Reforma Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soldatoj de la reformisma milito.

La Reforma MilitoMilito pro Reformo, konata ankaŭ kiel la Trijara Milito, estis enlanda milito kiu okazis en Meksiko el 1858 al la 10a de Januaro 1861.[1]​ La lando estis dividita en du grandaj grupoj: nome Liberaluloj kaj Konservativuloj. Al la milito oni atribuas la meksikan transformon por la transiro de la politika strukturo por establi la sistemon kapitalisman-demokratan kaj finigi tiun de la Kolonio kaj la Imperio. En tiu nova sistemo, oni formis nacian ŝtaton bazitan sur konstitucia ordo, la nuligo finigi la privilegiojn de la regantaj klasoj (egaleco antaŭ la leĝaro), la reaktivigo de la ekonomio kaj la restarigo de la laboro.[2]​ Dum ioma tempo, la liberaluloj kaj la konservativuloj muntis paralelajn registarojn, kun la sidejo de la konservativa registaro en Meksikurbo kaj la liberaluloj en Veracruz.[3]

Laŭ la tempopaso, la milito akriĝis kaj iĝi pli sangoverŝa. Ĝi finiĝis per la definitiva malveko de la konservativuloj en la Batalo de Calpulalpan, Jilotepec, Meksikŝtato,[4]​ en 1861, kun Benito Juárez instalanta sian administracion en Meksikurbo. Konstitucifara Kongreso plenumis sian taskon redakti novan konstitucion, oni faris la kunvokon por realigi balotojn kaj en federacia kaj en subŝtata niveloj. Kunsidis tiel la unua Kongreso, kiu funkciis jam laŭ la principoj de la Federacia Konstitucio de la Unuiĝintaj Meksikaj Ŝtatoj de 1857. La ŝtato estis malriĉigita pro la milito kaj tio konduksi al la suspendo de la pago de la eksterlanda ŝuldo, kio siavice rezultis en la kreado de la Konvencio de Londono kaj en la Dua Franca Interveno.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «La Guerra de Reforma, Historia de México». Explorando México. Konsultita la 20an de Novembro 2016.
  2. Secretaría de la Defensa Nacional (eld.). «La Guerra de Reforma». Konsultita la 30an de Oktobro 2021.
  3. Portal Académico CCH (eld.). «La Guerra de Reforma». Konsultita la 30an de Oktobro 2021.
  4. Instituto Nacional de Estudios históricos de las Revoluciones de México (eld.). «Batalla de Calpulalpan». Arkivita el la originalo la 2an de Decembro 2016. Konsultita la 30an de Oktobro 2021.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Revueltas, V., Silvestre (2008). Antología de textos. La Reforma y el Segundo Imperio (1853-1867). Instituto de Investigaciones Históricas. ISBN 978-970-32-4910-7.
  • Batres, C., Óscar (1960). Leyes de Reforma y Etapas de la Reforma en México.
  • Lira, Andrés kaj Staples, Anne (2010). "Del desastre a la reconstrucción republicana 1848-1876" en El Colegio de México. Nueva Historia general de México, pp. 444-464.