Meiĵi-reformo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La imperiestro Mejĝi en jaro 1872

Reformo Mejĝi, ankaŭ nomata Restarig(ad)o MejĝiRenovig(ad)o Mejĝi (japane 明治維新 [mejĝi-iŝin], anglalingva literumo: Meiji) estas reforma periodo en Japanio de la 19-a jarcento, pli konkrete — ekde la jaro 1868, en kiu sekvis la detronigo de la ŝogunoj, la restaŭrado de imperiismo kaj la modernigo de la ŝtato, kiu ekde la jaro 1868 nomatas Japana Imperio. La nova registaro estas nun nomata Registaro de Mejĝi (明治政府 [mejĝi-seifu]).

Eventoj rilataj al Restarigado Mejĝi

Kiam Sakoku finiĝis kaj la kontakto de Japanio kun la okcidento en 19-a jarcento intensiĝis, la nestabileco de la ŝogunatoj kaj ties regadsistemo iĝis evidenta.

Radikaluloj (倒幕派 [Tōbaku-ha]) kaj precipe junaj samurajoj de la orientaj feŭdoj konsideris la rekonstruadon de imperia regado kiel elturniĝon el la krizo.

La formala konfrontado inter la reformistaj kaj la ŝogunoj kulminis en intercivitana milito, la Boŝin-milito. La 3-an de oktobro 1867 la ribelanto Tosa-Krano postulis abdikon de la ŝoguno Tokugaŭa Joŝinobu. Li konsentis principe la 9-an de novembro 1867 (14-an de oktobro, en la 3-a jaro de Keio laŭ lunosuna kalendaro). Oni konsideras, ke la abdiko estas plej grava evento de Restarigado Mejĝi. Poste la radikaluloj kaj ŝogunregnaj lojaluloj batalis en Kioto kaj proklamis la restaŭradon de imperiismo sub la juna imperiestro Mejĝi inter la 3-a kaj la 6-a de januaro 1868 (Batalo de Toba-Fuŝimi). Sekvis la pacema kapitulaco la 27-an de junio 1869 post la batalo ĉe Fortikaĵo Gorjokaku. La intercivitana milito finiĝis.

En 1877 ribelis la samurajoj de Kiuŝuo, ĉar ili estis malgravaj kaj sen influo (Seinan-Milito).

Restarigado en politiko

La nova regado sub Saigo Takamori, Okubo Toshimichi, Kido Takayoshi administris la konfiskajn feŭdbienojn (25% de regnobieno) kaj ekstenzis tiele sian influsferon en Japanio.

1869 imperiestro translokis sian kortegon de Kioto al Edo kiu iĝis alinomata Tokio. Oni konsideras ke ekde la transloko ĉefurbo de Japanio estas Tokio.

Restarigado en socia sistemo

La militservodevo kaj lernejodevo iĝis leĝa, okcidentaj ekspertoj estis alvokata pro konstrui ferovojojn, industriojn, la floton kaj armeon.

En 1873, Registaro de Mejĝi aprobis la Gregorian kalendaron.

Ekde 1889 valida aŭtoritata konstitucio, la konstitucio de Mejĝi establiĝis. Tamen la potenco troviĝis ankoraŭ en manoj de la oligarĥia nobelaro kiu agis parte kontraŭ la nova parlamento kaj staris super la konstitucio.