Red Velvet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Red Velvet

Bildo de la muzikgrupo.
Bildo de la muzikgrupo.
Ĝenro K-pop
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

Red Velvet (koree: 레드벨벳), (esperante: Ruĝa Veluro) estas sudkorea ina muzikgrupo formita de S.M. Entertainment. Ilia stilo konsideratas esti parto de la ĝenro K-popo, mallonge por «korea popmuziko». La grupo konsistas el kvar membroj: Irene (Bae Joohyun), Seulgi (Kang Seulgi), Wendy (Son Seungwan), Joy (Park Sooyoung) kaj Yeri (Kim Yerim). Ili debutis la 1an de aŭgusto 2014 kun la kanto "Happiness", sen Yuri, kiu aliĝis la 11an de marto 2015.

La nomo "Red Velvet" aspiras montri la koloron, la muzikon kaj la altnivelajn prezentojn, temas de esprimi malĉastajn bildojn asociitajn kun profunda ruĝa koloro kaj kun mola ina stilo kiel la veluro.

Ekde ilia debuto, la muzikgrupo vidis rimarkindan sukceson kaj rekonon. Ilia unua mini-albumo, "Ice Cream Cake", trafis la diskoliston "Gaon" en marto 2015.

La unua kompleta albumo de la grupo "The Red" (2015) kaj la verkoj "The Velvet", "Russian Roulette", ambaŭ estis eldonitaj en 2016. La albumo "Rookie" (2017) atingis la liston de albumoj "Gaon".

La albumoj "The Red" kaj "Rookie" ankaŭ superis la mondan liston de albumoj "Billboard" kaj kun la eldono de ilia kvina E.P. "The Red Summer" (2017), ili fariĝis la K-Pop ina muzikgrupo kun plej albumoj en la listo.

Ili ricevis multajn premiojn pro ilia muziko, koregrafio kaj populareco, inter ili la premio ora disko al la plej bona revelacia artisto, kaj la muzika premio "Melon" al la plej bona ina danco de la jaro 2015.

La membroj de "Red Velvet" ankaŭ aperis en la televido: Irene aperis kiel la gastiganto de la programo "Music Bank", Yeri aperis kiel gastiganto de la spektaklo "Music Core", Joy aperis en la kvara sezono de la varieteo "We Got Married" kaj kiel la ĉefeco en la dramo "The Liar and His Lover", Seulgi aperis en la realspektaklo kaj dramo "Idol Team Operation", kaj Wendy aperis kiel la gastiganto de la programo "K-World" de la televidkanalo "KBS".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]