Reciproka komprenado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En lingvistiko, reciproka komprenado estas la rilato inter du aŭ pliaj lingvoj kiu estiĝas kiam la parolantoj de tiuj lingvoj kapablas unu la aliajn kompreni sen antaŭa lernado, danke al grandaj similaĵoj inter la lingvoj. La interkomprenado povas esti sole en parolata lingvo, aŭ sole en skribata formo, aŭ en ambaŭ.

Bona ekzemplo de lingvogrupo kies parolantoj povas esti komprenataj inter si estas la dana, sveda, kaj norvega lingvoj, kiuj entenas plejparte la samajn gramatikan strukturon kaj leksikon. Tamen la prononcado de la tri lingvoj varias laŭ la geografia loko de la parolantaroj, kio malhelpas la reciprokecon.

Aliaj lingvoj kiuj inter si povas komprenati reciproke ĉe almenaŭ meza grado estas: rusa kun belorusa, malaja kun indonezia. Foje pro politikaj kialoj, lingvoj kun nur negrandaj gramatikaj aŭ leksikaj malsamoj inter parolantoj estas ankoraŭ dividitaj kaj konsiderataj kiel apartaj, ekzemple: la hindua kun urdua, aŭ la kvar lingvoj de la antaŭ Jugoslavio: bosna, serba, kroata, montenegra.