Recife

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbo Recife
Dosiero:Bairro de Boa Viagem.jpg

Flago de Recife

Blazono de Recife

Flago de Recife Blazono de Recife
Himno
municipo de Brazilo
Datreveno 12-a de marto
Fondiĝo 1537
Nomo de la loĝanto recifense
Moto "Lucea Omnibus"
Urbestr(in)o João da Costa Bezerra Filho (Partio de la Laboristoj) ĝis 2012
Situo
Situo de Recife
Situo de Recife
Subŝtato Pernambuko
Mezoregiono Metropolitana do Recife
Mikroregiono Recife
Najbaraj urboj Ne disponebla
Geografiaj aspektoj
Areo 217,49 km²
Loĝantaro 1.561.659 loĝ. 2009 [1]
Loĝdenso 7.180,20 loĝ./km²
Alteco 4 metroj
Klimato tropika
Horzono UTC-3
Sociaj indikiloj
IHD 0,797 2000 [2]
MEP R$ 18.318.451.000 (17) - 2006 [3]
MEP per capita R$ 12.091,00 2006 [3]
vdr


Recifo, portugallingve Recife /Re'sifj/, (207 kvadratajn kilometrojn, 3.300.000 enloĝantojn) estas ĉefurbo de Ŝtato Pernambuko kaj ĉefa havenurbo de ekstrema nordorienta regiono de Brazilo.

Recifo situas apud Atlantiko kaj kelkaj riveroj, ĉefe la Capibaribe kaj la Beberibe. Estas alinomata "Brazila Venecio" pro multeco de kanaloj kaj riveroj.

Malgraŭ la najbara urbo Olinda estis la unua pernambuka ĉefurbo, Recifo, fondita ej 1537 estas la plej antikva el la landaj ĉefurboj. Ĝi troviĝas antaŭ la Atlanktika Oceano, grandas proksimume 218 km2 kaj ĝia popolo entutas pli-malpli 1,53 milionojn da personoj (ĝi grandiĝas ĝis 3,7 milionoj, se ni konsideras la tutan metropolan regionon). Tiu Recifo-Metropola Regiono estas la plej multhoma el Nordoriento, kaj ĝi estas la kvina metropolo en la lando. Ĝi havas MEP (Malneta Enlanda Produkto) de pli ol 14 miljardoj de realoj, kaj la ekonomiko devenas plejparte el komerco, servoferoj kaj turismo.

En Recifo, okazas la kunigo de la riveroj Beberibe kaj Kapibaribe, kiuj enmaras la Atklanktikan Oceanon. La popola onidiro asertas ke la Oceano devenas de la unuiĝo de la du riveroj.

Ĉirkaŭata de riveroj kaj plena el pontoj, Recifo havas multajn insulojn kaj manglaron, kiuj plibeligas ĝian geografian aspekton. Ĝi estas internacie konata kiel “Brazila Venecio”, dank’al rivera simileco al tiu mondfama itala urbo. Ĝia Metropola Regiono akaparas la 14-ajn urbojn de la Granda Recifo.

Historio

La urbon fondis la portugalanoj, en 1537, kaj restis portugala propraĵo ĝis la Brazila Sendenpendiĝo, escepte dum la Nederlanda Okupo, en Centjaro XVII, inter 1630 kaj 1654. En tiu tempo, estis delonge konata la periodo inter 1637 kaj 1644, kiam ĝi estis sub la gvido de Mauricio de Nassau (Maŭricjo de Nasau) (Mauritsstad, “Maŭricja Urbo” el la Nederlanda. La tiama vilaĝeto fariĝis vilaĝo kaj poste, en 1823 ĝi altiĝis al la kategorio de urbo.

Recifo naskiĝis kiel vilaĝo de fiŝkaptistoj en tria jardeko de la 16-a jarcento, apud natura haveno formata de koralaj rifoj, de kio originis ĝian nomon (Recife en la portugala signifas Rifo). La urbo kreskis kiel komerca centro, favorata de ĝia haveno kaj de ĝia privilegiata stiuo por komercado kun Eŭropo. Recifo estis ĉefurbo de "Nova Nederlando" dum 24 jaroj en 17-a jarcento, kaj dum tri jarcentoj estis unu el la tri plej gravaj urboj de Brazilo.

Klimato

Recifo havas tropikan klimaton, kun alta aerhumideco. Ĝi havas ekvilibran tutjaran temperaturon pro la proksimeco de la urbo al la maro. Januare ĝia temperaturo atingas la plej altajn, kies maksimumo estas 30oC kaj la minimuma estas 25oC, plensuna. Julie ĝia temperaturo falas al la plej malaltaj, tiam ties maksimumo estas 27oC kaj la minimuma 22oC, plenpluva. La jara temperaturo estas de 25,2oC.

Demografio kaj etnoj

Laŭ la landa kontrolo de 2006, la urbo havas 1.515.052 loĝantojn, kun demografia denseco je 6.422 loĝ/km2. Laŭ konataj datumoj de 2005, 35,2% el la homoj estas blankaj, 56,9% estas griza, 7,1% nigra kaj 0,8% flavaj kaj indiĝenaj.

Kulturo

Festoj

La karnavalo en Recife estas krom la karnavaloj en Salvador de Bahio kaj en Rio-de-Ĵanejro la plej granda karnavala okazaĵo de Brazilo. Ĝi ofertas krom karnavalaj paradoj kaj strata karnavalo aron da variaj muzikaj prezentadoj, kiuj okazas en Recife, ĉefurbo de la brazila federaciero Pernambuko. Recife havas per Galo da Madrugada („koko de la matenkrepusko“) la tutmonde plej grandan karnavalan blokon.

Turismo

Karnavalo
Recife.

La urbo enhavas konsiderindan historiajn kaj kulturajn riĉecon kaj ankaŭ belegajn urbajn strandojn. Recifo alvenigas turistojn el ĉie. Elstariĝas inter la allogaj kulturaj eventoj la Karnavalo kaj la Junia Festo Sankta Johano. Rezulte de la kultura sufiĉego, ĝi havas kuriozaĵojn mondfamajn. Unu el tiuj estas ke en Recifo oni trovas la plej grandan Karnavalan Blokon de la mondo, la t.n. Galo da Madrugada (Frumatena VirKoko), kiu kunigas proksimume 2 milionoj da homoj (pli granda nombro ol la propra loĝantoj de la urbo) kiuj alvenas el ĉie en Brazilo kaj eksterlando.

Medicino

La plej grava el la regionoj Nordoriento/Nordo kaj la dua plej granda em Brazilo. Ĝi entutas hospitalojn kaj klinikojn kiuj oferas, kune, pli-malpli 8,2 mil restlokojn. Kaj laŭ la Sindikato de la Hospitaloj el Pernambuko, la registroj montras en 2000 fakturon de 220 miliono da realoj. Dank’al tiu medicina arigo Pernambuko disponas, proporcie, je pli komputaj tomografioj ol landoj samkiel Kanado kaj Francio. Plejparto el la modernaj hospitaloj kiuj partoprenas la Medicinan Arigon troviĝas en kvartaloj Derby kaj Ilha do Leite (Ilja do Lejte).

Teknologio

Alia forta aspekto de la urbo estas la softvara disvolviĝo-arigo, nomata Porto Digital, kiuj enhavas diversajn teknologiajn kaj informajn enterprenojn. Ili eksportas tiuj produktoj al Japanio, Ĉinio kaj aliaj landoj.

Konstruaĵoj

Tiu elstariĝas kiel forta, la civila konstruo-industrio, unu el la plej grandaj en la lando. Laŭ la retpaĝo Emporis, Recifo havas entute 1103 ĉielskrapuloj (tiaj konsideritaj laŭ la retpaĝo kiam la konstruaĵo plialtas ol 12 etaĝoj). Nur la urboj San-Paŭlo kaj Rio-de-Ĵanejro havas pli altajn konstruaĵojn, kaj tiuj urboj havas urban teritorion pli ol kvin fojoj pli granda ol Recife.

Komerco

La Shopping Center Recife (Butikejo Recife), la plej granda aĉet-loko en Nordo/Nordoriento kaj unu el la plej grandaj el brazilo. Ĝi havas 465 butikojn, dek kinofilmo-ĉambrojn, ok restoraciojn, kvar manĝoplacojn kaj pli ol 5 mil parko-lokojn. Unu el ĝiaj avantaĝoj kaj allogejoj estas la Skulptaĵo-Placo, unu el la plej grandaj ekspozicio-lokoj em Nordoriento. Vi trovos ankaŭ aliaj butikejoj, kiel Takaruna (Olinda), Plaza Casa Forte (Plaza Kaza Forte) (Recifo), Paço Alfândega (Paso Alfandega) kaj Boa Vista (ambaŭ ankaŭ en Recifo).

Esperanto en Recife

En 1932, estis kreata katedro de Esperanto ĉe la Popola labor-universitato, en Recifo, por kiu estis nomata instruanto la sindona Esperantisto Sebastião Albuquerque.

En 1952 okazis en Recife la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto per la kuna klopodo de ĉiuj samideanoj, sed elstariĝas la nomoj de Alfredo Azevedo, D-ro Fernando Laroca, Moacir da Silva Cunha, Ernesto Diniz, José Laércio, Neuse Araújo, Calinicio Silveira, Amaro Pinangé Soares, Arthur Velloso kaj Lurdinha Cordeiro.

La 3-an de Aprilo 1991 estis fondita en Recife Brazila Asocio pri Didaktiko de Esperanto-kursoj, kies fondinto, S-ro Jorge de Oliveira, celas ne nur gvidi kursojn sed ankaŭ realigi prelegojn kaj aliajn aktivecojn por la disvastigo de Esperanto.

En 1999 okazis ĉiumonate, en la Administra Fakultato de Recife, sub la gvido de Pernambuka Esperanto-Asocio, kunvenoj de esperantistaj instruistoj sub la prezido de D-ro Luís Márcio de Oliveira Assunção.

La sidejo propra de Pernambuka Esperanto-Asocio estas en strato Siqueira Campos, 279, Domturo Brasília, 5-a etaĝo, ĉambro 905 - Recife - PE.

Esperantistoj de Recife

Tie naskiĝis

Tie mortis

Gravuloj rilataj al Recifo

Referencoj

  1. Estimativas da população para o Brasil em 2008 (14 de aŭgusto 2009). Alirita 12 de oktobro 2009.
  2. Ranking decrescente do IDH-M dos municípios do Brasil. Atlas do Desenvolvimento Humano (2000). Alirita 12 de oktobro 2009.
  3. 3,0 3,1 Produto Interno Bruto dos Municípios 2003-2006 (16 de decembro 2008). Alirita 12 de oktobro 2009.

Eksteraj ligiloj

grekeportugale Oficiala paĝo grekeportugale TRT

Aliaj projektoj