Reformacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marteno Lutero, pentrita de Lucas Cranach la Maljuna.
Kalvino.

La reformacio (ankaŭ majuskle) aŭ Protestanta Reformado estis eklezidisigo de la okcidenta kristanismo deĉenigita dum la 16-a jarcento tempe de la papo Leono la 10a. Tiam, pluraj religiuloj, pensistoj kaj politikistoj intencis krei profundan kaj ĝeneralan ŝanĝon en la moroj kaj agadoj de la Katolika Eklezio en la Okcidenta Eŭropo, speciale rilate al la papaj pretendoj pri la kontrolado de la tuta kristana komunumo. Ĉi tiu religia movado poste estos konata kiel Protestanta Reformacio, ĉar ĝi estis intenco reformi la kristanan eklezion serĉante la revigliĝon de la primitiva kristanismo kaj kiu estis politike subtenata de aro da gravaj princoj kaj reĝoj kiuj "protestis" kontraŭ decido de ilia imperiestro.

Ĉi tiu movado havis siajn radikojn en elementoj de la katolika tradicio de la Mezepoko, kiel la movado de la Devotio Moderna en Germanio kaj Nederlando, kiu estis kontraŭeklezia laika pieco centrita en la figuro de Kristo. Krome, la dua generacio de la humanismo sekvis ĝin konsiderinde. Ĝi komenciĝis per la predikado de la aŭgustena katolika pastro Marteno Lutero, kiu reviziis la mezepokajn doktrinojn laŭ la kriterio de la Sanktaj Skribaĵoj. En 1517 li publikigis siajn Naŭdek kvin tezojn kontraŭ la indulgencoj. Ĉefe, li malakceptis la kompleksan sakramentan sistemon de la mezepoka Romkatolika Eklezio, kiu permesis kaj justigis troigojn kiel la "vendado de indulgencoj", laŭ Lutero, vera forkapto de la Evangelio, kiu devus esti libere predikata, ne vendata. Li insistis ke la papo ne havas aŭtoritaton super la purgatorio kaj ke la katolika doktrino de la meritoj de la sanktuloj ne havas bazon en la evangelioj. Tiuj atakoj ampleksiĝis por kovri multajn el la katolikaj doktrinoj kaj praktikoj.

La Protestanta Reformacio dependis de la subteno de kelkaj civilaj aŭtoritatoj por la reformado de kristanaj eklezioj je ŝata nivelo (poste "naciaj eklezioj"). La grandaj reprezentantoj de la Reformacio estis Marteno Lutero kaj Johano Kalvino. La reformacia movado ene de Germanio diversigis preskaŭ tuje, kaj aliaj reformaj klopodoj leviĝis sendepende el Lutero. La plej grandaj grupoj estis ja la luteranoj kaj kalvinistoj (aŭ reformaciaj); luteranaj eklezioj estis fonditaj ĉefe en Germanio, Baltio kaj Skandinavio, dum reformaciaj eklezioj estis fonditaj ankaŭ en Francio, Svisio, Hungario, Nederlando kaj Skotlando. La nova movado influis ankaŭ super la Eklezio de Anglio decide post 1547 dum la regado de Eduardo la 6-a kaj Elizabeto la 1-a, kvankam la nacia eklezio sendependiĝis sub la reĝo Henriko la 8-a komence de la 1530-aj jaroj pro politikaj tialoj pli ol pro religiaj tialoj. Estis ankaŭ reformaciaj movadoj tra tuta kontinenta Eŭropo konataj ĝenerale kiel Radikala Reformacio kio konsistis el Anabaptismo, Moravianoj, kaj aliaj pietismaj movadoj.[1]

Kvankam la kerna tialaro malantaŭ tiuj ŝanĝoj estis teologia, multaj aliaj faktoroj ludis gravan parton, inklude la ekon de naciismo, la okcidenta skismo kiu eroziis la popolan fidon pri la papeco, la koruptado de ekleziularo, kaj la novaj instruoj de la Renesanco kiuj pridiskutis multon el la tradicia pensaro. Je teknologia nivelo la invento de la presmaŝino fare de Johano Gutenbergo iĝis tre grava en tio ke havigis la rimedojn por la rapida dissemado de novaj ideoj.

La Romkatolika Eklezio reagis per Kontraŭreformacio iniciatita de la Koncilio de Trento. Multe pli malfacila laboro por kontraŭbatali protestantismon estis farita de la bone organizita nova ordo de Jezuitoj. Ĝenerale, Norda Eŭropo, kun la escepto de plej el Irlando, venis sub la influo de protestantismo. Suda Eŭropo restis romkatolika, dum Centra Eŭropo estis loko de akra konflikto, finante en la Tridekjara milito, kio lasis ĝin amase detruita.[2][3]

La protestantismo iĝis la tria plej granda branĉo de la kristanismo, kun aro da kredantoj kun pli da 500 milionoj kaj kiu dum la 20a jarcento rapide ĵus etendiĝis al Latinameriko, Azio kaj Afriko.

Enkonduko

John Wyclif en sia ateliero
Jan Hus sur la ŝtiparo - iluminaĵo de Janíček Zmilelý el Písek

La Reformacio komenciĝis kiel provo reformi la doktrinojn de la Romkatolika Eklezio, realigita de okcidenteŭropaj katolikoj kiuj kontraŭstaris kion ili perceptis kiel malveraj doktrinoj kaj ekleziaj eraroj, ĉefe la instruado kaj la vendado de indulgencoj, kaj baraterio, nome la lokado kaj aĉetado de klerikalaj oficejoj, ke la reformaciantoj vidis kiel signoj de la ĉiea koruptado de la hierarkio de la eklezio, kiu inkluzivis la papon.

La spiritaj antaŭuloj de Marteno Lutero inkluzivis John Wyclif kaj Jan Hus, kiuj same provis reformi la Romkatolikan Eklezion. La Reformacio komenciĝis la 31-an de oktobro 1517, en Distrikto Wittenberg, Saksio, kie Marteno Lutero surmurigis sian Naŭdek kvin tezoj pri la Potenco kaj Efikeco de Indulgencoj ĉe la pordo de la Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj (universitata anonctabulo), la tezoj diskutis kaj kritikis la eklezion kaj la papon, sed koncentriĝis sur la lokado de indulgencoj kaj doktrinaj politikoj pri purgatorio, persona juĝo, mariologio (sindonemo al Maria, la patrino de Jesuo), la perado kaj sindonemo al la sanktuloj, la plej multaj el la sakramentoj, la deviga klerika celibato, inkluzive de monaĥismo, kaj la aŭtoritato de la papo. En la okazaĵo, aliaj religiemaj reformaciantoj, kiel ekzemple Ulrich Zwingli, baldaŭ sekvis la ekzemplon de Marteno Lutero.

Cetere, la reformaciantoj baldaŭ malkonsentis inter ili mem kaj disigis sian movadon laŭ doktrinaj diferencoj: unue inter Lutero kaj Zvinglo, poste inter Lutero kaj Kalvino, sekve tio establis diversajn protestantajn ekleziojn, kiel ekzemple la Luterana Eklezio, la Reformita Eklezio, la Kalvina Eklezio, kaj la Presbitera Eklezio. Aliloke, la religia reformado kaŭzas procezojn, kaj la efikoj estis malsamaj. Anglikanismo ekestis en Anglio kun la Angla Reformacio, kaj la plej multaj protestantaj eklezioj venas de la germanaj denominacioj. La reformaciantoj ankaŭ akcelis la evoluon de la Katolika Kontraŭreformacio fare de la Romkatolika Eklezio, kiel reago. La Reformacio ankaŭ estas konata kiel Germana Reformacio, Protestanta Revolucio kaj Protestanta Tumulto.

Originoj

Ĉiuj ĉefaj protestantoj ĝenerale datigas sian doktrinan apartigon de la Romkatolika Eklezio ekde la 16-a jarcento, foje nomata Magistrata Reformacio, ĉar la regantaj magistratoj apogis ilin. Male al la Radikala Reformacio, kiun la ŝtato ne subtenis. Pli malnovaj protestantaj eklezioj, kiel ekzemple la Unitas Fratrum (Unuiĝo de fratoj), Moravaj fratoj (bohemaj fratoj) datigas siajn originojn en la 15-a jarcento en la epoko de Jan Hus. Ĉar ĝi estis gvidita de bohema nobela plimulto, kaj estis rekonita, portempe, de la paktoj de Bazelo, la Husa Reformacio estis la unua Magistrata Reformacio de Eŭropo. Cent jarojn poste, en Germanio la protestoj erupciis samtempe, dum sub minaco de islama otomana invado, kiu aparte distris la germanajn princojn respondecajn por la armea defendo.

La koruptado

Agitado pro la Granda Skismo de Okcidenta Kristanismo (1378-1416) ekigis militojn inter princoj, ribelojn inter la kamparanoj, kaj ĝeneraligitan konzernon pri koruptado en la eklezio. Nova naciismo ankaŭ defiis la relative internaciistan mezepokan mondon. La unua el serio de seninterrompaj kaj novaj perspektivoj venis de John Wyclif ĉe Oksforda Universitato, poste Jan Hus ĉe la Universitato de Prago. La Romkatolika Eklezio oficiale finis tiun debaton ĉe la Koncilio de Konstanco (1414-1417). La konklavo kondamnis Jan Hus, kiu estis ekzekutita per bruligado malgraŭ promeso de paspermeso. Wycliffe estis postmorte bruligita kiel herezulo.

La Koncilio de Konstanco konfirmis kaj fortigis la tradician mezepokan koncepton de la eklezio kaj la imperio. Ĝi ne traktis la naciajn streĉitecojn, aŭ la teologiajn streĉitecojn kiuj estis perturbaj dum la antaŭa jarcento. La koncilio ne povis malhelpi skismon kaj la Husmilitojn en Bohemio.

Marteno Lutero estis ŝokita pro la korupto de la pastraro vojaĝinte al Romo en 1510. Siksto la 4-a (1471-1484) estis la unua papo kiu altrudis licencon pri bordeloj kaj specialan imposton por pastroj kiuj konservis amantinon. Li ankaŭ establis la praktikon de vendado de indulgencoj por la mortintoj, tiel establante praktike senfinan fonton de enspezo. Aleksandro la 6-a (1492-1503) estis unu el la plej polemikaj el la papoj de la Renesanco. Li generis sep gefilojn, inkluzive de Lukrecia kaj Cezaro Borgia, de almenaŭ du amantinoj. Dek kvar jarojn post lia morto, la korupteco de la papa institucio instigis Martenon Luteron por surmurigi resumon de liaj plendoj ĉe la pordo de preĝejo en Germanio kaj lanĉi la Reformacion.

Rilataj temoj

Portreto de Filipo Melanktono, de Lucas Cranach la Maljuna. Oleo sur panelo.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Kenneth G. Appold, The Reformation: A Brief Histor (2011) online
  2. Pewforum: Christianity (2010) (PDF). Alirita 2014-05-14.
  3. Jay Diamond, Larry. Plattner, Marc F. and Costopoulos, Philip J. World Religions and Democracy. 2005, page 119. Link: http://books.google.pl/books?id=CTqTeiBfdxEC&pg=PA119&lpg=PA119&dq=Not+only+do+Protestants+presently+constitute+13+percent+of+the+world's+population%E2%80%94about+800+million+people%E2%80%94but+since+1900+Protestantism+has+spread+rapidly+in+Africa,+Asia,+and+Latin+America&source=bl&ots=0sAhlX1bmb&sig=dRdPcUdtHU6yL_aAJyPYX6-A7YI&hl=pl&sa=X&ei=nt-qU6_qNK_44QS-iYH4Bw&ved=0CEAQ6AEwAw#v=onepage&q=Not%20only%20do%20Protestants%20presently%20constitute%2013%20percent%20of%20the%20world's%20population%E2%80%94about%20800%20million%20people%E2%80%94but%20since%201900%20Protestantism%20has%20spread%20rapidly%20in%20Africa%2C%20Asia%2C%20and%20Latin%20America&f=false (saying "Not only do Protestants presently constitute 13 percent of the world's population—about 800 million people—but since 1900 Protestantism has spread rapidly in Africa, Asia, and Latin America.')

Bibliografio

  • Appold, Kenneth G. The Reformation: A Brief History (2011) rete
  • Brakke, Mary Jo; Weaver, David (2009). Introduction to Christianity (4th ed.). Belmont, Calif.: Wadsworth. pp. 92–93. ISBN 978-0-495-09726-6.
  • Cameron, Euan (2012). The European Reformation (2a eld.). Oxford University Press. [1]
  • Estep, William R (1986). Renaissance & Reformation. Grand Rapids: Eerdmans. ISBN 0-8028-0050-5. [2]
  • MacCulloch, Diarmaid. Christianity: The First Three Thousand Years (2009)
  • MacCulloch, Diarmaid. The Reformation (2005)
  • Simon, Edith (1966). Great Ages of Man: The Reformation. Time-Life Books. pp. 120–121. ISBN 0-662-27820-8., populara kaj bone-ilustraciita
  • Spalding, Martin (2010). The History of the Protestant Reformation; In Germany and Switzerland, and in England, Ireland, Scotland, the Netherlands, France, and Northern Europe. General Books LLC.

Eksteraj ligiloj