Regina Jonas
Regina Jonas | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1902 en Berlino | |
Morto | 12-an de decembro 1944 (42-jaraĝa) en Aŭŝvico | |
Religio | judismo vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germana Regno vd | |
Alma mater | Hochschule für die Wissenschaft des Judentums • Primo-Levi-Gymnasium vd | |
Subskribo ![]() | ||
Profesio | ||
Okupo | rabeno vd | |
Laborkampo | judismo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |

Regina JONAS (la 3-an de aŭgusto 1902 en Berlino - la 12-an de oktobro aŭ decembro 1944 en Aŭŝvico) estis la unue ordinita kaj praktikinta ina rabeno en Germanio kaj en la tuta mondo [1].
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ŝi estis naskita en malriĉan religian judan familion de komercisto Wolf Jonas (d. 1913) kaj lia edzino Sarah, née. Hess. La familio havis du infanojn: Reĝina kaj ŝia pli maljuna frato Abraham (naskita 1900) En 1930 ŝi diplomiĝis ĉe la liberala " Alta Lernejo de Judaj Studoj " en Berlino kaj ricevis diplomon kiel instruisto pri religio. Ŝi ne estis la unusola virino en la altlernejo, sed ŝi estis la ununura kiu fiksis al si la celon atingi rabenan ordenigon, kiu estis senprecedenca tiutempe.
En 1935, la rabeno Offenbach kaj estro de la "Unio de Liberalaj Rabenoj" d-ro Max Dienemann ordenis Regina Jonas kiel rabenon post la taŭga ekzameno.
De 1935 ĝis 1942 ŝi restis en Berlino, kaj de 1938 ŝi faris servojn en multaj judaj komunumoj en kio nun estas nordokcidenta Germanio kaj Pollando, kies rabenoj antaŭ tiu tempo sukcesis forfuĝi.
La 6-an de novembro 1942, Regina Jonas kaj ŝia maljuna patrino estis deportitaj al la koncentrejo Theresienstadt. Tie ŝi daŭrigis sian predikan laboron kaj estis asistanto de alia kaptito, la viena psikanalizisto Viktor Frankl, kiu kreis subteran "Abstraktaĵon" en la tendaro por psikologia subteno de kaptitoj, la t.n. " Abstraktaĵo pri mensa higieno " [2][3].
La 12-an de oktobro 1944, Jonas estis internigita en Aŭŝvicon, kie ŝi mortis la 12-an de decembro 1944 [4][5] [6][7].
Remalkovro
[redakti | redakti fonton]Dum multaj jaroj ŝi estis forgesita, sed ekde la 1970-aj jaroj, esploristoj kaj historiistoj komencis interesiĝi pri la literatura heredaĵo de Jonas [8]. En 1999, Elisa Klapheck publikigis biografion de ŝi kiu ankaŭ estis tradukita en la anglan kun la titolo Fräulein Rabbiner Jonas - The Story of the First Woman Rabbi [9]. Daŭris ĝis 1995 ke Germanio ricevis sian venontan inan rabenon [10].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Klapheck, Elisa Regina Jonas 1902–1944. Jewish Women's Archive. Alirita 3 April 2011 .
- ↑ Haddon Klingberg. (16 October 2001) When life calls out to us: the love and lifework of Viktor and Elly Frankl. Doubleday. ISBN 978-0-385-50036-4.
- ↑ (1984) “The Ultimate Refuge: Suicide in the Jewish Community under the Nazis”, Leo Baeck Institute Yearbook 29 (1), p. 135–167. doi:10.1093/leobaeck/29.1.135.
- ↑ Regina Jonas | Jewish Women's Archive. Jwa.org. Alirita 2017-06-23 .
- ↑ eJP (2015-10-08) The First Woman Rabbi: Bringing Fraulein Rabbiner Regina Jonas into our Past and our Future. Ejewishphilanthropy.com. Alirita 2017-06-23 .
- ↑ Regina Jonas. Jewishvirtuallibrary.org. Alirita 2017-06-23 .
- ↑ Jüdische Nachrichten Jewish Women in Berlin: Regina Jonas – The First Women Rabbi. Hagalil.com. Alirita 2017-06-23 .
- ↑ Newlyweds (19 July 1973).
- ↑ Elisa Klapheck. (2004) Fräulein Rabbiner Jonas: The Story of the First Woman Rabbi. Jossey-Bass. ISBN 0-7879-6987-7.
- ↑ Oldenburg. Jewish Virtual Library. Alirita 3 April 2011 .
Vidu ankaŭ (aliaj inaj pioniroj de rabeneco)
[redakti | redakti fonton]- Paula Ackerman
- Pauline Bebe
- Amy Eilberg
- Sandy Eisenberg Sasso
- Elisa Klapheck
- Martha Neumark
- Sally Priesand
- Jackie Tabick
- Alina Treiger
- Bea Wyler
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Memoraĵo pri Regina Jonas ĉe Arkiva retejode la Judaj Virinoj.
- La Unua Virina Rabeno en la Mondo