Regeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reggae
Regeo
Kulturaj fontoj Ritmenbluso, skao, soulo
Stilaj fontoj
Loko kaj tempo por komenciĝo Jamajko, 1970-aj jaroj
Rilataj kategorioj
Information icon.svg
vdr

Regeo (jamajk-angle reggae [regej]) estas muziko disvastigita ĉefe de la Rastafaria movado ekde fino de la 1960-aj jaroj. Nuntempe ĝi estas tutmonden disvastigita en simpligita formo. Ĝi evoluis en Jamajko el muziko de nigrulaj sklavoj (respektive eks-eksklavoj), kun granda ŝuldo al la ritmo de la afrikaj tamburoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La termino larĝsence aludas ankaŭ al la moderna populara muziko de Jamajko kaj ties diasporo.[1] Unuopa disko de 1968 fare de Toots and the Maytals, nome "Do the Reggay" estis la unua populara kanto kiu uzis la vorton "reggae", efektive nomigante la genron kaj enkondukante ĝin al la tutmonda publiko.[2][3] Kvankam foje la termino reggae estas uzata pli larĝsence por referenci al plej tipoj de populara dancmuziko de Jamajko, tiu termino pli propre aludas al partikulara muzika stilo kiu estis tre forte influita de la tradicia genro "mento" same kiel de la usonaj ĵazo kaj ritmenbluso, speciale de Nov-Orleano kiel praktikita de Fats Domino kaj Allen Toussaint, kaj evoluis el pli fruaj genroj nome skao kaj rokstedio.[4] Regeo kutime rilatas al novaĵoj, socia klaĉado, kaj politikaj komentoj. Regeo etendiĝis al komercita ĵaz-areo, estante konata unue kiel "rudie blues", poste kiel "ska", poste "blue beat", kaj "rock steady".[5] Ĝi estas tuj rekonebla pro la kontraŭpunkto inter la baso kaj la drumoj kaj la malkutima ritma sekcio. La tujaj originoj de regeo estis la menciitaj skao kaj rokstedio; el tiu lasta, regeo ekhavis la uzadon de la baso kiel perkutinstrumento.[6]

Bob Marley & The Wailers.

Regeo estas tre forte ligita al la Rastafaria movado, nome afrikcentrisma religio kiu disvolviĝis en Jamaiko en la 1930-aj jaroj, cele al la promocio de Tutafrikismo.[7][8][9] Tuj poste la Rastafaria movado aperis, kaj la internacia populareco de la regea muziko iĝis asocia kun kaj pliigis la videblon de Rastafariismo etendante la Rastafarian evangelion tra la tuta mondo.[8] Regea muziko estas grava rimedo transporti vivigajn mesaĝojn de Rastafariismo. La muzikisto iĝis mesaĝero, kaj la Rastafarianoj vidas ĝin, "la soldato kaj la muzikisto estas iloj por la ŝanĝo."[10]

Stile, regeo aligas kelkajn el la muzikaj elementoj de ritmenbluso, ĵazo, "mento" (nome celebriga, rura popolmuzika formo kiu servis al tre granda rura publiko kiel dancmuziko kaj alternativo al la himnoj kaj adaptitaj ĉantoj de la loka eklezia kantado),[11] kalipso,[12] kaj montras ankaŭ influon el la tradiciaj afrikaj popolritmoj. Unu el la plej facile rekoneblaj elementoj estas la perkutaj ritmoj; stakataj kordoj luditaj de gitaropiano (aŭ ambaŭ) sur la tamburfrapado. La tempoo de regeo estas kutime pli malrapida ol kaj skao kaj rokstedio.[13] La koncepto de voko kaj respondo estas trovebla en la historio de la regea muziko. Tiu ĝenro de regea muziko estas kondukita per la tamburoj kaj la baso.[14][15] Kelkaj klavaristoj en tiu sonstilo estas Jackie Jackson el Toots and the Maytals,[16] Carlton Barrett el Bob Marley and the Wailers,[17] Lloyd Brevett el The Skatalites,[18] Paul Douglas el Toots and the Maytals,[19] Lloyd Knibb el The Skatalites,[20] Winston Grennan,[21] Sly Dunbar,[22] kaj Anthony "Benbow" Creary el The Upsetters.[23] La basgitaro ofte ludas la hegemonian rolon en regeo. La basa sono en regeo estas dika kaj peza, kaj ekvalizita por ke la plej altaj frekvencoj estas forigitaj kaj la plej malaltaj frekvencoj estas emfazataj. La gitaro en regeo kutime estas ludata super la frapado de la ritmo. Estas komune en regeo la kantado en Jamajka-kreola lingvo, Jamajka angla, kaj rastafaria iĝara dialekto. Regeo estas fama pro sia tradicio de socia kritikaro kaj religio en sia vortumado,[24] kvankam multaj regekantoj temas pri pli malpezaj, pli personaj aferoj, kiel amo kaj socia vivo.

Big Youth koncerte en 2010.

Regeo disvastiĝis al multaj landoj tra la tuta mondo, ofte aligante lokajn instrumentojn kaj fuziigante kun aliaj muzikĝenroj. Reggae en español etendiĝis el la hispan-parolanta centramerika lando Panamo al kontinentaj sudamerikaj landoj Venezuelo kaj Gujano kaj poste al la cetero de Suda Ameriko. Kariba muziko en Unuiĝinta Reĝlando, inklude regeon, estis populara ekde la fino de la 1960-aj jaroj, kaj tie evoluis en kelkaj subĝenrojn kaj fuzistilojn. Multaj regeaj artistoj komencis siajn karierojn en Britio, kaj multnombraj eŭropaj artistoj kaj bandoj elprenis sian inspiradon rekte el Jamajko kaj la Kariba komunumo en Eŭropo. Regeo en Afriko estis ekpopularigita pere de la vizito de Bob Marley al Zimbabvo en 1980. En Jamajko, aŭtenta regeo estas unu el la plej grandaj enspezofontoj.[25]

Historio[redakti | redakti fonton]

Pioniroj[redakti | redakti fonton]

La rektaj originojj de regeo estas la ska kaj rokstedio de 1960-aj jaroj en Jamajko, tre forte influita de la tradiciaj karibiaj subĝenroj "mento" kaj "kalipso", same kiel usona ĵazo kaj rhythm and blues. Ska estis origine ĝenerala titolo por jamajka muziko inter 1961 kaj 1967 kaj eliris el jamajka R&B, kiu estis siavice tre bazita sur usonaj R&B kaj doo-wop.[26] Rastafari eniris en kelkaj landoj ĉefe tra regea muziko; tiel, la movado en tiuj lokoj estis stampita ĉefe pro tiuj originoj per regea muziko kaj la socia etoso.[27] La Rastafaria movado faris gravan influon sur regeo, ĉefe pere de Rastaj drumistoj kiel Count Ossie kiuj partoprenis en ŝlosilaj registroj.[28] Unu el ĉefaj pioniroj de regea drumado estis la "Nyabinghi" ritmo, nome stilo de rita drumado plenumita kiel komuna meditada praktiko en la Rastafaria vivo.[29]

En la dua duono de la 20-a jarcento, fonografaj registroj estis ŝlosile gravaj por la jamaika muzikindustrio, ludanta gravan kulturan kaj ekonomian rolon en la disvolvigo de regea muziko.[30] "Komence de la 1950-aj jaroj, jamajkaj entreprenistoj ekeldonis 78-aĵojn"[30] sed tiu formato tuj estis superita per la unuopaĵo de 7" (sep coloj), por unua fojo publikigita en 1949.[31] En 1951 estis publikigitaj la unuaj registraĵoj de "mento" muziko kiel unuopaĵoj kaj unuigante du stilojn de "mento": nome akustika rura stilo, kaj "ĵaz-popa" stilo.[32] Aliaj unuopaĵoj de 7" kiu aperis en Jamajko ĉirkaŭ tiu tempo estis kovraĵoj de popularaj sukcesoj de usona R&B, fare de teknikistoj de la "sonsistemo" de Kingston, kiuj estis ludotaj en publikaj dancejoj.[30] Dume, eksterlandanoj en Jamaiko startis publikigi 45-aĵojn en malgrandaj sendependaj firmaoj en Unuiĝinta Reĝlando, multaj el ili produktitaj rekte el jamajkaj 45-aĵoj.[30]

Ska stariĝis en Jamajkaj studioj fine de la 1950-aj jaroj, disvolviĝante el tiu miksaĵo de usona R&B, "mento" kaj "kalipso".[33] Notinda pro sia ĵaz-influitaj huporipetaĵoj, ska estas karakterizita per kvaronnota baslinio, gitaraj kaj pianaj elfrapoj, kaj druma modelo kun tamburfrapiloj kaj basdrumo por reenfrapo kaj malferma hi-hat en fermofrapoj. Kiam Jamajko atingis sendependecon en 1962, ska iĝis la muziko elektita de junaj jamajkanoj kiuj serĉis propran muzikon. Ska iĝis populara ankaŭ inter mod-oj en Britio.

Meze de la 1960-a jaroj, ska rezultis en rocksteady, ĝenro iom pli malrapida ol ska kiu enhavis pli romantisman vortumadon kaj malpli elstarajn hupojn.[34] Estas diversaj teorioj pri kial jamajkaj muzikistoj malrapidigis la "ska" tempon por krei "rocksteady"; unu estas, ke la kantisto Hopeton Lewis estis malkapabla kanti sian sukcesan kanton "Take It Easy" je ska tempo.[33] La nomo "rocksteady" estis kodigita post la publikigo de unuopaĵo de Alton Ellis. Multaj rokstediaj ritmoj poste estis uzita kiel bazo por regeaj registraĵoj, kies pli malrapidaj tempoj permesis la "double skank" gitarfrapojn ĉe fermofrapo.

Elrompo en Jamajko[redakti | redakti fonton]

Regeo disvolviĝis el ska kaj rokstedio fine de la 1960-aj jaroj. La pecoj de Larry kaj Alvin nome "Nanny Goat" kaj de Beltones nome "No More Heartaches" estis inter kantoj de tiu nova ĝenro. La frapostilo estis distingita el rokstedio en tio ke ĝi malatentis la intencojn de milda, soula sono kiu karakterizis la gluema usona R&B, kaj anstataŭ ĝi estis pli proksima kaj simila al la funko de Suda Usono, tre dependa el la ritma sekcio por konduki ĝin. La granda avantaĝo de regeo estis preskaŭ senlima fleksebleco: el la pli frua, hazarda sonstilo de la kanto de Lee Perry nome "People Funny Boy", ĝis la urbecaj sonoj de la peco de Third World nome "Now That We’ve Found Love", estis enorma salto tra jaroj kaj stiloj, kaj ambaŭ estas klare rekoneblaj kiel regeo.[35] La ŝanĝo el rokstedio ĝis regeo estis ilustrita pere de la orgena svingonoto pionirita de jamajkaj muzikistoj kiel Jackie Mittoo kaj Winston Wright kaj montriĝis en transiraj unuopaĵoj kiel "Say What You're Saying" (1968) de Eric "Monty" Morris kaj "People Funny Boy" (1968) de Lee "Scratch" Perry.

Estis komence de 1968 kiam la unuaj bona fide (ĝuste nomitaj) regeaj diskoj estis publikigitaj: nome "Nanny Goat" de Larry Marshall kaj "No More Heartaches" de Beltones. Tiun saman jaron, la plej ĵusa jamajka sono ekstarigis gravajn imitantojn en aliaj landoj. Oni konsideris, ke la sukceso de la usona artisto Johnny Nash de 1968 nome "Hold Me Tight" estis la unua kiu metis regeon en la usona listo de sukcesoj inter aŭskultantoj. Ĉirkaŭ la sama tempo, regeaj influoj ekstartis aperi en roko kaj popo, el kio unu ekzemplo estis la fama populara kanto de 1968 "Ob-La-Di, Ob-La-Da" de the Beatles.[36]

The Wailers, bando fondita de Bob Marley, Peter Tosh kaj Bunny Wailer en 1963, estas eble la plej agnoskita bando kiu faris la transiron tra ĉiuj el la tri stadioj de la jamajka populara muziko: nome ska, rokstedio kaj regeo. Ĉirkaŭ dekduo da kantoj de Wailers estas bazitaj sur aŭ uzas linion el jamajkaj mento-kantoj. Aliaj gravaj ska artistoj kiuj faris la salton al regeo estis Prince Buster, Desmond Dekker, Ken Boothe, kaj Millie Small, plej bone konataj pro sia blue-beat/ska reludversio de "My Boy Lollipop" de 1964 kiu estis granda sukceso internacie.[37]

Notindaj jamajkaj produktoroj influaj en la disvolvigo de ska en rokstedio kaj regeo estis jenaj: Coxsone Dodd, Lee "Scratch" Perry, Leslie Kong, Duke Reid, Joe Gibbs kaj King Tubby. Chris Blackwell, kiu fondis la diskeldonejon Island Records en Jamajko en 1960,[38] kiu estis relokigita en Anglion en 1962, kie li plue promociis jamajkan muzikon. Li formis partnerecon kun la firmao de Lee Gopthal nome Trojan Records en 1968, kiu publikigis regeon en Unuiĝinta Reĝlando ĝis ĝi estis aĉetita de Saga Records en 1974.

Muzikaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

Laŭstile regeo aligas kelkajn el la muzikaj elementoj de ritmanbluso (R&B), ĵazo, mento, kalipso, afrikaj kaj latinamerikaj muzikoj, same kiel de aliaj ĝenroj. Regeaj scenoj konsistas plej ofte el du gitaroj - unu por ritmo kaj unu por ĉefa melodio —, drumoj, kongaoj, kaj klavaroj, kun paro de kantistoj.[39]

Tutmonda gravo[redakti | redakti fonton]

Reggae en español (nome, Hispanlingva Regeo)[40] estas rege-tipo registrita en hispana lingvo fare de artistoj de deveno el Latinameriko. Ĝi originiĝis en la mezo de la 1970-aj jaroj en Panamo. Reggae en español estas konata laŭ tre diversaj nomoj: en Panamo mem ĝi estas nomata La Plena. Reggae en español etendiĝis el Panamo al kontinentaj sudamerikaj landoj Venezuelo kaj Gujano kaj poste al la cetero de Suda Ameriko. Nuntempe, Reggae en español enhavas la tri jenajn ĉefajn subĝenrojn: nome reggae 110, reggae bultrón, kaj romantika fluo. Aldone, kaj kvankam teknike ili povus ne esti prave enmetitaj en la kategorion de Reggae en español eĉ se ili derivas el la Jamaikaj dancmuzikaj ritmoj, Reggae en español inkludas ankaŭ jenajn du muzikfuziojn: nome hispana dancmuziko kaj regea soca.[41]

Famaj regeistoj kaj grupoj[redakti | redakti fonton]

Famaj esperantaj regeistoj kaj grupoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj gravuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stephen Davis. "Reggae." Grove Music Online. Oxford Music Online. Oxford University Press. Web.16 Feb. 2016.
  2. "Frederick "Toots" Hibbert Biography". Arkivigite je 2016-08-09 per la retarkivo Wayback Machine Biography.com. Arkivita el la originalo en 2016-08-09. Alirita la 4an de aprilo 2020.
  3. "reggae". Dictionary.com. Arkivita el la originalo en 2016-08-13. Alirita la 4an de aprilo 2020.
  4. Geoffey Himes (1979-01-28). "Return of Reggae". The Washington Post.
  5. "Reggae." The Oxford Dictionary of Music, 2a eld. rev. Ed. Michael Kennedy. Oxford Music Online.Oxford University Press. Web. 16a de februaro 2016.
  6. Wilton, Peter. "reggae." The Oxford Companion to Music. Ed. Alison Latham. Oxford Music Online.Oxford University Press. Web. 16a de februaro 2016.
  7. (1988) “Calypso, reggae, and Rastafarianism: Authentic Caribbean voices”, Popular Music and Society (en) 12 (1), p. 53–62. doi:10.1080/03007768808591306. 
  8. 8,0 8,1 Bunn Earl, Glenn, The Influence of Rastafarianism and Reggae Music on Jamaican and International Politics, 2005, St. John Fisher College [1] alirita en 2018-11-30 arkivita [2] la 2018-12-01
  9. (1988) “Rastafari as Pan Africanism in the Caribbean and Africa”, African Journal of Political Economy 2 (1), p. 75–88. 
  10. Davis, Stephen. (1992) Reggae bloodlines : in search of the music and culture of Jamaica, 1‑a eldono, New York: Da Capo Press. ISBN 978-0306804960. OCLC 26014673.
  11. Stephen Davis. Reggae. The New Grove Dictionary of Jazz.
  12. Anderson, Rick. "Reggae Music: A History and Selective Discography”. Notes 61.1 (2004): 206–214.
  13. All About Jazz (2009-10-01) Various Artists | Rocksteady: The Roots Of Reggae. Arkivita el la originalo je 2012-02-02. Alirita 2012-05-29.
  14. Reggae – music. Arkivita el la originalo je 18a de marto 2018. Alirita 9a de majo 2018.
  15. [3] ne funkcianta ekde februaro 2019
  16. "Jackie Jackson: Bass player extraordinaire". Kontrolita 9a de majo 2018. Arkivigite je 2018-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
  17. 100 Greatest Drummers of All Time gazeto Rolling Stone, alirita la 9an de majo 2018, de 2016-03-31, arkivita en [4] la 6an de februaro 2018
  18. Skatalites Bassist Lloyd Brevett Dead at 80. Arkivita el la originalo je 12a de majo 2018. Alirita 9a de majo 2018.
  19. Red Bull Music Academy Daily. Arkivita el la originalo je 29a de junio 2018. Alirita 9a de majo 2018.
  20. "Lloyd Knibb revolutionised Jamaican drumming, says PJ". Jamaica Observer. Web. 27a de majo, 2011. < Archived copy. Arkivita el la originalo je 2011-05-30. Alirita 2011-05-28. Arkivigite je 2011-05-30 per la retarkivo Wayback Machine> Alirita la 22an de novembro, 2016.
  21. . Winston Grennan, 56, Jamaican Drummer (4a de novembro 2000). Arkivita el la originalo je 3a de februaro 2018. Alirita 9a de majo 2018.
  22. Sly and Robbie facts, information, pictures – Encyclopedia.com articles about Sly and Robbie. Arkivita el la originalo je 10a de majo 2018. Alirita 9a de majo 2018.
  23. Moskowitz, David Vlado. (9a de majo 2018) Caribbean Popular Music: An Encyclopedia of Reggae, Mento, Ska, Rock Steady, and Dancehall. Greenwood Publishing Group. ISBN 9780313331589.
  24. Ben Ratliff. "It's About New Beginnings And Keeping the Faith", 1999-09-20, paĝo 5.
  25. Bennetzen, Jørgen, and Kirsten Maegaard. "Reggae". Fontes Artis Musicae 29.4 (1982): 182–186.
  26. "Ska." Encyclopedia of Popular Music, 4a eld. Eld. Colin Larkin. Oxford Music Online. Oxford University Press. Web. 16a de Februaro 2016.
  27. Salter, Richard C.. "Sources and Chronology in Rastafari Origins". Nova Religio: The Journal of Alternative and Emergent Religions 9.1 (2005): 5–31.
  28. Hebdige, Dick. (1987) Cut 'N' Mix: Culture, Identity, and Caribbean Music By Dick Hebdige. ISBN 9780415058759.
  29. 30,0 30,1 30,2 30,3 From the vaults: The 20 best reggae 7"s ever made – The Vinyl Factory (en-US) (22a de Augusto 2013). Arkivita el la originalo je 18a de Marto 2017. Alirita 17a de Marto 2017.
  30. Britt, Bruce, "The 45-rpm single will soon be history", 10a de Aŭgusto 1989, paĝo C4.
  31. Garnice, Michael. "Bob Marley and the Wailers' Mento Roots." Beat 25.2 (2006): p.50.
  32. 33,0 33,1 History of Jamaican Music 1953–1973. Arkivita el la originalo je 7a de Aŭgusto 2011. Alirita 18a de Junio 2013.
  33. The Beat Goes on Ska and Reggae Scene Serves up Sounds to Suit Every Taste. Arkivita el la originalo je 22a de Aprilo 2017. Alirita 15a de Januaro 2022. Arkivigite je 2017-04-22 per la retarkivo Wayback Machine
  34. "Reggae." Encyclopedia of Popular Music, 4a eld. Ed. Colin Larkin. Oxford Music Online. Oxford University Press. Web. 16a de Februaro 2016.
  35. Kevin O'Brien Chang, 1998, Reggae Routes, p. 44.
  36. Millie Small – Biography & History – AllMusic. Arkivita el la originalo je 8a de Marto 2018. Alirita 9a de Majo 2018.
  37. Sexton, Paul. "A Legend in His Own Time." Billboard – The International Newsweekly of Music, Video and Home Entertainment 113.39 (29 Sep 2001): p. C-8.
  38. Lynn, V. M. (18a de Februaro 1973). Sound. Chicago Tribune
  39. Wayne Marshall (2006-01-19). "Rise of Reggaetón". Arkivigite je 2006-09-11 per la retarkivo Wayback Machine The Phoenix. Alirita 2006-07-24.
  40. Historia del Reggae En Español (La Plena) – LATINBEATMAG.COM ". Arkivita el la originalo je 2010-02-22. Alirita 2020-04-04.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri Jonny M[redakti | redakti fonton]

Pri la cetero[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Reggae en la angla Vikipedio.