Redmond (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Redmond
Administrado
Poŝtkodo 98052 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 73 256  (2020) [+]
Loĝdenso 1 716 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 40′ N, 122° 7′ U (mapo)47.669444444444-122.12388888889Koordinatoj: 47° 40′ N, 122° 7′ U (mapo) [+]
Alto 13 m [+]
Areo 42,698373 km² ( 426 9.8 373 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Situo de Redmond
Situo de Redmond

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Redmond, Washington [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
T.n. "Ĉefurbo de nordokcidentusona biciklado"

Redmond estas urbo en Kantono King, Vaŝingtonio. Ĝi situas ĉe la orienta rando de la urba regiono kies centro estas Seattle, en la antaŭurbaro nomata Eastside (t.e. oriente de Lago Vaŝingtona). En 2003 la usona censa instanco taksis la loĝantaron de Redmond 46 391. Redmond estas pleje konata kiel la sidejo de Microsoft kaj de la usona branĉo de Nintendo. Kun ĉiujara bicikla konkurso sur la stratoj de la urbo, kaj havante la solan sportejon aparte desegnitan por, kaj dediĉitan al, biciklistoj, Redmond sin kromnomas "la ĉefurbo de nordokcidenta biciklado". La urbo havas plurajn belajn parkojn kun boskoj ks.