Rebun (insulo)

| Rebun | ||
|---|---|---|
| insulo [+] | ||
| Supermara alteco | 490 m T.P. [+] | |
| Koordinatoj | 45° 22′ N, 141° 1′ O (mapo)45.368611111111141.01527777778Koordinatoj: 45° 22′ N, 141° 1′ O (mapo) | |
| Plej alta punkto | Rebun | |
| - alteco | 490 m T.P. | |
| Longo | 29 km (18 mi) | |
| Larĝo | 8 km (5 mi) | |
| Akvokolektejo | 81,25 km² (8 125 ha) [+] | |
| Areo | 81,25 km² (8 125 ha) [+] | |
| Loĝantaro | 3 142 [+] | |
![]() |
||
| Rebun | ||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Rebun (japane 礼文島 [rebuntō]) estas malgranda japana insulo en la japana maro antaŭ la nordokcidento de la insulo Hokajdo; ĝi apartenas al la samnoma gubernio Hokajdo. Rebun mezuras 29 km de la nordo al la sudo kaj 8 km de la oriento al la okcidento. Ĝi havas surfacon de 80 km². La tuta insulo apartenas al la urbeto Rebun.
La insulo estas fama pro ĝiaj alpaj plantoj kaj la 8-horan migradpadon (hachi-jikan-haiking-kurusu), kiu iras nord-suden de unu flanko de la insulo al alia. La insulo estas parto de la Nacia Parko Riŝiri-Rebun-Sarobecu.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- La Monto Rebun-dake (礼文岳 [rebun-dake]), kies alteco estas 490, tio estas la plej alta loko de la insulo.
- Persika Roko (桃岩, [momoiŭa])
- Roko Ĝizo
- Kata Roko (猫岩 [nekoiŭa])
- Kabo Sukoton
- Kabo Kaneda
- Kabo Gorota
- Kabo Sukaj
- Insulo Todo
- Maro Kuŝu
- Valo Jamunaj
- Rebun-arbarvojo
- Rebun-akvofaloj
Alvenebloj
[redakti | redakti fonton]Ekzistas ŝipkonekto al la insuloj Riŝiri kaj al la urboj kaj havenoj Ŭakkanai kaj Otaru tra Riŝiri.
Nefunkcianta Rebun-flughaveno troviĝas sur tiu ĉi insulo, funkcianta Ŭakkanai-flughaveno troviĝas en la najbara urbo Ŭakkanai, la plej norda urbo de la insulo Hokajdo.




