Reformo de la 11-a jarcento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Reformo de la 11-a jarcento, kies centro estis la gregoria reformo, konsistas en serio de reformoj en la Latina Eklezio, realigitaj en Eŭropo]] dum la 11-a jarcento. Tiu epoko, kiu ĉesigis la tieldiritan saeculum obscurum (malluma jarcento), komenciĝis en 1046 kaj konkludiĝis per la Konkordato de Worms de 1122.

La tieldirita gregoria reformo, kies nomo devenas el ghia precipa protagonisto kaj senlasa defendanto, papo Gregorio la 7-a, estis nur fazo de pli vasta reformo. La termino, tamen, ofte estas uzata por indiki ĉiujn reformajn intervenojn de la 11-a jarcento, kiuj volis akiri la superecon de la Apostola Seĝo sur la episkopoj kaj sur la klerikaro de la diversaj diocezoj kaj, krome, defendi la papajn prerogativojn antaŭ la politikaj ŝtataj aŭtoritatoj, precipe antaŭ tiuj de la Sankta Romia Imperio.

La iniciato de la papo kaj la sinsekva lukto inter la papa kurio kaj imperio povas esti komprenataj nur se oni konsideras ke reforma verko jam komenciĝis en la Eklezio per aliaj protagonistoj.

La vera kaj propra reformo de tiu jarcento povas esti dividitaj en kvar periodoj:

Ĉi-sube oni skizas nur pri la gregoria reformo-

La gregoria reformo (1073-1085)[redakti | redakti fonton]

En 1073 papo Ildebrando el Soana estis elektita per aklamado de la popolo, al kiu sekvis la laŭjura elekto flanke de kardinaloj.

Ildebrando estis kluniza monaĥo: li estis akompaninta al Germanio la ekxa-papo Gregorio la 6-a, kiam tiu ĉi, depostinigita de la imperiestro Henriko la 3-a dum la Koncilio de Sutri, estis forfuĝinta al nordo de la Alpoj. Reveninte al Romo, Hildebrando eniris al la kardinalan grupon de reformistoj kaj, tujpost, la papo Aleksandro la 2-a lin promovis ĉefo de la Roma kurio.

En 1075 li kompilis la Dictatus papae, kolekto (aŭ primateco aŭ eble nur indekso) de diversaj asertoj pri la supereco de la episkopo de Romo. Per tiu dokumento Gregorio komencis novan ekleziologion: la papo fariĝis “episkopo de la episkopoj”, Romo "caput ecclesiae" (roma centrismo) kaj ĉiu kredanto devis mezuri sian kredon sur tiu de la papo.

Dotita per forta personeco kaj per altega koncepto pri la papa funkcio, Gregorio estis ankaŭ kapabla realigi kaj krei la premisojn por ke tio realiĝu.

La sekvantan jaron la imperiestro Henriko la 4-a kunvokis en Worms koncilio de episkopoj de la Sankta Romia Imperio (Dieto de Worms, 1076): la episkopoj urĝis la demisiojn de Gregorio la 7-a, malaprobante lian eklezian politikon kaj la novan koncepton pri la papa funkcio.

Malmulte poste, Henriko la 4-a invitis siajn regatojn malobei al papo Gregorio, kaj lin proklamis depostinigita. Reage al tio, Gregorio la 7-a ekskomunikis Henrikon la 4-an. Post la ekskomuniko la germanaj princoj ekforlasis Henrikon, kaj al li kontraŭmetis Rodolfo el Ŝvaboj kaj minacis lin demisiigi ĉar ekskomunikita kaj invitis la papon al Augsburg por ke li kontribuu al ilia decido. Gregorio estis jam vojaĝante al Augsburg kiam Henriko per tuja gesto kuris lin renkonti al Kanossa: la papo rezignis alkuri juĝi la imperiestron aaj lin, laŭŝajne pekulon pentintan, pardonis kaj ĉesigis la staton de ekskomunikato.

Sed kelke da jaroj poste, Henriko revenĝis siajn ideojn kaj marŝis al Romo por demisiigi Gregorion kiu ripetis la ekskomunikon. Gregorio la 7-a fuĝis al Salerno kie mortis dum Henriko sin igis kronitan imperiestro per la mano de la nova papo (kontraŭpapo Klemento la 3-a) en 1085.

Gregorio la 7-a estis ĉiam energie asertinta la aŭtonomion de la Eklezio kaj la superan aŭtoritaton de Romo sur ĉiuj lokaj eklezioj, Aparte Ildebrando de Aldobrandeschi el Soano, kiel sciate, Gregorio la 7-a, sin oponis al ĉiu speco de ŝtata entrudiĝo en la elekto de la episkopoj kaj abatoj. Tio, seneviteble, provokis ferocan konpusiĝon kun la imperiestro ĉar, fakte, la episkopoj kaj abatoj estis tenantoj de civila aŭtoritateco (ne nur kiam temis pri episkopoj-grafoj kazo ne tre ofta) sed pro tio ke ili kutime praktikis justican povon sur tiuj kiuj rezidis en iliaj diocezoj kaj administris vastegajn bienajn teritoriojn. Kutime la kortego konfidis la ŝarĝon al la pli malavarulo sendepende de spiritaj dotoj por paŝtiste regi la fidelularon.

Laŭŝajne Gregorio ne sukcesis, sed la estonta eklezio, aparte en Roma kurio, liaj ideoj triumfis ĉar la eklezio sukcesis, laŭlonge de la tempo, libere elekti la regantojn de la lokaj eklezioj.

La reformo laŭiras inter luktoj kaj malvenkoj kun la papoj Viktoro la 3-a kaj Kalisto la 2-a (1085 - 1122) kaj Urbano la 2-a[redakti | redakti fonton]

La morto de Gregorio la 7-a, kaj la situacio kiu sekvis, forte trafis la porreforman partion.

Al li, post unu jaro, estis elektita papo Dezidero el Mpontokasino (1086), kiu konsentis la postan jaron 1087. Sed al li mankis la tempo por organizi novan strategion.

Al li posteulis Urbano la 2-a kiu adaptiĝis al la cirkonstancoj kundividante la reforman programon de Gregorio la 7-a sed utiligante ofte la papan dispenson por tiuj episkopoj (foje elektitaj simonie) kiuj sin montris pretaj fleksiĝi al la decidoj de la Apostola Seĝo (kaj ofte ili estis reordinigitaj). Dum lia regado agadis ankaŭ la kontraŭpapo Klemento la 3-a kiu tamen malmulte povis ĉar iom post iom forlasita de episkopoj.

Ankaŭ la imperiestro Enriko la 4-a, kvankam jam venkinto de la antagonisto Rodolfo, estis preskaŭ forlasita de siaj subtenantoj kaj limiĝis regi nur en la teritorioj de Verono kaj Padovo

Urbano sukcesis viziti Francion en kiu alestigis la koncilion de Clermont Ferrant (1095), kie obtenis konsenton por sia reformo kaj altiris la atenton sur la sortoj de la sankteoj kaj pilgrimoj al la Sankta Tero (15-a de julio 1099).

Al lia morto ekpapis Paskalo la 2-a, kluniza monaĥo, kiu daŭrigis la batalon kontraŭ la laikaj investituroj dum la reformo trovis aliajn adeptojn en la eŭropaj kortegoj:

En Anglio la problemolaŭjure solviĝis kontribue de Anselmo de Canterbury en la aŭgusto de 1107, la dieto de Londono: Henriko la 1-a, filo de Vilhelmo la Konkerinto rezignis al la livero pri la ekleziaj ŝarĝoj per la surmeto de la ringo kaj de la sceptro (simboloj de la spirita kaj tera povoj), sed konservis nur la juron ricevi de la episkopoj, antaŭ ol ili estus ordinitaj, la feŭdan omaĝon[1]

Ankaŭ en Francio la situacio evoluis sammaniere: la reĝo rezignis liveri la investituron per ringo kaj episkopa bastono sed pretendis nur fidelecan ĵuron.

Laŭ historiistoj pri kanona juro, oni en Francio kaj Anglio atingis tiajn solvojn pro tio ke oni komprenis ke la investituroj fakte estis du: la spirita povo (episkopa ordinigo) estis eklezia ofico, dum la tera povo apartenis al la reĝo. Al tiu distingo kontribuis precipe Ivo el Chartres. En la imperiaj teritorioj elstaris la jena solvo: la episkopoj estis invititaj rezigni al la tera investituro de la bienoj igita al la civila administrado kaj simbole donitaj de la imperiestro; sed tiu invito ne sukcesis ĉar la episkopoj ribelis kontraŭ la papo pro siaj perdoj (tio tamen plaĉis al la imperiestro kiu povis liveri al aliaj personoj la povon ligitan al la bienoj).

Papo Paskalo mortis en 1118. Al li posteulis papo Gelaso la 2-a, kiu devis forfuĝi al Gaeta, kie mortis 1119.

Al li posteulis papo Kalisto la 2-a, franca kluniza monaĥo, kun kiu oni alvenis al sistemado de la problemo: Kalisto, fakte, atingis juran akordon kun la imperiestro Henriko la 5-a per la Konkordato de Worms (1122), dum kiu la elekto de la episkopo fariĝis ekskluziva rajto de la Eklezio.

Historiografia debato pri la koncepto pri la “gregorieco” de la reformo[redakti | redakti fonton]

Du skoloj pri tio sin alfrontas. Laŭ la unua la reformon antaŭniris, eĉ konceptis precipe, Gregorio la 7-a, kiu donis unuiĝon kaj formon al diversaj emoj al reformo proponitaj de aliaj papoj kaj de iuj episkopoj kaj ankaŭ de laikaj princoj. Tiu skolo havas subtenantoj la tradicio kaj historiistoj kiel Augustin Fliche kaj aliaj elstaraj historiistoj. Fakte, oni apogiĝas sur la fakto ke triumfis, historie, la tezoj de la Dictatus papae.

La dua, male, anoncas ke la modelo de reformo ĉeestis jam en la centralizo de monaĥismo de Klunizo kaj pretis esti translokigita en la nova koncepto de la centralizo de la roma papo al kiu devas submetiĝi ĉiuj lokaj eklezioj kaj do ankaŭ la ŝtatoj rilate la elekton kaj sendependon de la episkopoj. Epigonoj de tiu vidpunkto estas historiistoj kiel Jean François Lemarignier, Cinzio Violante (kiu rimarkigis la vastan porriforman movadon, naskiĝintan el la mondo neeklezia, en Milano kaj aliaj zonoj de Italio jam antaŭ ol la ensceniĝo de Grergorio), kaj Ovidio Capitani .[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antaŭ ol esti ordinita, la elektita episkopo devis provizi la reĝon per kvanto da armitaj infanterianoj kaj kavaliroj pretaj servi al la reĝo.
  2. Ovidio Capitani|, Esiste un'età gregoriana? Considerazioni sulle tendenze di una storiografia medievistica|rivista=Rivista di Storia e Letteratura Religiosa, volumo 1, 1965, pp. 458-481.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ovidio Capitani, Esiste un'età gregoriana? Considerazioni sulle tendenze di una storiografia medievistica|rivista=Rivista di Storia e Letteratura Religiosa, volum0 1, 1965, pp. 458-481. ISBN = ISBN 8855518887
  • Ovidio Capitani, L'Italia medievale nei secoli di trapasso: La riforma della Chiesa (1012-1122), Pàtron, Bolonjo, 1984
  • A Fliche, La réforme grégorienne, Lovanio, Parigi, 1924-1937

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]