Reginald Workman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Reggie Workman)
Reginald Workman
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1937 (1937-06-26) (86-jaraĝa)
en Filadelfio
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • universitata instruisto • muzikinstruisto • konstrabasisto • diskografa artisto
vdr
Reggie Workman kun tenorsaksofonisto Pharoah Sanders kaj frapinstrumentisto Idris Muhammad en 1978

Reginald David Workman (* 26-an de junio 1937 en Filadelfio) estas usona ĵaza basinstrumentisto kaj altlerneja instruisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Workman ricevis infanaĝe pianolecionojn kaj lernis ĉe la mezgrada lernejo komence tubjon, antaŭ ol li turniĝis al kontrabaso. Li muzikis komence ĉe Al Grey, poste en ritmenblusaj bandoj. Poste li iris al Novjorko, kie li laboris ĉe Lee Morgan. Post tio li laboris por Jackie McLean, Kenny Dorham, Gigi Gryce (1958/59), Red Garland (1959), Roy Haynes kaj John Coltrane (Africa/Brass1960/61). Sekvatempe li estis membro de la bando de James Moody, antaŭ ol li ekde 1962 ĝis 1964 (Free for All) muzikis en la bando Jazz Messengers de Art Blakey kaj vojaĝis kun ĝi koncerte tra Japanujo kaj Eŭropo. Postsekve li membris en la grupoj de Al Heath, Yusef Lateef (1965) , Herbie Mann (1966) kaj Thelonious Monk (1967). Li krome surdiskigis kun muzikistoj kiel Eric Dolphy, Elvin Jones, Freddie Hubbard, Wayne Shorter (JuJu, 1964 kaj Adam's Apple, 1966)), Bill Dixon, Roy Ayers, Archie Shepp, Andrew Hill, Gary Bartz, Pharoah Sanders (Karma, 1969) aŭ Bobby Hutcherson kaj aliĝis al la kvaropo New York Jazz Quartet kaj la bando Jazz Composer’s Orchestra. Komence de la 1970-aj jaroj li studis ĉe universitato kaj muzikis en la bandoj de Alice Coltrane, Charles Tolliver kaj Max Roach. Post tio li laboris por la Centro de Afrikaj Kulturoj de Babatunde Olatunji.

Ekde 1987 li estas profesoro de la Nova Lernejo por Socia Reserĉo. Krom tio li tenis plue muzikajn projektojn, kun kiuj li ankaŭ surdiskigis, ekz. “Duet” kun Dee Dee Bridgewater, “Super Jazz Trio” kun Tommy Flanagan kaj Joe Chambers kaj “Images” kun Marilyn Crispell, Don Byron, Gerry Hemingway kaj Jeanne Lee. El inter sonregistraĵoj de la 1990-aj jaroj menciendas aparte la lumdiskoj kun Mal Waldron, kiuj parte ekestis en Eŭropo. Krom tio Workman ludis kun muzikistoj de diversaj stiloj kiel Aki Takase, Marion Brown, Horace Tapscott, Hank Jones, Frank Wess, Edward Vesala, Derek Bailey aŭ Living Colour. Sub la nomo de Reginald Workman nur malmultaj diskoj aperis.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Conversation (Denon)
  • The Works of Workman (Denon)
  • Synthesis (Leo Records, 1986)
  • Images (Music & Arts, 1989)
  • Live in San Francisco (Music & Arts CD 633)
  • Altered Spaces (Leo, 1992)
  • Summit Conference (Postcards, 1993)
  • Cerebral Caverns (Postcards, 1995)

Literaturo[redakti | redakti fonton]