Reggenza Italiana del Carnaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Loĝantoj de Rijeka-Fiume bonvenigas la alvenon de Gabriele d'Annunzio kaj liaj nigraĉemizuloj, ĉar D'Annunzio kaj la faŝisto Alceste de Ambris disvolvigis la preskaŭ-faŝisma Reggenza Italiana del Carnaro (nome urbo-ŝtato en Fiume) el 1919 ĝis 1920 kaj kies agado fare de D'Annunzio en Fiume inspiris la italan faŝisman movadon.
d'Annunzio en poŝtmarko de Fiume de 1920.

La Itala Regenteco de Karnaro (en itala: Reggenza Italiana del Carnaro) estis mem-proklamita ŝtato en la urbo Fiume (nune Rijeka, Kroatio) estrita de Gabriele d'Annunzio inter 1919 kaj 1920. Ĝi estis konata ankaŭ laŭ ties poezia nomo en itala: Entrepreno de Fiume (Impresa di Fiume).

Gabriele d'Annunzio estis malkonsentinta ĉar la pactraktatoj post la Unua Mondmilito lasis la urbon Fiume ekster la italaj bordoj. La 12an de septembro 1919 li kondukis ĉirkaŭ 2,600 trupojn, ĉefe volontulaj veteranoj de la Bataloj de Isonzo. Tiu forto konkeris la urbon kaj devigis la retirigon de la Aliancanaj okupaciantaj trupoj (Brit-Usona-Franca).

Dekomence la itala registaro ne akceptis tiun agon kaj eĉ eksplodis militeto. La aprobo de la Traktato de Rapallo la 12an de novembro 1920 turnis Fiume en sendependa ŝtato, nome la Libera Ŝtato Fiume. Tiu oficiale daŭris ĝis 1924, kiam Fiume estis formale aneksita al la Itala Reĝlando laŭ la Traktato de Romo. La administracia divido estis nomita Provinco Karnaro. Karnaro aŭ Kvarnero estas la nomo de la golfo kie estas Rijeka.

Sekvo[redakti | redakti fonton]

Benito Mussolini estis influita de la faŝismaj partoj de la revoluciema konstitucio de la Regenteco, kaj de la stilo de estreco de d'Annunzio kiel tuto. D'Annunzio estis priskribita kiel la Johano la Baptisto de Itala faŝismo,[1] kaj praktike la tuta ritaro de Faŝismo estis inventita de D'Annunzio dum sia okupacio de Fiume.[2] Tiuj inkludis elbalkonajn diskursojn, la Romian saluton, la kriojn "Eia, eia, eia! Alala!" el la Akilea krio en la Iliado, la dramecan kaj retorikan dialogon kun la homamaso, kaj lae uzadon de religiaj simboloj en nova nereligia stilo.[1] Krome temis pri lia metodo de regado en Fiume: la ekonomio de korporacia ŝtato; grandaj emociaj naciismaj publikaj ritaroj; kaj sekvantaj nigraĉemizuloj, nome la "Arditi", malhumanaj kaj subprememuloj de disidentoj.[3] Oni diris ankaŭ ke tie originiĝis la praktiko devigi opoziciantojn engluti grandajn kvantojn da ricinoleo, tre efika laksigilo, por humiligi, malsanigi aŭ eĉ mortigi ilin, nome praktiko kiu poste iĝos ofta terurilo kaj de la Nigraĉemizuloj de Mussolini kaj de aliaj alilandaj faŝismoj.[4][5][6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Ledeen, Michael Arthur. (2001) “Preface”, D'Annunzio: the First Duce, 2‑a eldono, Transaction Publishers. ISBN 9780765807427.
  2. Paxton, Robert O.. (2005) “Taking Root”, The Anatomy of Fascism, Vintage Series. Random House, Inc., p. 59–60. ISBN 9781400040940.
  3. The United States and Italy, H. Stuart Hughes, Harvard University Press, Cambridge, MA, 1953, pp. 76 kaj 81–82.
  4. Cecil Adams, Did Mussolini use castor oil as an instrument of torture?, The Straight Dope, 22a de aprilo 1994. Alirita la 6an de novembro 2006.
  5. Richard Doody, Stati Libero di Fiume – Free State of Fiume. Arkivita el la originalo je 8a de marto 2009. Alirita 2002-08-24., The World at War.
  6. Cali Ruchala, "Superman, Supermidget": the Life of Gabriele D'Annunzio, Chapter Seven: The Opera. Arkivita el la originalo je 10a de februaro 2005. Alirita 2006-11-06., Degenerate magazine, Diacritica (2002).