Reduktismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Reductionism en la angla Vikipedio.

René Descartes opiniis ke ne-homaj bestoj povus reduktisme esti difinataj kiel "aŭtomatoj" — De homines 1662.


Reduktismo povas signifi aŭ (a) aliron al la kompreno de la naturo de komplikaj aferoj per la metodo redukti ilin al la interagoj de iliaj partoj, aŭ al pli simplaj kaj pli bazaj procesoj, aŭ (b) filozofian pozicion ke komplika sistemo estas nenio krom la sumo de siaj partoj, kaj ke kompreno pri ĝi povas esti reduktita al kompreno pri la individuaj partoj de ĝi. Tio povas temi pri objektoj, fenomenoj, eksplikoj, teorioj kaj signifoj.

Reduktismo forte respegulas specifan perspektivon pri kaŭzeco. En reduktista trabaro, fenomenojn kiujn oni povas tute klarigi per la interrilatoj de aliaj, pli fundamentaj fenomenoj, nomiĝas epifenomenoj. Ofte oni tiel implicas ke la epifenomeno ne faras sian propran kaŭzan perantecon al la fundamentaj fenomenoj kiuj klarigas ĝin.

Reduktismo ne malebligas la ekziston de tio kion oni eble nomus elaperaj fenomenoj, sed ĝi ja implicas ke oni eblas tute kompreni tiujn fenomenojn per la komprenado de la procezojn kiuj komponas ĝin. Tiu reduktista komprenado tre malsamas al la kutima komprenado de elapereco. Oni kiu priparolas "elapereco" kutime celas priparoli fenomenojn kiu estas pli ol la sumo de la procezoj el kiuj ĝi aperas.

Religia reduktismo kutime konsistas de la klarigado de religio per iuj specifaj kaŭzoj nereligiaj. Iuj ekzemploj de reduktistaj klopodoj por klarigi la ekzisto de religio estas: la vidpunkto ke oni povas redukti religion al la homaraj konceptoj de bona kaj malbona; la kredo ke religio fundamente estas primitiva klopodo por regi la ĉirkaŭaĵojn; aŭ laŭ multaj religioj mem, oni povas redukti religion al klarigado de la kialo de la fizika mondo. Kutimaj religiaj reduktistoj estas tiel teoristoj kiel Edward Burnett Taylor kaj James Frazer[1]. La ideo de Sigmund Freud ke religio ne estas pli ol iluzio, aŭ eĉ mensa malsaneco, kaj la Marksista vidpunkto ke religio estas "la suspiro de la subpremataj" kiu provizas nur "la iluzia feliĉeco de la popolo," estas du aliaj influantaj reduktistaj eksplikoj de religio.[2]

Estas iu kvanto de reduktismo en la sociaj sciencoj, pro kiu oni ofte klopodas ekspliki tutajn fakojn de socia agado kiel nuraj fakeroj de siaj propraj fakoj. Ekzemple, marksistaj ekonomikistoj ofte eksplikas politikon kvazaŭ ĝi estas subordigita sub la ekonomio, kaj sociologoj iam vidas ekonomikon kaj politikon kiel nuraj fakeroj de socio.

Specoj de reduktismo[redakti | redakti fonton]

Teoria reduktismo[redakti | redakti fonton]

Teoria reduktado estas la procezo per kiu unu teorio sorbas alian teorion. Ekzemple, kaj la leĝoj de planedorbitoj malkovritaj de Johannes Kepler, kaj la teorioj de mocio de Galileo eblas reduktiĝi al la mekanikaj teorioj de Isaac Newton, ĉar la Newton-aj leĝoj enhavas tute la saman eksplikpotencon kiu havas tiuj pli malnovaj teorioj. Krome, oni konsideras la redukton kiel bonaĵon, ĉar Neŭtona mekaniko estas pli generala teorio —t.e. ĝi eksplikas pli da eventoj ol la mekaniko de Galileo aŭ de Kepler. Do, teoria redukto, estas la redukto de unu ekspliko aŭ teorio al alia&mdash. Ĝi estas la sorbado de unu el niaj ideoj pri specifa afero en alian ideon.

Metodologia reduktismo[redakti | redakti fonton]

Metodologia reduktismo estas la doktrino, ke la plej bona scienca strategio estas klopodi redukti eksplikojn al aferoj kiuj estas kiel eble plej malgrandaj. Do metodologia reduktismo asertus, ke la atoma ekspliko de la bolpunkto de iu substanco estas pli preferinda ol la kemika ekspliko, kaj, ke iu ekspliko baziĝa sur pli malgrandaj eroj (kvarkoj, eble) estus pli bone.

Do, metodologia reduktismo estas la doktrino ke ĉiu sciencaj teorioj aŭ povas aŭ devas esti reduktata al unuopa super-teorio per la prozeco de teoria reduktado.

Ontologia reduktismo[redakti | redakti fonton]

Ontologia reduktismo estas la kredo ke realeco konsistas el minima nombro da specoj de aferoj aŭ substancoj. Tiu pretendo kutime estas metafizika, kaj ĝi plej ofte estas formo de monismo, efektive diranta ke ĉiuj objektoj, kvalitoj, kaj okazaĵoj redukteblas al sola substanco. (Dualisto kiu estas ontologia reduktisto kredus ke ĉio redukteblas al du substancoj. Ekzemple, dualisto eble pretendus, ke realeco konsistas el ambaŭ "materio" kaj "spirito".)

Reduktismo kaj scienco[redakti | redakti fonton]

Reduktistaj pensado kaj metodoj konsistigas la bazon por pluraj el la bone progresigitaj fakoj de moderna scienco, inkluzive de multa de fiziko, kemiko kaj ĉela biologio. Oni vidas klasikan mekanikon speciale kiel reduktista kadro, kaj oni povas vidi statistikan mekanikon kiel kongruigado de malmikroskopaj termodinamikaj leĝoj kun la reduktista maniero de ekspliki malmikroskopajn kvalitojn per mikroskopaj konsisitigaĵoj.

En scienco, reduktismo implicas, ke specifaj fakoj baziĝas sur fakoj kiuj studas pli malgrandajn spacajn skalojn aŭ organizadajn unitojn. Kvankam oni kutime akceptas, ke la fundoj de kemiko estas baziĝaj sur fiziko, kaj mikrobiologio baziĝas sur kemiko, similaj deklaroj polemikiĝas kiam oni konsideras malpli rigore definitajn intelektajn studadojn. Ekzemple, oni pli rezerve konsiderus la asertojn ke sociologio baziĝas sur psikologio, aŭ ke ekonomiko baziĝas sur sociologio kaj psikologio. Tiuj asertoj malfacilas kontroli, kvankam estas klaraj konektoj inter ĉi tiuj fakoj (ekzemple, oni kutime konsentus ke psikologio povas influi kaj informdoni al ekonomiko.) La limito de la utileco de reduktismo devenas el elaperaj kvalitoj de komplikaj sistemoj, kiuj kutimas pli ĉe specifaj niveloj de organizeco. Ekzemple, iuj homoj, kiuj asertas ke komplikaj sistemoj estas esence neredukteblaj, malakceptas specifajn aspektojn de evolua psikologio kaj sociobiologio. Ili argumentas ke oni bezonas holistajn metodojn, por kompreni komplikajn sistemojn.

Daniel Dennett defendas sciencan reduktismon—kiu li diras estas fakte malmulte pli ol materialismo&mdaŝ; per apartigi tion ĉi de io ke li nomas "avida reduktismo": la ideo ke ĉiu ekspliko en ĉiu fako de scienco devas reduktati al partikla fiziko aŭ al kordoteorio. Avida reduktismo, li diras, meritas iom da la kritiko donegata al reduktismo ĝenerale, ĉar la plej malaltnivela ekspliko de iu fenomeno, eĉ se ĝi ekzistas, ne ĉiam estas la plej bona maniero kompreni aŭ ekspliki ĝin.

Iuj fortreduktistoj kredas ke la kondutaj sciencoj devas iĝi "aŭtentikaj" sciencaj fakoj kiuj baziĝas sur genetika biologio, kaj sur la laŭsistema studi de kulturo (kp. la koncepto de memoj de Richard Dawkins). En sia libro, The Blind Watchmaker (esperante La Blinda Horloĝfaristo), Richard Dawkins prezentas la terminon "hierarkia reduktismo"[3] por priskribi la vidpunkton ke komplikaj sistemoj povas priskribati per hierarko de organizoj, ĉiu de kiu nur priskribitas per terminoj de objektoj unu nivelo sube en la hierarko. Li provizas la ekzemplon de komputilo, kiun, en hierarka reduktismo, oni priskribas per terminoj de la operacoj de durdiskoj, procesoroj, kaj memoriloj, sed ne ĉe la nivelo de logikaj pordoj, aŭ ĉe la plue pli suba nivelo de elektronoj en duonkondukta medio.

Ambaŭ Daniel Dennett kaj Steven Pinker rezonas ke tro multaj personoj, kiuj kontraŭas sciencon, uzas la vortojn "reduktismo" kaj "reduktisto" malpli por kohere aserti ion pre scienco ol por komuniki generalan antipation por la praktiko. Dennett kaj Pinker diras ke kontraŭuloj ofte uzas la vortojn relative glitmaniere, por aludi al kio ajn ili plej malŝatas pri scienco. Dennett proponas ke kritikantoj de reduktismo eble serĉas manieron de savi iun senton de pli alta celo de la vivo, de la formo de iu speco de nemateria aŭ supernatura interveno. Dennett nomas tiaj aspiroj "ĉielhokoj," kontraŭe de "arganoj", kiujn reduktismo uzas, por kreskigi sian komprenado de la universo sur solida fundo.

Aliaj homoj rezonas ke maltaŭga uzo de reduktismo restriktas la komprenadon de komplikaj sistemoj. Speciale, la ekologo, Robert Ulanowicz diras ke scienco devas evoluigi teknikojn por studi manierojn per kiuj pli grandaj skaloj de organizeco influas la pli malgrandajn, kaj ankaŭ manierojn per kiuj retroagadoj faras strukturecon ĉe iu specifa nivelo, sendepende de la etaĵoj ĉe pli subaj niveloj de organizeco. Li pledas por (kaj uzas) informoteorion kiel kadro por studi inklinojn en naturaj sistemoj.[4] Ulanowiz atribuas ĉi tiujn kritikojn de reduktismo al la filozofo Karl Popper kaj biologo Robert Rosen.[5]

Reduktismo en matematiko[redakti | redakti fonton]

En matematiko, oni povas interpreti reduktismon kiel la filozofio ke ĉio de matematiko povas (aŭ devas) baziĝi sur komuna fundamento, kiu kutime estas aksioma aroteorio. Ernst Zermelo estis unu el la ĉefaj anoj de tia vidpunkto, kaj li ankaŭ respondecis por la evoluigado de multa de aksioma aroteorio. Oni rezonitas, ke la ĝenerale akceptata metodo de pravigi matematikaj aksiomoj, per ilia utileco en kutimaj aplikoj, povas eble sapei la reduktistan programon de Zermelo.[6]

Kiel alternativo por aroteorio, aliaj homoj subtenintas la teorion de kategorioj kiel fundamento por specifaj aspektoj de matematiko.

Ontologia reduktismo[redakti | redakti fonton]

Ontologia reduktismo estas la aserto ke ĉio kiu ekzistas konsistas el malgrandan nombron de bazaj substancoj kiuj kondutas regule (kompare kontraŭ monismo). Ontologia reduktismo malakceptas la ideo de ontologia elapereco, kaj asertas ke elapereco estas eistemologia fenomeno kiu nur ekzistas pro analizado aŭ priskribado de la sistemo, kaj ne ekzistas ĉe fundamenta nivelo.[7]

Ontologia reduktismo havas du malsamajn specojn: "aĵa ontologia reduktismo" kaj "speca ontologia reduktismo". Signa ontologia reduktismo estas la ideo ke ĉiu aĵo kiu ekzistas estas sumo de aĵoj ĉe pli malalta nivelo de komplikeco. Speca ontologia reduktismo estas la ideo ke ĉiu speco de aĵo estas sumo de (kutime malpli komplikaj) speco(j) de aĵo(j). Por percepteblaj aĵoj, ĝi asertas ke ĉiu perceptebla speco estas sumo de specoj de aĵoj ĉe pli malalta nivelo de komplikeco. Aĵa ontologia reduktado de biologiaj aĵoj al kemikaj aĵoj ĝenerale akceptatas. Kontraŭe, speca ontologia reduktado de biologiaj aĵoj al kemikaj aĵoj ofte malakceptatas.

Michael Ruse kritikintas ontologia reduktismo kiel maltaŭga argumento kontraŭ vitalismo.[8]

Reduktismo en lingvistiko[redakti | redakti fonton]

Lingvistika reduktismo estas la ideo ke ĉio povas priskribati en lingvo per limigita nombro de ĉefaj konceptoj kaj kombinaĵoj de tiuj konceptoj.

Limoj de reduktismo[redakti | redakti fonton]

Kontrasto al la reduktista maniero estas holismoelaperismo. Holismo estas la ideo ke aĵoj povas havi kvalitojn de siajn tutojn, kiojn oni ne eblas ekspliki per la sumo de iliaj eroj (elaperaj kvalitoj). La principo de holismo estas koncize resumita de Aristotelo en sia verko, "Metafiziko": "La tuto estas pli ol la sumo de siaj partoj".

La termino avida reduktismo, fabrikita de Daniel Dennett, uzatas priskribi netaŭga uzado de reduktismo. Aliaj verkistoj uzas malsamajn lingvaĵojn dum priskribi la saman aferon.

En filozofio[redakti | redakti fonton]

La koncepto de malsuprenira kaŭzeco prezentas alternativo de reduktismo ene de filozofio. Ĉi tiu vidpunkto estas evoluigita kaj esplorita de Peter Bøgh Andersen, Claus Emmeche, Niels Ole Finnemann, kaj Peder Voetmann Christiansen, inter aliaj. Ĉi tiuj filozofoj esploras manierojn per kiuj oni povas priparoli pri fenomenoj, kiuj okazas ĉe pli grandskala nivelo de organizeco, kaŭze influas okazaĵoj ĉe pli malgrandskala nivelo, kaj trovas ke iuj, sed ne ĉiuj proponitaj specoj de malsuprenira kaŭzeco kongruas kun scienco. Speciale, ili trovas ke limigeco estas unu maniero per kiu malsuprenira kaŭzeco povas funkcii.[9] La komprenaĵo de kaŭzeco kiel limigeco ankaŭ esploritas kiel maniero lumigi sciencajn konceptojn kiel mem-organizado, natura selektado, adaptado, kaj regado.[10]

En scienco[redakti | redakti fonton]

Fenomenoj kiel elapereco kaj laboraĵoj el la fako de komplikaj sistemoj prezentas limoj al reduktismo. Stuart Kauffman estas unu el la anoj de ĉi tiu vidpunkto.[11] Elapereco forte rilatas al nelineareco.[12] La limoj de la aplikado de reduktismo estiĝas speciale evidenta ĉe niveloj de organizeco kun pli altaj kiomoj da komplikeco, inkluzive de kulturo, neŭraj retoaĵoj, ekologiaj sistemoj, kaj aliaj sistemoj konsistataj el aroj de multaj reciproke interreagantaj konsistigaĵoj. Spontanea simetri-rompo estas ekzemplo de elapera fenomeno. La Nobel-laureato Philip Warren Anderson uzis ĉi tiun ideon en sia eldonaĵeto en la anglalingva gazeto, Science (t.e. scienco), en 1972, "More is different" ("Pli estas malsama"[13] por eksponi iuj el la limigoj de reduktismo. La limigeco de reduktismo estis eksplikita kiel la sekvanta. Oni povas ordigi la sciencojn je proksimume lineara hierarko kiel partikla fiziko, fiziko de multaj eroj, kemiko, molekula biologio, ĉela biologio, ..., fiziologo, psikologo, kaj sociaj sciencoj. La elementaj eroj de unu scienco obeas la leĝojn de la scienco kiu antaŭas ĝin en ĉi tiu hierarko. Sed, tiu ne implicas ke unu scienco estas nure aplikata versio de la scienco, kiu antaŭas ĝin. Citate el la artikolo, "'At each stage, entirely new laws, concepts and generalizations are necessary, requiring inspiration and creativity to just as great a degree as in the previous one. Psychology is not applied biology nor is biology applied chemistry'." (esperante: "Ĉe ĉiu fazo, tute novaj leĝoj, konceptoj, kaj ĝeneraligadoj estas bezonataj, bezonantaj de inspiro kaj kreeco ĝuste tiel, kiel la antaŭa. Psikologio ne estas aplikata biologio, nek estas biologio aplikata kemiko.")

Sven Erik Jorgensen, ekologo, elmetas ambaŭ teoriaj kaj praktikaj argumentoj por holista metodo en specifaj fakoj de scienco, speciale ekologio. Li rezonas ke multaj sistemoj estas tiom komplikaj, ke oni neniam eblos priskribi ĉiuj iliaj detaloj. Farinta analogio al la necerteco-principo de Heisenberg en fiziko, li argumentas ke multaj interesaj kaj koncernaj ekologiaj fenomenoj ne povas esti replikitaj laboratorie, kaj do oni nek povas mezuri nek observi sen influi aŭ ŝanĝi la sistemo iumaniere. Li ankaŭ almontras al la graveco de interkonektateco en biologiaj sistemoj. Lia vidpunkto estas ke scienco nur povas progresi per elmeti kiuj demandoj ne solveblas, kaj per uzi modelojn kiuj ne penas ekspliki ĉion per terminoj de pli malgrandaj hierarkaj niveloj de organizeco, sed anstataŭ modelas ilin en la skalo de la sistemo mem, konsiderantaj pri iuj (sed ne ĉiuj) faktoroj el niveloj kiuj estas, aŭ pli altaj, aŭ pli malaltaj, en la hierarko.[14]

Fakoj kiel cibernetiko kaj sistemteorio forte alprenas nereduktistan vidpunkton de scienco, iufoje eĉ eksplikante pri fenomenoj ĉe specifa nivelo de hierarko per terminoj de fenomenoj ĉe pli alta nivelo, iusence, la malo de reduktista metodo.[15]

En decido-teorio[redakti | redakti fonton]

En decido-teorio, nelineara utileco-funkcio por kvanto kiel da mono povas fari situacio en kiu ĉiuj de la relataj decidoj dum specifa tempo devas konsiderati samtempe por plejigi utileco&mdaŝ;se ĉiuj rilataj decidoj influas utileco nur per ĉi tiu kvanto. En tia situacio, la plejbona alternativo por iu specifa decido dependas pri la eblaj rezultoj de ĉiuj el la aliaj decidoj, inkluzive de tiuj kiuj eble havas neniun kaŭzan rilaton al la koncerna decido. Rompi tia problemo aparte je individuaj decidoj kaj plejbonigi ĉiu pli malgranda decido povas rezulti je decidoj draste sub-plejbonaj. Tiaj nelinearaj utileco-funkcioj pri mono uzatas en ekonomiko kaj bezonatas kongrui kun pudentaj supozoj pri racia konduto. Tiaj decido-faradaj situacioj estas la kutimo, anstataŭ la escepto, en multaj negocaj medioj.[16]

En religio[redakti | redakti fonton]

Iuj religiaj konvinkoj aŭ ismoj atribuas origine supernaturaj kaŭzoj al fenomenoj. En tiu ĉi konteksto, eĉ se iu specifa sistemo aspektas operacii per kaŭzoj kaj efikoj, kiujn oni povas ekspliki ene de nure reduktista kadro, konvinko aŭ ismo povas argumenti ke ĝia vera genezo kaj elmetado ene de pli grandaj (kaj kutime neprisciitaj) sistemoj enplektatas kun inteligenteco aŭ konscio preter normala aŭ neinvitata homa percepto.[17] Iuj el tiaj konvinkoj konsistigas speco de teleologio, perspektivo kiu ĝenerale malkongruas kun reduktismo.

Avantaĝoj de reduktismo[redakti | redakti fonton]

Ontologia redukto malpliigas la nombro da ontologiaj principoj kiuj ekzistas ene de nia ontologio. Filozofoj bonvenigas tion ĉi, ĉar ĉiu ontologia principo bezonas specian eksplikon de sia ekzisteco. Se ni argumentas ke viveco ne estas fizika kvalito, ekzemple, do ni devas trovi apartan eksplikon pri kial iuj objektoj havas ĝin, kaj kial aliaj ne ĝin havas. Tio ĉi plej ofte estas timiga tasko, kaj tiaj eksplikoj ofte havas la aspekto de ad hoc (specialcelaj) elturniĝaĵoj aŭ deus ex machina (dio el maŝino). Ankaŭ, ĉar ĉiu ontologia principo devas agnoskati kiel unu el la fundamentaj principoj de la natura mondo. Ĉeli ontologia redutko, do funkcias kunigi kaj simpligi nian ontologion, dum samproceze gardanti kontraŭ nebezonaj pliigado de entoj.

Samtempe, la bezonoj de kontentige montri ke unu aĵo redukteblas al alia treege malfacilas plenumi. Unue, kaj plej grave, oni devas konsideri ĉiujn la trajtojn de la origina objekto. Ekzemple, fulmo ne redukteblus al elektra agado de aeraj molekuloj, se la reduktado eksplikus kial ĝi ĉiam trafas la plej altan punkton. La prefero de simplaj kaj unuigitaj eksplikoj estas fortego malkontraŭ reduktismo, sed la postulo, ke oni konsideri ĉiujn rilatajn fenomenojn estas almenaŭ tiel forte kontraŭ reduktismo.

Alternativoj al reduktismo[redakti | redakti fonton]

Freŝjare, la evoluo de sistem-pensado provizintas metodojn por alpaŝi problemoj per holista anstataŭ reduktista maniero, kaj multaj sciencistoj alpaŝas sian laboron de holisma paradigmo.[18] Kiam la terminoj uzatas en scienca konteksto, holismo kaj reduktismo ĉefe temas pri kiaj modeloj aŭ teorioj provizas validaj eksplikoj pri la mondo natura; la scienca metodo de malpruvi hipotezoj, kiu kontrolas teorio per emperiaj donitaĵoj, grandparte ne ŝanĝatas, sed la alpaŝo direktas kiujn teoriojn konsideratas. La konflikto inter reduktismo kaj holismo en scienco ne estas universala— kutime, ĝi ĉefe temas pri ĉu, jese aŭ nee, holista aŭ reduktista alpaŝo taŭgas en la konteksto de la studado de specifa sistemo aŭ fenomeno.

En multaj kazoj (kiel la kinetika teorio de gasoj), kun bona kompreno de la konsistigantoj de la sistemo, oni povas prognozi ĉiuj de la importaj statoj de la sistemo tute. En aliaj kazoj, provi same alirigas onin al paralogismo de konsistigeco. En tiuj sistemoj, elaperaj aspektoj de la sistemo preskaŭ neeblas prognozati per sciado pri la sistemeroj. Komplikeco-teorio studas tiajn sistemojn.

Alfred North Whitehead direktis sian metafizikan pensadon kontraŭ reduktismo. Li nomis tion "the fallacy of the misplaced concreteness" ("la paralogismo de misloka konkreteco"). Lia projekto ekcelis kadri racian, ĝeneralan komprenadon de aferoj, kiu elvenas de nia realeco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Strenski, Ivan. "Classic Twentieth-Century Theorist of the Study of Religion: Defending the Inner Sanctum of Religious Experience or Storming It." Paĝoj 176-209 en Thinking About Religion: An Historical Introduction to Theories of Religion. Malden: Blackwell, 2006.
  2. For the Marx citation, see Opio de la popolo
  3. "[]" Intervjuo kun la revuo, Third Way (Tria Maniero), en kiu Richard Dawkins priparolas reduktismon kaj religion, Febrero 28, 1995
  4. R.E. Ulanowicz, Ecology: The Ascendant Perspective ("Ekologio: La Supreniranta Perspektivo"), Columbia University Press (Columbia Universitata Eldonejo) (1997) (ISBN 0-231-10828-1)
  5. [http://www-lmmb.ncifcrf.gov/~toms/aaas1998/ulanowicz/paper/paper.html (angla lingvo)
  6. [1] (angla lingvo) R. Gregory Taylor, "Zermelo, Reductionism, and the Philosophy of Mathematics" ("Zermelo, Reduktismo, kaj la Filozofo de Matematiko"). Notre Dame Journal of Formal Logic ("Notre Dame Revuo de Formala Logiko"), Vol. 34, No. 4 (aŭtuno 1993)
  7. [2] (angla lingvo) Michael Silberstein, John McGeever, "The Search for Ontological Emergence" ("La Serĉo por Ontologia Elapereco"), The Philosophical Quarterly, Vol. 49, No. 195 (Aprilo 1999), (ISSN: 0031-8094).
  8. [3] Michael Ruse, "Do Organisms Exist?" (Ĉu Organismoj Ekzistas?"), Amer. Zool., 29:1061-1066 (1989)
  9. P.B. Andersen, C. Emmeche, N.O. Finnemann, P.V. Christiansen, Downward Causation: Minds, Bodies and Matter ("Malsuprenira Kaŭzeco: Mensoj, Korpoj, kaj Materio"), Aarhus University Press (Aarhus Universitata Eldonejo), (ISBN 87-7288-814-8) (2001)
  10. http://pespmc1.vub.ac.be/Einmag_Abstr/AJuarrero.html (angla lingvo) - A. Juarrero, Causality as Constraint ("Kaŭzeco kiel Limigeco")
  11. Beyond Reductionism: Reinventing the Sacred ("Preter Reduktismo: Reinventanta la Sankta") (angla lingvo) de Stuart Kauffman
  12. http://personal.riverusers.com/~rover/RedRev.pdf A. Scott, Reductionism Revisited, Journal of Consciousness Studies, 11, No. 2, 2004 pp. 51-68
  13. Link (angla lingvo) Anderson, P.W. (1972). "More is Different", gazeto : Science, volumo : 177, numero : 4047, paĝoj : 393–396. COI:10.1126/science.177.4047.393
  14. S. E. Jørgensen, Integration of Ecosystem Theories: A Pattern (Integrado de Teorioj pri Ekologiaj Sistemoj), 3a eldono. Kluwer Akademiaj Eldonistoj, (ISBN 1-4020-0651-9) (2002) Ĉapitroj 1 & 2.
  15. [http://pespmc1.vub.ac.be/DOWNCAUS.html (angla lingvo) Malsuprenira Kaŭzeco
  16. J.O. Berger, Statistical Decision Theory and Bayesian Analysis ("Statistika Decido-Teorio kaj Bayes-a Analizo"). Springer-Verlag 2-a ed. (1985) ĉapitro. 2. (ISBN 3-540-96098-8)
  17. http://www.scienceblog.com/cms/whats-difference-between-a-conservative-and-a-liberal-17440.html (angla lingvo), “What if there Were No God? Politically Conservative and Liberal Christians Imagine their Lives without Faith,” ("Kion se ne Estus Dio? Politike Konservativaj kaj Liberalaj Kristanoj Imagas siaj Vivoj sen Fido") Resumo de Dan McAdams kaj Michelle Albaugh pri studa artikolo el "Journal of Research in Personality" ("Revuo de Esplorado pri Personeco")
  18. Dossey, Larry. Reinventing Medicine: Beyond Mind-Body to a New Era of Healing ("Reinventadi Medicino: Preter Menso-Korpo al Nova Erao de Resanigado). (ISBN 0-06-251622-1) HarperSanFrancisco. (1999)