Rebeka (Biblio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
José de Ribera, Jakobo trompokaptas la benon de Esav per la helpo de Rebeka (Madrido, Prado-Muzeo 1637).

Rebeka (hebree: רבקה = Rivqah) estas biblia virino, edzino de Isaak kaj patrino de Jakobo kaj Esav. Ŝia historio estas rakontata en la biblia genezo.

Biblia persono[redakti | redakti fonton]

Post la morto de sia edzino Sara sin fordonas por trovi edzinon por sia filo Isaak. Tiun taskon li konfidas al sia servisto Arram kiu loĝas en la familio de sia frato.

La servisto alprosimiĝas al puto kiu troviĝas en la urbo Arran kie renkontas junan virinon kies nomo sonas Rebeka. Ŝi, poste, lin prezentos al sia familio kaj al sia frato Labano.

Rebeka kaj Eliezer (Arram) (Bartolomé Esteban Murillo, 17-a jarcento.

Ŝi fine elektos sekvi la serviston kaj fariĝi la edzino de la kuzo Isaak (Gn 24).

Laŭ longa periodo Rebeka restas senida, sed fine donas la lumon de la vivo al du ĝemeloj. Ŝia gravedeco malfacilas ĉar la du ĝemeloj en la sino renversiĝas unu kontraŭ la alia, antaŭaverta signo pri la malamikeco kiu naskiĝos inter ili kaj nacioj kiuj descendos el la du (Gn 25, 21-23). El Rebeka naskiĝos Esav, unuenaskito, kaj Jakobo (Gn 25, 24-26).

Sekve Rebeka helpos la plejamatan Jakobon uzurpi (plenrajte ĉar Esav iam vendis sia unuenaskitecon pro la kosto de lenta supo (Gn 25)) ĉe la patro Isaak la benon rezervitan al la unuenaskito kaj kiu apartenis al la frato Esav (Gn 17).

La mortintan Rebekan oni entombigis flanke de la edzo en la tombo de Patriarkoj en Hebron

[1]

Kulto[redakti | redakti fonton]

Sankta Rebeka estas memorigita la 23-a de septembro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la Talmud, laŭ iuj, Rebeka estas konsiderata prapatrino de la hebrea popolo (tra Jakobo) kaj de la romia popolo (tra Esav): la du filoj interpuŝiĝas kaj batalas el ŝia sino, antaŭfigurante la profundan malamikecon kiu dividas la du popolojn. Esav antaŭe simbolis la Romion, poste la tutan mondon.
  2. Dante Alighieri, Dia Komedio, Paradiso, canto XXXII, v. 10.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

KOMUNA: [1]