Regau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Regaŭ)
Blazono Mapo
situo en Aŭstrio
Bazaj faktoj
Federacia lando: Supra Aŭstrio
Distrikto: Vöcklabruck (aŭtokodo: VB)
Areo: 34 km²
Loĝantoj: 6.000 (jaro 2008)
Alteco: 429 m super marnivelo
Poŝtkodoj: 2822
Telefonkodo: 07672 kaj 07674
Geografia situo: 47° 59′ N 13° 41′ O / 47.983 °N, 13.683 °O / 47.983; 13.683 (mapo)Koordinatoj: 47° 59′ N 13° 41′ O / 47.983 °N, 13.683 °O / 47.983; 13.683 (mapo)
Oficiala Municipokodo: 4 17 31s
Administrado: Regau 9a
4844 Regau
Oficiala retpaĝo: www.regau.at
Politiko
Urbestro: Peter Harringer (ÖVP)

Regau, prononco [RE:gaŭ] - estas komunumo en distrikto Vöcklabruck de Supra Aŭstrio, parto de Aŭstrio. La nomo signifas kampo de vitoj.[1]

La komunumo situas en alteco de 429 metroj super marnivelo en la geografia regiono Hausruckviertel apud la renoma regiono Salzkammergut kaj en 2008 havis (en 36 setlejoj) 6000 loĝantojn. La setlejo plej granda estas Schalchham. La unua mencio en diplomo devenis el 801 en formo de Repagove, en 12-a jarcento Regau estis centro de la Grafoj de Regau. La glavo en la blazono de Regau memorigas ĉi tiun historion kaj la vito en la blazono memorigas fazon antaŭan de vinkultivado en Regau.

Regau havas multajn kulturajn kaj tradiciajn asociojn. Gravaj vidindaĵoj estas muzeo de protestantismo en setlejo Rutzenmoos kaj la 3 preĝejoj en Regau, Supra Regau kaj Rutzenmoos.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Origine frumezepoke la loknomo estis Repagove, poste Repagauve, tio en la frua epoko de la moderna altgermana lingvo iĝis Rebengau, "govio de vinberoj", kaj el tio la nomo reduktiĝis al Regau.
la loka katolika preĝejo de Sankta Petro