Recoleta (Bonaero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

RecoletaLa Recoleta [rekoLEta] estas unu de la 48 kvartaloj de la urbo Bonaero, Argentino, nome unu centra kaj rezideja.

Ĝi estas zono de ampleksa intereso kaj historia kaj arkitektura, ĉefe pro la Tombejo Rekoleta tie situanta, kaj grava turisma kaj kultura allogaĵo ene de la urbo. Tie estas ankaŭ la Nacia Biblioteko de Argentino.

La valoro de la kvadrata metro estas tie unu de la plej kostaj en tiu urbo. Ĝi integras totale la Comuna 2. La linio D de la Metroo pasas tra la kvartalo, same kiel la plano de la futuraj Linioj F, G kaj H.

La nomo devenas el preĝejo kiun havis tie la Ordeno de la Aŭgustenanoj Rekoletoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Luqui Lagleyze, Julio A. (1990). Apuntes sobre el barrio de la Recoleta. Fundación Banco de Boston, Buenos Aires. ISBN 987-9102-21-5.
  • Tenenbaum, León (1989). Buenos Aires: un museo al aire libre. Corregidor, Buenos Aires. ISBN 950-05-0528-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

34°35′26″S 58°23′26″W  /  34.59056°S, 58.39056°U / -34.59056; -58.39056 (Recoleta (Bonaero))