Reggae en español

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Reggae en español (nome, Hispanlingva Regeo)[1] estas regeo registrita en hispana lingvo fare de artistoj de deveno el Latinameriko. Ĝi originiĝis en la mezo de la 1970-aj jaroj en Panamo. Reggae en español estas konata laŭ tre diversaj nomoj: en Panamo mem ĝi estas nomata La Plena. Reggae en español etendiĝis el Panamo al kontinentaj sudamerikaj landoj Venezuelo kaj Gujano kaj poste al la cetero de Suda Ameriko.

Nuntempe, Reggae en español enhavas la tri jenajn ĉefajn subĝenrojn: nome reggae 110, reggae bultrón, kaj romantika fluo. Aldone, kaj kvankam teknike ili povus ne esti prave enmetitaj en la kategorion de Reggae en español eĉ se ili derivas el la Jamaikaj dancmuzikaj ritmoj, Reggae en español inkludas ankaŭ jenajn du muzikfuziojn: nome hispana dancmuziko kaj regea soca.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wayne Marshall (2006-01-19). "Rise of Reggaetón". Arkivigite je 2006-09-11 per la retarkivo Wayback Machine The Phoenix. Alirita 2006-07-24.
  2. Historia del Reggae En Español (La Plena) – LATINBEATMAG.COM ". Arkivita el la originalo je 2010-02-22. Alirita 2020-04-04.