Recsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Recsk (reĉk) estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono Pétervására. La nomo ne havas sencon en la hungara.

Monumento pri la gulago en Recsk

La grandvilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Gyöngyös-Eger, laŭ fervojo Kál-Bátonyterenye.

Oni trovis restaĵojn el la ferepoko, de skitoj kaj avaroj. La unua mencio devenis el 1329. Pro la kontraŭturkaj bataloj ĝi senhomiĝis. Minado de ercoj (precipe kupro) okazis inter 1780-1980.

La komunumo fifamiĝis, ĉar en 1950 punlagero estis kreita tie. Severe gardita, sekreta loko ĝi estis, pri kies ekzisto nur post jaroj oni informiĝis. Tie anoj de la ÁVH (Ŝtatdefenda Instanco, hungara KGB) gardis kaj torturis ĉefe senkulpajn homojn.

La homoj estis transportitaj tien sen juĝistaj procezoj. Ili estis socialdemokrataj laboristoj, kiuj protestis kontraŭ la unuiĝo de la Socialdemokrata Partio kun la Komunista Partio, riĉaj kamparanoj „kulakoj”, intelektuloj, kiuj kuraĝis pensadi alimaniere. Inter ili la plej konata estis György Faludy, la verkisto-poeto.

Pri tiu terura loko dokumentan filmon faris Judit Ember en 1989, laŭ la rakontoj de la transvivintoj, kaj la rakontoj de la gardistoj, kiuj emis ekparoli. (Cetere ili kredis, ke la loĝintoj de la tendaro estis danĝeraj kulpuloj.)

Unu el la kaptitoj demandis la gardiston, kiam ili estis envagonigataj: Ĉu ni estos transportataj al Siberio? Nu, tian grandan bonŝancon vi ne havos, respondis la gardisto. Iliajn personajn legitimilojn la gardistoj neniigis. Nenian kontakton kun la ekstera mondo ili havis. En 1953, kiam la nova ĉefministro Imre Nagy ordonis la ĉesigon de la tiaspecaj lokoj, eĉ nomliston pri la tie loĝantoj oni ne trovis.

En ŝtonminejo ili devis fari la plej pezajn laborojn kun magra nutraĵo, kiu estis ne tute 1200 kalorioj ĉiutage. La privataj karceroj estis mallarĝaj fosaĵoj 2 metraj profundaj, kie oni povis nur stari, en la fundo estis akvo, tuŝanta la genuon de la viktimo. Ĉiutagaj estis la batregaloj, la vindkatenigoj, torturoj per flamoj, la plej diversaj korpaj kaj animaj dolorigoj, humiligadoj.

La gardado estis tiom severa, ke entute nur ok homoj povis fuĝi per ruzaĵo. El inter ili du veturis al Okcidento. Tie neniu volis akcepti vero, kion ili rakontis. Nur longe, per la helpo de iu tie loĝinta konatulo, ili povis pruvi iliajn asertojn. Tiam la Radio Libera Eŭropo informis la mondon pri tiu pun-lagero.

Multaj el la tie garditoj por la tuta vivo estis kripligitaj korpe, sed ne anime. Multaj el la gardintoj eĉ havis pli malbonan sorton. Ili kripliĝis anime, senmoraliĝis, fariĝis alkoholuloj. Sed ne la ĉefkulpuloj, kiuj ordonis kaj organizis la teruraĵojn. Ili ĝuis altan pension kaj trankvilan maljunecon. Ili tute ne emis ekparpli en la filmo.

Nun en la loko de la mort-tendaro estas subĉiela muzeo. Estis rekonstruita unu barako. En ĝi hejtado ne ekzistis, kaj la vintra, malvarma vento trablovis inter la lignotabuloj. Nur la viktimoj povis varmigi unu la alian La memoron de la tie vivintoj kaj mortintoj gardas memortabulo el marmoro.