baptis infanaĝe.

Historio[redakti | redakti fonton]

La movado komenciĝis en Svislando en 1525, unu jaron post la ekribelo de germanaj kamparanoj. Dum la ribelo Marteno Lutero subtenis la nobelojn kontraŭ la kamparanoj. Rezulte, la socio estis preta por "dua reformacio". Anabaptismo unue aperis en Zuriko, Svislando, kaj poste disvastiĝis ĝis Nederlando. La anabaptistoj svisaj, male ol kelkaj anabaptistaj grupoj pli nordaj (ekzemple tiuj en Monastero), estis ekde la komenco pacifistaj (vidu sub Schleitheima konfesio). Pro siaj kredoj je senperforto kaj rebaptado, la anabaptistojn svisajn multe suferigis aŭtoritatoj svisaj. La persekutado venis egale de la protestantoj, kiel de la katolikoj. Post Menno Simons, la anabaptistoj en Nederlando estis regrupigitaj kaj redifinitaj, kaj ili iĝis pacifistoj.

Anabaptistoj[redakti | redakti fonton]

Anabaptistoj estas anoj de iu el pluraj kristanaj sektoj, kiuj malagnoskas la validecon de la baptado de infanetoj. La nomo estas donita al ili de la oponantoj: ĝi signifas "rebaptantoj", sed laŭ la anabaptista vidpunkto tio malpravas, ĉar ili ne taksas la unuan, "oficialan" bapton bapto. La plej fruaj anabaptistoj aperis antaŭ 1500 en la montoj de norda Italio kaj Svislando, kaj ili verŝajne devenis de grupoj parencaj al la Valdenanoj. Pro persekutado en la epoko de la Granda Reformacio, grupoj de anabaptistoj komencis migri alilanden; multaj atingis la pli liberalan Nederlandon, kie ili floris sub gvidantoj kiel Menno Simons. Poste multaj transmariĝis al la usoniĝontaj kolonioj, kie la plej konservativega frakcio, la Amananoj, ankoraŭ nun rifuzas uzi elektron kaj aŭtomobilojn.

La anabaptistoj ĝenerale baptas plenkreskintajn kredantojn per verŝado (ne per mergado aŭ trempado, kiel ĉe la baptistoj) kaj havas organizan strukturon kongregacian (simile al la baptistoj). Kontraste al la baptistoj, la anabaptistoj, kaj precipe ilia ĉefa subgrupo, la Menonitoj, estas forte kaj formale pacifismaj, plej ofte rifuzante militservi, evitante politikan agadon, kaj ofte turnante siajn misiajn klopodojn al porpaca agado. En tio ili pli similas al la Kvakeroj ol al la baptistoj.

Listo de gvidantoj[redakti | redakti fonton]

Menno Simons - Jakob Ammann - Michael Sattler - Konrad Grebel - George Blaurock - Felix Manz - Jakob Hutter - Peter Riedemann - Andreas Ehrenpreis - Johannes Waldner

Listo de anabaptistaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

Schleitheima konfesio - Konfesio de Dordrecht - Rechenschaft

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]